jeudi 27 février 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (13) - Maxence VAN DER MEERSCH


                                          La strato de Lannoy en Roubaix

Kelkfoje ŝajnis, ke Ĵak bedaŭris tion. Sed estis nedubinde, ke li sincere amis ''sian Laŭretan'', kiel li afable diris.
La junulino tute ne povis kompreni, kio okazis al li.

Tiun vesperon, incidento tamen ebligis al la gejunuloj izoli sin dum momento. Filomena kaj Leono Dauchy kormoliĝante kun larmoj, parolis pri la virta konduto de siaj pliaĝaj filinoj, pri la rigidaj moralprincipoj, kiujn ili instruis.

Ĝuste tiam eniris la eta Gilberto, duenaskita el iliaj infanoj. Li alproksimiĝis al Filomena :
''Panjo, donu al mi dudek groŝojn'' li diris.
''Kial?'' mire demandis Filomena.
''Ĉar mi ŝtelsekvis Fransuaz'. Ŝi estas en la necesejo de l' korto Renart kun amant'.''
''Ĉu ?''
''Jes, jam de moment'... ''

La familio Dauchy fulme eliris. Ĉiuj el la trinkejeto amuze sekvis ilin en la korton Renart por ĉeesti la eltrovon de la geamantoj. Fakte oni ne estis surprizita. La kortoj kun ties ''komunejoj'' estas la preferataj rifuĝejoj por amantoj, kiuj serĉas azilon.

Malantaŭ la aliaj, Laŭra kaj Ĵak eliris el la trinkejeto.
Laŭra ekprenis la brakon de Ĵak. Li kunprenis ŝin al la strato de Lannoy. Komence, ili ne parolis, forirante en la ombron. Estis la dekunua vesperhoro. La urbo jam dormis. Stratlampoj malforte lumigis la senhoman ŝoseon, kie foje sonis la paŝoj de iu malfruiĝanta promenanto.

''Nu, Ĵak'' demandis Laŭra, ''kiel do vi silentas ?''
''Laŭra, nenion dirindan mi havas.''
''Almenaŭ klarigu, kiu estis tiu virino ĉe la sindikato... Kial vi foriris kun ŝi ? Mi tamen iom rajtas scii, ĉu ne ?''
''Kompreneble'' respondis Ĵak, dolĉe premante ŝian brakon. ''Vi ja scias, ke mi ŝategas vin, Laŭreta... Sed pri tio, nenion mi povas diri. Temas pri malfacila afero, pro kiu vi ne maltrankviliĝu, jen ĉio... Ĉu vi ne fidas min ?''
''Jes ja, multe. Sed mi komprenis tiam, ke ekzistas iu ligo inter vi ambaŭ, Do, konfesu : ne gravas ĉar mi ne estas ĵaluza, tion mi ĵuras. Temas pri eksamantino, ĉu ?''

Ĵak nenion replikis.
Laŭra restis senvoĉa ; ŝi ne povis tuj plue paroli.
''Kaj … kaj vi ankoraŭ amas ŝin ?'' ŝi finfine konjektis.
''Ne, ne ! Mi ne plu amas ŝin !'' ekkriis Ĵak.

Trafis lin kolero. Li faris sovaĝan mangeston.
''Estas ja terure, ke neeblas al mi ion diri... Aŭskultu, Laŭra, kredu min, mi petas. Ne pridemandu min, nur fidu min. Tempo ĉion glatigos ; ni bone elturniĝos.''
''Nu, tamen... vi multe amis ŝin ? … ankaŭ ? … Ĉu ne pli ol min ?... ĉu ankoraŭ iom da sento vi havas por ŝi ?''

Tiam Ĵak finfine diris al la fraŭlino la atenditajn vortojn :
''Silentu ! Vi ne rajtas tiel paroli. Vi ja scias, ke estas vi, kiun mi amas, Laŭra, Laŭra...''

Li haltis, prenis ŝin preskaŭ maldolĉe en siajn fortikajn brakojn. Kaj Laŭra sentis subitan mildecon plenigi ŝin, meze de ŝia ĉagreno...
Ŝi malstreĉiĝis en la brakoj de Ĵak. Ankaŭ li emociiĝis. Lia buŝo, en la amaso de malpezaj orbukloj, serĉis la orelon de sia amatino, por dolĉe kisi kaj mordeti ĝin per intima kareso. Ekebriiĝis ilia cerbo.

''Laŭreta, Laŭreta...'' flustris Ĵak.
Kaj sian fortikan korpon la junulino forlasis al la ĉirkaŭpremo de sia amanto. Langvoro pezigis ŝian kapon, kiun ŝi kuŝigis sur la ŝultron de Ĵak.
La momento estis tiel milda, ke Laŭra fermis la okulojn por ne stulte ekplori.
Ili sencele pluiris.

Aŭdiĝis ia rumoro, senĉesa rulbruo, kiun ili finfine rimarkis.
''Tio ne estas uzina bruo'' Ĵak diris. '' Laŭ mia scio, neniu noktlaboras. Ŝajne temas pri ĉevaloj.''
''Tio venas de l' bulvardo Gambetta'' asertis Laŭra.

Ili troviĝis antaŭ la pruntoficejo. Laŭ la strato Dupleix, ili rapide alvenis al la bulvardo Gambetta. Fronte al ili tiam aperis la perspektivo de la granda arterio, larĝa, malhela, kun ties du nigraj arbovicoj, kie disperdiĝis la lumo de la stratlanternoj.

Ĵak tuj komprenis.

''Rigardu, Laŭra !'' li flustris. ''La fakĝendarmoj ! Ilin oni jam avertis. Ili alvenas de Lillo.''

En densaj regulaj vicoj seninterompaj, surĉevale rajdis homoj volvitaj en nigraj manteloj. De la fondo de l' bulvardo de Parizo, oni malklare ekvidis, ke ili eniris la urbon. En la nokto, ili aspektis kiel senfina amaso. Ili senvorte iris, kun inklina brusto, boto kontraŭ boto. La kaskoj kaŝis la vizaĝojn en la ombro. La konfuza marteladbruo de la ĉevalaj hufoj aldonis al tiu sceno kvazaŭ obtuzan kaj tristan akompanaĵon. Fojfoje aŭdiĝis rido tuj haltita.
La fakĝendarmaro alvenis al Roubaix.
''Jam !'' rediris Ĵak.

Strange revenis en lian memoron la eniro de la Germanoj en Roubaix, en mil naŭcent dek kvar ; ĝi estis simila invado de kaskitaj kaj botitaj homoj, kiuj kaŝis armilojn sub grandaj manteloj...

Tremetante, Laŭra proksimiĝis al li.
Li sin direktis al la ĉevaloj.

''Kien vi iras ?'' ŝi demandis.
Sed li plu kuntrenis ŝin en arban ombron, dezirante vidi.

Kaj el tre proksime, ili tiel rigardis la fakĝendarmojn pasi. Iuj ĉevaloj nazbruis. Kelkaj viroj mallaŭtvoĉe parolis. Unu brigadisto duonkantis ''Mia blondulino''.
Junaj, fortikaj, maltimemaj, ili alvenis, tute senzorgaj, kiel milithomoj, por konkeri la laboristan urbon.


FINO DE LA 3a ĈAPITRO


dimanche 16 février 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (12) - Maxence VAN DER MEERSCH




De malproksime, Filomena Dauchy, la patrino, kun severa mieno rigardis siajn filinojn. Ŝi arogis regi ilin firme. Ankaŭ la patro, Leono Dauchy, opiniis sin tre strikta. Ili superrigardis siajn filinojn. Sufiĉe da problemoj ili jam havis kun siaj knaboj : ''Tune'', la pli juna duone degenerinta, kaj Gilberto dekunuaĝa malkaŝa fripono.

"Nu, ĉu ne la fidela portreto de Greta Garbo ?" demandis Fransoaz ĉesante siajn tordiĝojn.
"Jes ja, vi tute pravas." diris Laŭra.

Sed alie ŝvebis ŝiaj pensoj.
Ĉiufoje, kiam iu malfermis la pordon, ŝi esperis la eniron de Ĵak. Sed neniam estis li.
Kie li troviĝis ? Kion do li faris ? Kial li foriris kun tiu virino ?

Laŭra tamen provis trankviliĝi :
"Oni ne rajtas esti tiel stulta kaj ĵaluza. Fakte, eĉ se temas pri unu siaj eksaj konatulinoj, li ja ŝatas min ; ne ekzistas iu kialo..."

Sed fakte, pro la ĝeno de Ĵak, pro lia obeema sinteno por respondi la alvokon de la virino, ŝi ja sentis, ke certe estis io nenormala. Laŭra malkvietiĝis.

Ĉirkaŭ la verŝotablo oni pli kaj pli ekscitiĝis.
Honoreo Demasure nun vigle diskutis kun la patro Dauchy. Ludoviko Drouvin ĵus komencis partion de 421 (ĵetkubo ludo) kun Boli, kaj la virinoj Fernanda, Johanino, Filomena kaj Hermanca, la drinkejestrino, plenigis la glasojn.

Tiam Abel Vouters, sentante oportuna la momenton por fari bruon kaj vigligi ĉiujn pretajn festi la tutan nokton, serĉis muzikon el la etero kaj turnis la butonojn de sia belega radioaparato.
Li celis Londonon kaj ricevis Westminster-on. Kaj iu voĉo, iu bela voĉo basa kaj forta, subite ĵetis sian majestan alpreĝon meze de la vulgareco de l' trinkejeto Vouters :

« Because thou art the only truth, O God! O God! » *

" Kiel tede !" diris Leontina.
" Kion li kantaĉas ?" demandis Boli.
" Tio estas la meso'', klarigis Fransoaz.''Trovu ion alian, Abel !"

Tamen dum momento oni priparolis tiun temon. La virinoj, kun sentimentala mieno, pretendis ŝati tian muzikon, sed ne volis ĝin aŭskulti ĉar tio plorigus ilin.

La viroj prifajfis.
Boli ridigis ĉiujn, rakontante kiel iam li aŭdis la noktomezan meson en iu malfama loko, kie li diboĉis. Li tamen asertis, ke tio impresis lin, samkiel ĉiujn virinojn de l' malĉastejo, el kiuj kelkaj ekploraĉis.

Abel Vouters ĵus eltrovis ĵazon kun vigla ritmo, kiam ekstere iu fajfis. Tion oni apenaŭ rimarkis. Sed Fransoaz jam streĉis la orelon. De tiam, ŝi senĉese moviĝis. Ŝi forgesis pri sia kino-prezentado. Ne plu pasiigis ŝin la diskuto, kiun ŝi komencis kun sia fratino Leontina, pri la efiko de iuj ŝminkaĵoj, kiu ebligas, ke laboristinoj edziniĝu kun milionuloj.

Laŭra, kiu rimarkis ŝian maltrankvilon, vidis ŝin finfine diskrete eliri tra la korta pordo. Sed ĵus tiam Ĵak eniris la kabaredon kaj Laŭra forgesis pri Fransoaz.

Ĵak estis ankoraŭ tre pala. Li aspektis plorinta. Per unu gluto li trinkis grandan glason da konjako, kaj tuj kuniĝis kun la ludantoj de ĵetkuboj.

Laŭra, kies rigardon li evitis, proksimiĝis al li, delikate tiris lian manikon, nevidata de siaj gepatroj. Sed Ĵak ne turnis la kapon.

Kiam finiĝis la partio, Laŭra tamen sukcesis pridemandi la fraŭlon.
''Kien vi iris Ĵak ?''
''Iu afero'' li svage respondis.
''Kio pri tiu virino, kiu vokis vin ?''
''Mi klarigos poste... Ne eblas nun.''

Ĉar Fernanda Drouvin rigardis sian filinon, Laŭra devis malproksimiĝi de Ĵak por eviti, ke ŝi havu iujn ekdubojn. Ĉiuokaze, la junulino foje sin demandis, ĉu la gepatroj jam divenis la ligon, kiu de pluraj monatoj unuigas ŝin kun Ĵak.

Iun tagon, li venis loĝi en meblita apartamento ĉe Vouters. Oni ne sciis de kie li alvenis, sed li estis kuraĝa, honesta, inteligenta knabo, kiu vojaĝis iomete ĉien. Li jam servis sur marŝipo, poste navigis kiel mastisto** dum kvar jaroj. De l' maristo restis al li facilanimeco kaj rapida adaptiĝkapablo.

Ĉion li faris mem ; nek ideoj nek vortoj iam mankis al li, kaj la vivon li frivole traktis.
Li tuj rimarkis Laŭran, la belan blondulinon, kiel oni nomis ŝin. Per senkulpaj petolaĵoj komencis ilia amafero, kiu serioziĝis, dum neniu el ili sciis kiel tio okazis.


* « Ĉar vi estas la ununura vero, O Dio ! O Dio ! »
** mastisto : Ŝipano, kiu zorgas pri la manovroj de la veloj.

samedi 8 février 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (11) - Maxence VAN DER MEERSCH





Per granda gesto li mansignis, ke oni plenigu ĉiujn glasojn.

"Kiel tio okazis ĉe vi ?" li demandis al Alberto Vouters, eltirante bieron el la pumpilo de l' verŝtablo.
"Rapidege", diris Dauchy. "Komence, oni ne sciis kaj hezitis. Tiam mi petis la parolon... ĉu ne, Ludoviko? "
"Jes," respondis Ludoviko Drouvin.

Honoreo, la komunisto, diris :
"Ni tuj konsentis. Ne estas ni, kiuj perfidus niajn fratojn... Nu, pro tio, kiom do vi ricevos de tiu rimarkinda socia sindikato ? "
"Tio dependas. Po dek kvin ĝis tridek kvin frankojn semajne..."
"Tute ne, Ludovik' ! " diris Fernanda Drouvin, "temas pri ĝenerala striko."
"Jes, prave. Nu, en tiu kazo, nur de temp' al tempo oni ricevas helpon."
"Alivorte nenion !" ridaĉis Honoreo. "Nu, kiam vi laciĝos plistreĉi la zonojn, geamikoj, eniru do la unitaran partion. Jen ne fanfaronaĵo, sed ankoraŭ ne baldaŭ mankos al ni la mono. Tion vi vidos !"

"Iom fermu la faŭkon !" intervenis lia edzino. "Se vi parolas pri politiko, oni fine interbatalos, Strabul' !"
La maldekstra okulo de Honoreo Demasure forte strabis, tial li meritis la moknomon Strabul' , kiun ĉiuj konis.

"Mi," blekis la nigrulo Boli, "ĉu socialist' aŭ komunist' , pri tio mi fajfas ! Kion mi volas, tio estas frakasi almenaŭ unu el tiuj kapitalistaĉuloj."

Li komencis rakonti la dudekfojan priskribon de sia aventuro. Li estis kamionisto ĉe Laforge. Dufoje, laŭdire pro manko de laboro, oni maldungis lin. Tiam li iris enskribiĝi kiel senlaborulo. Unu semajnon poste, oni venis lin redungi sed kun depreno de dudek kvin frankoj. Du fojojn tio okazis. Li ribelis. Oni minacis informi la laboroficiston, ke li rifuzas la laboron. Tial lia semajna salajro de cent sepdek kvin frankoj malpliiĝis al cent dudek kvin frankoj. Krome, oni fine postulis, ke li laboru nokte por la sama salajro. Li forlasis ĉion kaj foriris. Nek unu franko eniris nun lian hejmon. Li ne plu rajtis ricevi monatribuon de l' laboroficejo, ĉar li memvole eksiĝis sen averto.
Kaj en lia hejmo tri infanoj atendis panon.

Malantaŭ li aŭskultis lia edzino.

"Iru al Sinjoro Laforge." konsilis Laŭra. "Petu de li elirbileton, kvazaŭ li mem vin maldungintus."
"Lin mi spitas !..." kriegis Boli, kvazaŭ tio estus definitiva solvo.

Sed Johana estis Laŭran aŭskultinta.
"Mi iros mem," ŝi diris."Estas vere : tion li ne povas rifuzi al mi ĉar ĝi kostas nenion."

De la fundo de l' kabaredo voĉoj vokis Laŭran. Tiuj estis la tri filinoj de Dauchy.
Ili babilis pri vestoj kun Sidonia, ĉambroluantino ĉe Vouters, fraŭlino de malĉastaj moroj, kun sencerba kapo, malgrasa, kun ardaj okuloj, kiu serĉas virojn pro malvirto pli ol monamo.

La tri fratinoj Dauchy ne estis malbonaj knabinoj.
Leontina, la unuenaskita, pimpa kaj ne tre pura, volvis en oleaj bukloj siajn dikajn nigrajn harojn tute malflekseblajn, kaj ŝprucigis al si la braksubojn per vulgaraj kaj provokaj parfumoj, kiuj ne sukcesis kovri ŝiajn fortajn sovaĝbestajn odorojn. Ŝi ankaŭ uzis grandan kvanton da kremoj kaj specialaj laktoj por blankigi sian vizaĝkoloron kaj trafi romantikan fatalan aspekton.

Fransoaz, pli simpatia, videble elektis kiel idealo la amerikan stelulinon. Ŝi frizis sian hararon per frizileto, ĝis kiam ŝia kapo fariĝis simila al vaporecan globon. Ŝi ekscese larĝigis siajn okulojn per bluo kaj nigro, kaj tio devigis ŝin ĉiam lipgrimaci : ŝi kuntiris la tutan buŝon, kvazaŭ fajfanta, kun la espero doni al si la petoleman paŭton de bebo.


Tiun momenton, ŝi estis Greta Garbo*
Ŝi sidigis Laŭran, kiu sentis sin embarasita, kaj ŝi paŝis kaj repaŝis antaŭ ŝin kun ridindaj ekrigardoj subite karesaj, perversaj, arogantaj aŭ voluptamaj, pri kiuj Laŭra emis ridi.

Sed, sen ĝeni sin, Reĝina, la duenaskita el la tri fratinoj, ekridis inter siaj manoj kaj rideksplodis tiagrade je malsaniĝi pro tiu groteska komedio. Ŝi kaj Laŭra ambaŭ estis bonaj amikinoj. Reĝina, inteligenta, sin gardis difekti, pro pomadoj aŭ grimacoj, sian veran ĉarmon de blondulineto tute freŝa, kun belaj esprimoplenaj okuloj.
Ŝi ankaŭ estis pli serioza : malgraŭ siaj dek ok jaroj, ŝajnis ke ŝi ankoraŭ ne havis koramikon.


 

samedi 1 février 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (10) - Maxence VAN DER MEERSCH



Mi tutkore dankegas al IVAR, kiu amike helpas min per 

siaj spertaj rimarkoj kaj konsiloj.

MAXENCE VAN der MEERSCH

Tria ĉapitro

Are, ĉiuj homoj de la strato Longues Haies (*) revenis el la sindikatejo.
Pasante antaŭ la trinkejeto Vouters, ili vidis lumon tie; ili eniris por trinki glason kaj plu babili.

Abel Vouters, alinomita « Unubrakulo », ŝuldis al sia kripleco la prosperon, kiun li ĝuis. Li estis malalta viro kun flava palega vizaĝo punktita de akneo kaj tute brila pro ĉiama grasoŝvito. Li havis viglan ruzan kaj eviteman rigardon, dikan nazon, bierkolorajn lipharojn el raraj longaj haroj, kiuj ĉine pendis ambaŭflanke de lia maldika buŝo, kaj konveksan pleje senharan frunton, kie serpentumis arterioj de artritikulo. Lia blonda hararo blankiĝis.Lia ventro ekdikiĝis pro la konsumo de lia komercaĵo. Kaj komenco de reŭmatismo ŝveligis la karnon de lia nura mano, inter la falangaj artikoj.

Denaska unubrakulo, malkapabla por iu ajn laboro, li fariĝis trinkejestro. Kaj farante nenion, li vivis pli komforte ol se li multe laborus.

Hermance, lia edzino, malpurulino kun ŝvela ruĝaĉa vizaĝo – fakte bonkora – lin timis. Laŭdire li estis terura kiam li koleriĝis. Kaj nenio ŝajnis pli stranga ol la submetiĝo al ŝia miskreska edzo de tiu fortika virino kun atletaj brakoj.

Je tiu horo, ambaŭ atendis la revenon de la sindikatanoj. Ili jam sciis de amikoj, ke la ĝenerala striko estis decidita.
Hermanca timis pri ĝi. Kontraŭe, Abel Vouters jam antaŭkalkulis la tutan profiton de tiu afero ; li ja sciis, ke ĉiuokaze plej multe enspezas la trinkejo.

Tiel eniris granda bando de la « korto Renart » : la familioj Boli, Dauchy, Drouvin kaj aliaj. Ilia tumulta alveno plenigis de brua gajeco la mallarĝan kaj tristan longan ĉambron de l' trinkejeto, kun ties senkolorigita tapeto, plafono nigra pro fumo, kaj grasaj tabloj el bruna ligno.
Ili tuj grupiĝis ĉirkaŭ la ronkanta stovo el fajenco.
Oni petis glasojn da biero aŭ juniperbrando. Oni ree ekbruligis cigaredojn kaj pipojn. Densa fumo leviĝis en la malsanan aeron ĝis du lirformaj gaslampoj, de kiuj falis malklara flava lumo.

Eniris paro, ― la viro brunhara, muskola, mezstatura, de vigla sinteno, kun la kapo strange tuberigita, reliefigita pro la vangostoj, makzeloj kaj orbitaj kavoj, ― la virino peza kaj grasa, kun nudaj brakoj enormaj kaj rozkoloraj kiel ŝinko, mamoj rulantaj sub ŝia korsaĵo, kaj postaĵo « kiel ronda tablo », tion oni diris en la korto.

Andrea Demasure, laŭ la komune ofta onidiro, antaŭe loĝis en unu el tiuj kabaredoj kun koloraj netravideblaj kurtenoj, kie, kontraŭ dek frankoj, la viroj trovas akcepton kaj gastigon. Ŝi konservis tiun taŭgan aspekton, fortege ŝmiritan vizaĝon, bovidan rigardon plenan de mola malvarmeco, tro ruĝan buŝon, kiu eligis kun movetoj de la lipanguloj fiajn vortojn malprudajn; ŝia nigra hararo estis mallonge tondita, kvazaŭ gluita sur la kraneo, brila per harbriligilo, kaj larĝa hartufeto insolente kaj petoleme pendis meze de ŝia frunto ĝis sur la okulo.
Honoreo Demasure finfine edziĝis kun ŝi, post kiam li longe deprenis sian parton el la profitoj de Andrea, kiel oni asertis.

Nun ili serioziĝis.
Andrea ne plu laboris. Honoreo okupiĝis pri politiko. Li membriĝis en la komunista partio, serĉis artikolotemojn por la redaktanto de l' unuiga gazeto, kaj li propagandis. Jen agrabla vivo, kaj kiu komforte subtenis la geedzojn.

“ Jen ĝi, finfine!” enirante diris Honoreo. “Ĝenerala striko! Gratulon, fratoj! Ni trinkfestu tion, ĉu ne ? ”



(*) Longues Haies = Longaj Heĝoj