jeudi 23 juin 2022

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (62) - Maxence VAN DER MEERSCH

 


                              KVINA ĈAPITRO

Foje, la maljunulo Fidel ankoraŭ renkontis Laŭran. Li estis nun la sola persono, kiu kunigis ŝin al la korto de l' Malkontentoj. Fakte, li helpis la junulinon kiel eble plej multe. Li donis al ŝi kaserolojn, balailon, forketojn, paron da littukoj kaj du malnovajn litkovrilojn.

Eliza daŭre estis en malsanulejo. Fidel diris, ke ŝi ne plu eliros el tie. La emocio kvazaŭ rompis ion en ŝia cerbo. Ŝi ne estis freneza, neniun doloron ŝi havis, sed ŝi laŭgrade forpereis. Senfraze, Fidel tion mallonge klarigis al Laŭra. Li ofte renkontis ŝin matene, kiam ŝi foriris, dum li mem reiris al la korto Renart.

Ĉar nun, por sin vivteni, li laboris nokte. Li gardis fosaĵojn kaj komencitajn konstruejojn. Tiel li pasigis senfinajn horojn, de noktiĝo ĝis tagiĝo, kontrolante la lanternojn, luktante kontraŭ la vento, sia insida kaj senlaca malamiko, kiu blovestingis liajn lampojn, perfide sturmis lin ĉe stratanguloj, estingis lian fajrilon kiam li volis reflamigi la meĉojn.

Fidel havis etan barakon, kie brulis koaksa ''brasero''*, por ke li povu varmigi al si la manojn de tempo al tempo.

En la nokto, maldormante, li aŭskultis la urbajn sonorilturojn laŭvice diri unu la alian kioma horo estas.

Matene, li reiris hejmen, pro laceco kaj frosto elĉerpita.

Ankaŭ li preskaŭ ne plu manĝis, konservis nur la forton por daŭri, per malrapidiĝinta vivo, ĝis kiam lia maljuna kunulino revenos aŭ mortos. Ĉiun duan tagon, li iris viziti ŝin. Ĉiam ŝi pensis pri li, abstinis de viando, kiun ŝi kaŝis por doni al li kun iom da pano, kaj la biskuitoj de sia deserto kiam tiujn ŝi ricevis. 

Por ne ĉagreni ŝin, Fidel ilin prenis sed ne manĝis. Li ne povis engluti tiujn nutraĵojn, kiujn Eliza ŝparis por li. 

Ofte li donis al Laŭra malvarmajn bifstekojn en ties solidiĝinta grasaĵo, ŝafidajn kotletojn, kolbasopecojn, kiujn la junulino varmigis sur sia forno.


Eliza forpasis dum la januara lasta nokto. Ŝi svenis en la vespero sed neniu rimarkis. Ĉirkaŭ noktomeze, ŝiaj najbaroj aŭdis ŝin dolĉe kanti oldan kanzonon, kiun neniu komprenis. Kaj, dufoje, per strange klara voĉo, ŝi vokis :

''Fidel... Fidel...''

Oni opiniis, ke ŝi mortis en tiu momento.

Tion Fidel eksciis la morgaŭan matenon, per administra informaĵo. Pri tio li ne miris.

''Tion mi sciis'', li simple diris.

Kaj li klarigis, ke tiun nokton, ŝia maljuna kunulino dufoje venis por lin voĉe veki. Ŝin li ja rekonis. Ŝi staris ĉe la litpiedo kun pala vizaĝo kaj tristega mieno. Ŝi estis lin mansigne aŭdiaŭinta, kaj malrapide retroiris antaŭ ol malaperi en la tenebroj...

Sed neniu kredis lin.


Fidel iris revidi sian edzinon antaŭ ŝia enĉerkigo. Kaj, elirinte el la malsanulejo, li paŝis al la kadukulejo por peti enirrajton.

Sian lastan sendependan tagon li pasigis en sia fotelo, pripensante ĝis vespero. Ĉion li estis forvendinta. En lia domo venos loĝi juna paro al kiu li estis vendinta siajn meblojn por tricent frankoj. Jam li kalkulis : po kvin frankoj ĉiu semajne, li povos pagi sian takabon kaj glaseton da vino. Tiam, li verŝajne mortos. Se ne, li faros kiel aliuloj : tion li forlasos.

Al Laŭra li volis doni la tolaĵon de la domo, du seĝojn kaj la malnovan horloĝon de Eliza. Almenaŭ ankoraŭ estos amika mano, kiu funkciigos ĝin. Liaj posteŭloj iros morgaŭ porti ĝin al la junulino.

Lian katon Baptisto li donos al la nigrulo Boli, kiu intencis ĝin manĝi. Tio ĉagrenis Fidel-on, sed dum tiuj strikoj neniu volis nutri katon. Kaj Baptisto suferus tiel vagadi tra la kvartelo sen mastro, sen hejmo. Pli bone estos, ke tiu mortu, kaj ĝia morto al iu helpos.

La katido Rikiki ankaŭ iros al Boli por plu vivi, ĉar malmulte ĝi manĝas. Ĝi amuzos la infanojn.

De sia fotelo, Fidel tiel lastfoje revidis sian tutan domon, antaŭ sia foriro. Li aŭskultis la fornon zumi. Rikiki petoleme ludis malsupre kun sia paperbulo. Fidel aŭskultis la tiktakon de sia horloĝo, pensante pri la mortinta edzino, al la gestoj kiujn ŝi faris por relevi la pezaĵojn, malrapide, kun ŝiaj okulvitroj sur la frunto, rigardante supren. Ĉio estis pura, bone ordigita, la telaro enŝrankigita, la kurtenoj freŝlavitaj, la kahelaro purigita. Ĝisfine Fidel esperis, ke Eliza revenos. Ĉio estis nun finita, li ne plu bezonis konservi la domon.


Ĝis eknoktiĝo, li restis tiel en sia fotelo. Li ne moviĝis, pensante pri pasintaj aferoj, pri sia unua renkonto kun Eliza, pri tiu kanzono de ilia junaĝo kiun ŝi mortante kantis, pri ŝia aperaĵo por aŭdiaŭi lin...

Baptisto dolĉe vagadis sur liaj ŝultroj, pasis frotante lian barbon, ronronis, unge gratis la veston de sia maljuna mastro. Sed Fidel silentis. Estis la lastan fojon.


Je la kvina horo, kiam sonoris la horloĝo, Fidel stariĝis. Senhaste, li prenis Baptiston, ĝin kisis sur la frunto, metis en sakon kaj adiaŭis kiel personon. Rikiki-n li prenis sub sia brako. Kaj li eliris, fermis la pordon. La ŝlosilon li lasis ĉe Boli, ankaŭ donis la sakon kaj la katidon al la nigrulo. Kaj li foriris al la kadukulejo.

Per sia akuta poŝtranĉilo, Boli tuj volis tranĉi la gorĝon de Baptisto. Tiun li prenis inter siaj genuoj, perforte levis la kapon de l' kato, kaj turne enigis la pinton. Por ke la karno estu blanka, li lasis ĝin longe sangi.


*brasero (hispana vorto) [brazero] :