dimanche 19 mars 2023

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (73) - Maxence VAN DER MERSCH

 

Dok. el Interreto

Kiel eble plej, li laŭiris la murojn, helpante sin per la mano. Li kalkulis siajn paŝojn, por senkonsciiĝi kaj ne plu pensi. Kontraŭvole, lin obsedis tentaj rememoroj. Li pensis pri sia kuirejo, pri la varma resendo de la ruĝa stovo, pri la eta zumado, kiun faris la brulanta petrola lampo. Li kredis flari en la naztruoj odorojn de manĝaĵoj, tiel precizajn kaj tentajn ĝis svenetigi. Li eĉ memoris la bruojn, la tintadon de la teleroj, kiujn Matilda elprenis el la ŝranko, la unutonan skrapadon de la kulerego turnanta la buterlakton en la fundo de l' marmito sur la stovo. Kaj, meze de sia lacego, li sentis sin preskaŭ ploronta, rememorante nur tiujn familiarajn sonojn, tiel kutimajn en siaj oreloj, kiujn li pensis ke li neniam rimarkis.

Poste revenis la penso pri Matilda. Li vidis ŝin starantan, dum ŝi preparis la vespermanĝon. Ŝi staris dorse al li; en la mallumo, li ekvidis nur ŝian blankan nukon kaj belajn viglajn brakojn... Ŝi estis nun servanta lin, plenigante lian teleron... Ŝi staris antaŭ li, ridetante, freŝa kun siaj frizetantaj malhelaj haroj kaj sia kvazaŭ sanganta karnodika buŝo .
Ha! Kia ĝojo retrovi lian vivkunulinon, ripozi apud ŝi, forgesi lian lacegon kaj trimonatan mizeron, pro senti ŝin varmeta kaj dezirinda...

Gervais retrovis energion. Li frotis al si la vizaĝon per freŝa neĝo, dum li eliris el Mons-en-Baroeul*, kaj tio revigligis lin. Li serĉis purajn lokojn, manĝis iom da tiu blankaĵo, kiu rapide fandiĝis en la buŝo kun glacigusto. En unu poŝon li enŝovis sian kaskedon, kiu nun ŝajnis al li tiel peza kiel kasko.

Kaj li ree ekiradis. Li kantis al si marŝojn, soldatkantojn, dum momenteto, esperante malpezigi sian paŝon. Li vigle laŭtdiris ''Unu, du! Unu, du!'', tute sola, en la silento. Liaj piedoj de vagulo sangis sur la ŝoseo, lasis en la neĝo ruĝajn spurojn rapide heliĝantajn.

Je la unua matene, li atingis la straton de Longues-Haies, la korton de Malkontentaj. Lia domo estis la lasta, en la fundo de l' korto. Kiam li revidis sian pordon, emocio senspirigis lin kaj stultaj larmoj ekfluis el liaj okuloj. Li enŝovis la ŝlosilon en la seruron kaj eniris.

Tuj en la kuirejo forta odoro de raguo eniris lian nazon, kaptis lin ĝis la visceroj. Li alproksimiĝis al la forno ankoraŭ varmeta. Nu! Matilda certe ne havis mankon; vere utilis la laboro de Gervais!

Li blindopalpe serĉis alumetojn kaj ŝanĝis la decidon. Unue, li revidos Matildan. Ŝi verŝajne dormis; li vekos ŝin.

Li supreniris la ŝtuparon, kaj por ne timigi sian edzinon, li vokis:

''Matilda! Estas mi! Mi ĵus revenis...''

Lin respondis terurkrio. Sed li estis eniranta la ĉambron. Unue, li vidis nur la malfermitan fenestron. Meze, en la aperturo svage hela sur la ĉielo, iu viro en ĉemizo estis saltonta eksteren.

Gervais eligis hurlon, bestan krion, kiun li mem ne rekonis. Li impetegis, kaptis la viron per la ĉemizo. Tiam, la aliulo turniĝis kaj frapis lin per fortega kalkanobato meze en la bruston. Gervais falis, tuj relevis sin, refoje impetegis. Sed li ne estis sufiĉe forta. La viro manpremis lin per la kolo, forte pugnobatis lian vizaĝon, surplanken denove ĵetis lin. Kaj, kolektinte siajn vestaĵojn, siajn botojn, siajn armilojn, li malaperis.

Pozzo ― ĉar li estis Pozzo, la fakĝendarmo ― rapidege sin revestis en la necesejo de la korto de l' Malkontentaj. Li sentis sin samtempe kolera kaj amuzita. Oni ĝenis lin en lia plezuro, sed li estis kontenta pri la batado, kiun li trudis al la edzo. Tio estos ja bona rakonto por la kamaradoj.

Gervais restariĝis, palpis sian vizaĝon. Li kraŝis unu denton kaj sangon. Li ploris.

''Gervais! Gervais!'' petegis Matilda apud li, ''aŭskultu, aŭskultu min, mi klarigu...''

Kun hororo, li forpuŝis ŝin. Li malsupreniris en la kuirejon. Denove kaptis lin la bona odoro. Sed pri tio li ne plu pensis nun. Li estis forironta, li foriros ien ajn, malproksime de tiu domo...

''Gervais... Gervais'' plorĝemis Matilda.

Ŝi alkroĉiĝis al li, kun siaj nudaj mamoj ekster la ĉemizo; ŝi odoris la inon, la karnon. Ŝi havis en siaj taŭzitaj haroj la tutan parfumon de la lito kaj de karesoj. Sed ŝin li refoje forpuŝis kun kolerego, kaj li eliris.

Li vagadis sencele en la nokto. Li sentis sin vundita, kun la brusto rompita pro tiu kalkanobato, la vizaĝo ŝveligita kaj misformita. Kolerego, sensenca malamo furiozis en li. Li tiom suferis, ke neniam li opiniis tiom eblas; tiel forte, ke li ŝajne povus morti tie.
Trompita! Batita! Tia estis la reveno, kiun li tiom deziris, por kiu li tiom luktis! Foje, nevolonte, li denove eligis kriegojn de sovaĝa doloro. Kaj li iris tiel, kvazaŭ frenezulo, sub la neĝo, kiu rekomencis fali.

Longatempe, li ne plu sentis sian lacegon. Li trairis kiel somnambulo la stratojn de la urbo, la placon, la stacidomon, la Fosse aux Chênes, la granda Straton. Li troviĝis sur la placo Elisabeth, ĝuste kiam la preĝejo sonoris la duan de l' mateno. Tie li reprenis sian kontrolon, kaj kvazaŭ la konsciencon pri si mem.

Liaj piedoj ne plu portis lin. Li pensis kuŝiĝi en la neĝo, sed alvenis policisto, kiu timigis lin...

Li laŭiris la straton Decrème. Liaj kruroj ŝajnis eluzitaj. Li dolĉe palpis siajn sangajn piedojn. Li marŝis sur la karno, la haŭto ŝirpece foriris. Li apogis sin al iu muro. La irado de policisto, eble la sama kiel antaŭe, foririgis lin denove.

  • Mons-en-Baroeul: urbo, kiu apartenas nun al la metropolo de Lillo.


------------------DAŬRIGOTA---------------