jeudi 28 juillet 2022

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (63) - Maxence VAN DER MEERSCH


 

 

Kiel kutime, Johana Boli jam foriris matene por purigi la trinkejon Vouters, kie ŝi laboris kiel purigistino. Iom post iom ŝi malnobliĝis. Ŝi pli kaj pli drinkis, kaj precipe ekamadis drinkaĵojn. Ĉiutage ŝi ebrie revenis hejmen. Ĉar preskaŭ nenion ŝi manĝis, dezirante konservi sian nutraĵon por siaj gefiloj, rapide ebriigis ŝin la alkoholaĵo. Ŝi ne provis reagi kaj allasis sin al dekadenco. Kaj la geedzoj iris al fiasko. Boli, sub la okuloj de sia edzino, senkaŝe amindumis kun tiu aĉulino Sidonia, la ĉambroluantino. Kaj tio al Johana indiferentis. Ŝajnis, ke ŝia menso malheliĝis. Restis en ŝi nur la amo al ŝiaj infanoj, kiujn ŝi vivigis per sia sinofero.

Mariette, ŝia plejaĝulo, havis dek unu jarojn. Ŝi restis nun hejme la tutan tagon por mastrumi kaj prizorgi la ĝemelojn, Julien kaj Roberto, kiuj nur estis du malbonaj huliganetoj. Sed tion Mariette ne vidis. De sia patrino ŝi heredis ŝian blindan tenerecon por tiuj du pli junaj, kiujn ŝi adoris kaj admiris sen diveni iliajn instinktojn de junaj sendankaj kruduloj.


Ŝi ĉesis iri lernejon. Estis ja bedaŭrinde laŭ la instruistino, ĉar Mariette estis inteligenta. Sed oni bezonis ŝin ĉi tie. Poste, kiam ŝi laboros en la fabriko, oni eble lasos la ĝemelojn iri al la lernejo. Ili certe kleriĝos. Koncerne la unuenaskiton, tio ne eblis.


Estis ja stranga knabino tiu Mariette. Ŝi havis seriozan kapon sur neforta korpo. Ŝi estis altstatura por dekunuaĝulo, maldika, kun maleoloj kaj pojnoj kvazaŭ alumetoj. Oni neniam divenus, ke ŝia patro estas nigrulo. Dum la ĝemeloj similis al Boli, kun iliaj plataj nazoj, haroj el felta lano, griza vizaĝkoloro ; blonda, kun blanka vizaĝo, fajna rekta nazo, helbluaj okuloj, kaj belforma malgranda buŝo, Mariette estis beleta knabineto.


Bedaŭrinde, ŝi ĝibiĝis. Ŝia maldekstra ŝultro iom post iom strange subfleksiĝis. Pri tio neniu zorgis, malgraŭ ke la kuracisto iam parolis pri malofta malsano, io kiel ''malsano de Pott''.* Kiam malriĉa, oni ne povas perdi tempon por tiaj detaloj.


Mariette estis mirinde saĝa por sia aĝo. En malriĉaj familioj, la plejaĝulino pli rapide maturiĝas. Jam de jaroj, Mariette ne plu ludis. Neniun ludilon ŝi havis. Tamen ankoraŭ restis al ŝi belega pupo, donaco de bonkora virino, sed Roberto estis rompinta ĝian kapon. Fojfoje, Mariette iris rigardi ĝin, kiam neniu atentis ŝin. Ĝin ŝi ankoraŭ vestis kaj senvestis, enlitigis, eĉ se mankis ĝia kapo. Sed ŝi ŝtele ludis, kvazaŭ temis pri infanaĵo nedigna de saĝa knabino.


Ĝis tiam, Mariette havis nur specialajn rilatojn kun bestoj, precipe kun katoj. Foje, Boli alportis iun katon. Sed Mariette atentis ne karesi ĝin. Ŝi ja sciis, ke la morgaŭon, ŝi ne povos manĝi el ĝi, ke ĉetable ŝin oni skoldos por esti kapricema. Tial ŝi preferis ignori tiujn viktimojn.

Sed Rikiki estis vere tro malgranda por esti manĝota. Kiel konsentite, oni lasis ĝin al Mariette.

Mariette estis tuj aranĝinta por Rikiki korbon el ĉifonoj, kaj kuveton kun cindroj, kie ĝi povos pisi kaj feki. Ŝi ŝtele donis al ĝi pecetojn da viando, terpomojn el sia telero, kaj bedaŭris ne havi lakton. Ŝi havis nun kompanon. Vespere, fininte sian laboron, ŝi iris preni ĝin. Ŝi metis ĝin sur siajn genuojn, turnis al ĉiuj la dorson, kaj dolĉe, per prudentaj gestoj kaj apenaŭ flustritaj vortoj, ŝi ludis. Rikiki fariĝis ŝia pupo, ŝia infaneto. Ŝi promenis karesantajn fingrojn sur ĝian silkan pelton, gratis ĝian delikatan kranion, tiklis ĝin sub ties piedetoj. Ŝi image ĝin lavis kaj vestis, kunprenis al promenado. Rikiki, kontenta, feliĉega, ne kontraŭstaris, kiel petolema katido, kiu nenion pli amas ol karesojn kaj ludojn.

Ĝi eĉ jam lernis ĝentilajn manierojn. Ĝi sciis senpike mordeti la fingrojn de sia mastrino, kaj foje, kiel hundo, sur ŝian vizaĝon ĝi pasigi etetan ruĝan langon raspan kiel raspilo.

De tempo al tempo, Mariette ĉirkaŭrigardis kontrolante, ke neniu observas ŝin. Ŝi hontus esti surprizata ludante, ŝi kiu jam fariĝis granda knabino.


Hodiaŭ, ŝi estis jam multe laborinta. La tutan matenon, ŝi lesivis la litotukojn, la kvar plej bonajn litotukojn de la hejmo, kiujn Johana devos kunpreni al Vouters por ilin vendi. Ĉar Hermance Vouters, dum tiu striko, faris negocajn aferojn. Tiuj kiuj komforte vivas dum tia kriza tempo profitas de la mizero. Oni aĉetas je malalta prezo, oni enspezas bonajn gajnojn. Iom post iom, Hermance reekipis sian tutan hejmon koste de la korto de l' Malkontentoj. Ŝi ne estis la sola.

Malplimulto da feliĉuloj riĉiĝis spekulante pri la malsatego de l' kvartalo.


* ''Malsano de Pott'' : vertebra tuberkulozo