lundi 10 juillet 2023

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... - (76) - Maxence VAN DER MEERSCH


                     La stacidomo de Roubaix (Dok. el Interreto)


Denoots ricevis pugnobaton sur la makzelflanko. Li ne rebatis; finfine la motoro denove funkciis kaj brue ronkis. Denoots rapide residiĝis sur la seĝon, liberigis la bremson kaj kluĉis. Alvenis aliaj strikantoj, kiuj provis grimpi sur la aŭton. Senpova, la policisto baraktis meze de pluraj agresantoj kaj vane petis helpon.

Por retrostiri kaj manovri, mankis al Denoots tempo. La veturilo estis sturmatakota. Necesis antaŭeniri, tutrapide trapasi la kunirantaron, rapide forveturi tra la strato de la Kampoj. Tie for, troviĝis la ĝendarmaro. La policistoj ne povis vidi lin ĉi tie. Kaj la strikuloj ĉiumomente eliris el la manifestacio, kaj ĉirkaŭis la aŭton.

Denoots plengase startis. Aŭdiĝis krioj ĉirkaŭe, kiujn li ne tuj komprenis:

''Ni elĵetu lin! Elĵetu lin!''

Kaj lia veturilo malakceliĝis, dum la motoro vibrante troakceliĝis. Denoots strange sentis kvazaŭ li troviĝas sur ŝipeto. Oni levis la kamioneton por maldektren faligi ĝin. Denoots instinkte maldekstren aldirektis. La Ford tre kurte aldirektas. La veturilo retrovis sian ekvilibron. Sed aliaj strikuloj plu alkuris. Denove la aŭto baskulis, ekrenversiĝis, dum Denoots vane manovris la stirilon, kaj ĝi fine kaj bruege kuŝiĝis meze de la vojo. La kotonaĵoj malorde disfaliĝis.

Ĉiu retroiris por eviti esti renversita.

En la stirejo, la kapo de Denoots frapiĝis kontraŭ la ferlada plafono. Estis tute obskure ĉar la kotonaĵoj lin komplete enfermis. Denoots eksentis, ke li malsekiĝas. Io malvarma fluis sur liaj kruroj kaj dorso. Eniris en liaj naztruoj benzinodoro. En la malnovaj Ford, la benzinujo troviĝas sub la seĝo de la stiranto. Tra la aertruo de l' ŝtopilo fluis la benzino, kiu malsekigis la viron.

''Mi nepre stariĝu!'', li pensis.

Li estis tute konfuzita. Nenion li vidis, blokita inter la stirilo kaj la seĝkusenoj. Apenaŭ li sciis, kie estas la supro kaj la malsupro. Kaj doloris lia kapo. Blindopalpe, li volis restariĝi, frapiĝis kontraŭ la vando de la stirejo, devis resti ŝrumpita.

Abrupte li eligis hororkriegon:

''Fajro!''

Li subite ekvidis, en la mallumo, mirige rapidan kaj viglan flamlangon laŭlonge de sia kruro.

Denoots malespere strebis. Li restariĝis. Lia kapo trairis glacon. Li baraktis meze de intermiksita amaso da tolaĵoj, sukcesis stariĝi, kaj liaj okuloj revidis iom da luma ĉielo, super lia kapo. Tiam, kun obtuza tondrego, la benzinujo eksplodis sub li kaj ŝpruĉigis lin de brulanta likvido.

Giganta flamo jam ŝpruĉis. Kriegantaj homoj ekfuĝis.

La kotono ronke brulis. Alvenis policistoj kaj ĝendarmoj. Oni ne aŭdacis alproksimiĝi. La fajro fulmrapide plifortiĝis en la seka kotonaĵo. Ĉio ekflamis en dudek sekundoj. Tiom forta varmego eliris de la brulanta fajro, ke deskvamiĝis la farbo de la fasadoj kaj frakasiĝis la vitroj de la apudaj fenestroj.

Denoots baraktis meze de tiu ardego. Brulis liaj kruroj. Li sentis sian karnon kuiriĝi, rompiĝi... Per brakoforto, kroĉkaptante la brulantajn tolaĵojn, li provis hisiĝi por savi sin. Homoj ĵetis al li sitelojn da akvo, kiun tuj vaporigis la varmego, sen ke li sentis iun malvarmetecon.

Li eligis bestoplendojn. Virinoj malproksimiĝis kaŝante siajn okulojn por ne plu vidi. La policistoj serĉis ŝnurojn por eltiri lin. Sed estis jam tro malfrue. Eĉ eltirita, li baldaŭ mortos. Li tute brulis. Liaj vestoj, haroj, lipharoj jam flamis. Nenion plu homan havis lia vizaĝo; ĝi estis nur nigra, karbaspekta maso, neelteneble videbla, kie ankoraŭ vivis la elorbitaj okuloj... El la buŝo, senforma truo, eliris abomena stertoro.

Li estis senvesta kaj karbiĝis. Li ĉesis kriegi, barakti, kaj restis kvazaŭ nigra malbelegaĵo meze de la flamoj. Kaj oni vidis lian korpon ŝrumpi kaj malrapide tordiĝi, ankoraŭ longatempe post lia morto.

Necesis atendi, ke la fajrego malfortiĝas por levpreni lin. Oni tuj metis en ĉerkon tiun kalcinitan karnon, kiu antaŭe estis Johano Denoots. Liaj edzino kaj infanoj neniam revidis lin. Estis ja preferinde eviti al ili tiun abomenindan vidaĵon. Ĉiel, ĝi tute ne plu estis homaspekta. Oni nur diris al ili, ke li tuj mortis antaŭ ol bruli, ke li ne suferis.

La notario, kiu garantiis la hipotekon, vendigis la fabrikon Denoots. Iu nova societaro reaĉetis ĝin. Onidire, malantaŭ tiu troviĝis Laforge. Sur la pagsoldo, la banko kaj la kreditoroj sin pagis proporcie. Helena deziris ĉion lasi, por kiel eble plej senŝuldigi sin kaj konservi sendifektan nomon...
Iu advokato, amiko de Denoots, defendis ŝin kontraŭ ŝi mem, kaj kontraŭ la leĝistaro. Li savis de elruiniĝo centon da mil frankoj.


La familio Denoots forlasis la Nordon. Helena, por eduki siajn tri filinojn, reprenis iun mercerejon en Bordeaux.


                                                    Fino de l' ĉapitro.


-------------------------DAŬRIGOTA-------------------------