samedi 25 juillet 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (19) - Maxence VAN DER MEERSCH


La Trinkejeto de l' Truhava Planko


Kaj sro Lafarge daŭrigis sian promenadon, pluirante ĝis la gvatejo de l' fakpolicistoj por kontroli, ĉu ankaŭ tie ĉio bonordas.

''Tiuj gardistoj multe kostas.'' diris la direktoro.''Po kvardek frankoj ĉiutage por ĉiu el ili !''
''Pri tio mi fajfas !'' diris sro Laforge. '' Tion mi regajnas per la salajroj. Fakte, estas juste ! Necesas, ke tiuj laboristoj pagu la elspezojn, kiujn ili kaŭzas.''.


Apud Reĝina jam venis Rikardo kaj Podzo, du bonaj kamaradoj. Ili estis fakĝendarmoj, Podzo el Korsiko kaj Rikardo el suda Francio. Ĉar altrange oni lerte ekspluatas la malamon inter la gentoj !
En la belga Borinage*, oni venigas flandrajn soldatojn por subpremi la strikojn, kiam en Nordo de Francio ĝendarmoj el sudo devas konservi la ordon dum la tumultaj momentoj.

Rikardo ŝatis Reĝinan. Iun tagon li draŝis iun flandron, kiu volis bati ŝin. Ekde tiam ili fojfoje interparolis.
''Ĉu vi reiros hejmen kiel kutime ?'' li venis demandi.
''Kompreneble.''
Reĝina neniam konsentis tranokti en la uzino, ĉar ŝi ja bone antaŭsentis, kio okazas tie.

''Ĉu mi rekonduku vin hejmen ?''
''Tion mi volonte konsentus.''

''Venu razu vin antaŭe'' petoleme diris Podzo.
Kaj li kunprenis Rikardon ĝis la gvatejo.

''Ĉu vi vidas tiun dikan brunulinon ? Mi ja konvene regalus ŝin'' li diris preterpasante virinojn. ''Kaj tiujn ĉi... Kaj tiun blondulineton, ĉu ?...''
''Silentu do, maliculo !''
''He he ! Jen bela lando, ĉi tie : la virinoj estas ĝentilaj. Nu fakte, mi ĵus malkovris unu, promenante en la kvartalo de via plej amata. Belan virinon, male de via malgrasulino...''

''Silentu do, stultulo ! … Nu, antaŭ ĉio, ŝi ne estas ''la mia'' !''
''Nu jes ja... Sed la mia estas fortulino, diable !... Tian bruston, tiajn brakojn, tiajn krurojn ŝi havas !... Fojfoje mi promenas tien... Mia eleganta ĉarmo certe jam okulfrapis ŝin...''
''Se ne vi, tion faris via ĉevalo...''
''Nu, eble. Vi ja konsentu, ke mi estas pli malfiera ol vi. Ĉiaokaze, ŝi staras ĉe la pordo de sia korto kiam mi paŝas tien... Post iom da tempo, ŝin mi ja havos...''
''Ĝis tiam, vestiĝu. Ni tuj rekondukos Reĝinan hejmen.''


En la vestejo, Reĝina demetis sian antaŭtukon kaj remetis robon super sia subrobo. Ŝi havis pezan kapon, lacajn krurojn kaj sekan gorĝon. Tagmeze ŝi tro manĝis, dezirante plenigi sian stomakon en unu fojo ĝis la morgaŭo, por ŝpari vespermanĝon. Kaj nun brulvundoj suferigis ŝin : acida akvo suprenreiris en ŝian buŝon.

Ĉiun laboristinon, kiu deziris vespere reiri hejmen, akompanis du fakĝendarmoj. Rikardo jam sin aranĝis kun siaj kamaradoj por mem hejmen rekonduki Reĝinan. Tio fortigis la unuajn ligojn inter ambaŭ gejunuloj, kiuj rapide familiariĝis.

Tiun fojon, ili eliris tra kaŝita pordo fonde de l' uzinkorto ; ĝin ordinare uzis la ĝardenistoj por enirigi sterkon en la ĝardenon de l' mastro. Ĝin preskaŭ neniu konis.
Ili tiel troviĝis en la ombroplena strato kiam eksonis naŭ kaj duona horoj.

Akompanata de Rikardo kaj Podzo, Reĝina rapide paŝis. Ŝi ne plu estis ĝenata pro tia eskorto nun. Ambaŭ junuloj estis ĝentilaj kaj afablaj kun ŝi. Rikardo demandis ŝin pri ŝiaj gepatroj, fratinoj kaj frato Tuné. Li finfine konis ĉiujn.

Reĝina same demandis Rikardon pri lia familio, lia maljuna kaj bona patro, eksa ĝendarmo, kiu pace vivis per sia pensiono, en sia blanka kaj ruĝa dometo, tie for, apud Perpinjano, ĉe la flanko de sunbrulita monteto.
Rikardo priskribis la belecon de tiuj regionoj. Li parolis pri la tago, kiam, siavice, li iros tien ripozi kaj labori en siaj kampo kaj vinberejo, filozofeme...

Reĝina dezirintus ja vidi ĉion tion. En kelkaj momentoj, ŝajnis al ŝi, ke la vortoj de Rikardo enhavis kvazaŭ aludan proponon, la esperon, ke ŝi dirus : ''Ankaŭ mi dezirus vivi tie...''

Mokeme, Podzo ŝercis sen malico.

Kiel kutime, ili disiĝis ĉe la angulo de l' strato Lannoy, fronte al la ''Trinkejeto de l' Truhava Planko''. Kaj Reĝina laŭiris la straton de Longaj Heĝoj, ĝis la korto Renart, ''la Korto de l' Malkontentoj'' kiel oni diris en la kvartalo, pro la oftaj bataloj, kiuj antaŭe okazis tie.

En la nokto, ŝi eniris en la mallumon de l' mallarĝa kaj longa trairejo, kiu kondukis al la korto. Oni tie nenion vidis. Estis kvazaŭ tunelo, obskura puto.

Reĝina koliziis en la plena mallumo kun du estuloj, kiujn ŝi certe ĝenis, ĉar la viro sakris en la pola. Tiuj poloj svarme invadis la kvartelon. La paro foriris aliloken, kaj Reĝina plue eniris la netravideblan tenebron, kun la manoj antaŭ ŝi cele nenion plu tuŝegi.

Subite, kvadrato da stelplena ĉielo aperis antaŭ ŝi.
Ŝi alvenis en la korton, kiun ties du vicoj de mallaltaj domoj, kaŭrantaj vidalvide, kiuj aspektis kiel densaj masoj sub la nokta ĉielo .
En la mezo, la nigra kubo de l' necesejo.
En la fundo, unu fenestro lumiĝis pro lampa brileto. Kaj komence nur vidiĝis tiu ruĝa rektangulo, fora, ununura, tiel izolita en tiu profunda tenebro kiel soleca helo de farmejo meze de kampoj. Certe temis pri la fenestro de Gervais, la fiŝvendisto.

Pluirante, Reĝina kalkulis la pordojn. Ĉi tie, la domo de la maljunulo Fidel, kies domo ankaŭ rigardis al la strato, Pli fore, Honoré Demasure. La tria pordo estis tiu de la familio Dauchy.

Reĝina eniris. La familio vespermanĝis ĉirkaŭ la ronda tablo. La patro Leono Dauchy estis disdonanta al ĉiu la enhavon de plado da terpomoj.

Filomena, la patrino, ĉiutage iris al la porkaĵvendejo, en la strato de l' Lando, serĉi defalaĵojn por hundoj. Ŝi purigis ilin, fortranĉante la verdajn aŭ ekputrantajn partojn, vigle aldonis pipron kaj salon, antaŭkuire subrostis ĉion en graso kun cepoj. Ŝi fluidigis tion per akvo, poste aldonis terpomojn kaj napojn, kaj malrapide kuiris.
Fakte, tio estis tre bona ! … kaj se mankas ĉevalo, konvenas azeno...


* Borinage : https://eo.wikipedia.org/wiki/Borinage