mardi 29 mars 2022

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (57) - Maxence VAN DER MEERSCH

 

                 Korto en Roubaix

La situacio estis do sensolva. Tiel okazis, ke la Hospitalo finfine decidis forlasi siajn domojn al ties luantoj, je iliaj propraj riskoj, ĝis kiam la disfaloj devigos la homojn foriri, kaj tiel ree disponigi la lokojn al la administracio.

Intertempe, tie oni pluloĝis. La homoj mem riparis siajn tegmentojn kaj murojn per malnovaj tegoloj, traboj kaj ŝtonoj. Sendube la tegmentoj ekdisfalis, la muroj kurbiĝis kaj ekfendiĝis, la plafonoj deskvamiĝis kaj defalis je platoj. Grandegaj ratoj frekventis la kelojn. Kaj en la kuirejoj, kiam pluvis, oni foje paŝis en akvo. Oni ankaŭ riskis vivanta enteriĝi sub totala disfalado.
Sed oni ne lupagis.

Estis loĝata nur la kortoparto, kiu rigardis al la strato Longues-Haies. La domoj en la kortofundo estis forlasitaj.Tiuj estis vere tro kadukaj. Unu ne plu havis kamenon. En la alia jam disfalis la tegmento. Alian domon oni tute malplenigis, zorge elprenis ĉiujn pordojn, fenestrojn kaj lignaĵojn.

Tuné Dauchy kaj lia friponaro kutime kuniĝis en tiuj ruinoj, kiujn oni nomis en la kvartalo ''kadukaj domaĉoj''. Uloj venis tien nokte por forigi la grandajn rubaĵojn, kiujn rifuzis la rubistoj. Kaj en tiu rubamaso, kiu invadadis ilin, iom post iom malaperis la domaĉoj.

De kiam Laŭra faris sian decidon, ŝi rapidiris por viziti tiujn malpuregajn lokojn antaŭ ol eknoktiĝis. Sian planon ŝi havis. Oni ofte rakontis al ŝi pri iu flandra familio, alveninta antaŭ unu jaro, kiu, danke al sia kuraĝo, finfine rearanĝis unu el tiuj ruinoj. Tiuj homoj eĉ loĝis tie tutan jaron. Lastan someron ili reiris al sia hejmo, kaj la forlasita domo iom post iom denove kadukiĝis. Sed kion faris aliuloj, ŝiavice Laŭra povis rekomenci. Ŝi kelkfoje vidis ilian domon kiam ili ankoraŭ loĝis tie. Ĝi estis sufiĉe bona. Ili apogis la murojn per traboj, reparis la tegmenton, kunigis la tegulojn per kalko miksita kun ŝtopaĵo kaj argilo. La fenestroj, regarnitaj per vitroj, estis verde farbitaj kiel la pordo. Kun muroj blankigitaj kaj ties suba parto nigre gudrita, vico da florpotoj de geranioj laŭlonge de la fasado, tiu malnova domaĉo denove aspektis konvena kaj pura.

La tuta interno estis retapetita per gazetpapero, kiu resanigis la ĉambrojn. La putritan plafonon ili komplete kaj zorge demetis. Kiam oni levis la kapon, videbliĝis ĉiuj traboj kaj la subplanko de l' dormoĉambro, sed tio ne estis malbela kaj memorigis malnovajn farmodomojn. Surplanke ŝmiraĵo el cemento ebenigis la slabaron.
Tiuj flandroj, kiel ĉiuj de sama deveno, ŝatis sian domon, kaj malgraŭ ĉio sukcesis redoni al tiu ĉi hejmaspekton.

De post ilia foriro, jam multe difektiĝis tiu malnova konstruaĵo. Alvenante tien, Laŭra unuavide konstatis tion. Ĉiujn vitrojn jam rompis la friponaro de Tuné. La ŝiminta papero sur la muroj malgluiĝis je grandaj ŝirpecoj. Iuj homoj rekomencis tien ĵeti siajn ŝelaĵojn, siajn rubaĵojn. Iu vagabondo, iu trampo certe loĝis tie kelktempe, ĉar sur la planko restis cindroj de fajro. Oni flamigis ĝin tiel, meze de l' kuirejo, inter du brikoj. Kaj en angulo, pajlomatraco naŭze finputriĝis. Iuj mizeruloj jam dekroĉis la ŝutrojn, verŝajne por bruligi ties lignon. Denove okazis forlaso, lanta kadukeco.

Laŭra faris rapidan viziton de supre malsupren. Kaj ŝi sentis kuraĝomankon, estis timigita je la penso ke ŝi loĝos tie tutsola. Tiun momenton, trairis ŝian menson la bildo de ŝia domo, de la tuta korto de l' Malkontentoj, brua, vigla, plena de odoroj kaj vivtumulto. Ŝi estis forironta, hejmen reironta. Sed ŝi ankaŭ pensis pri sia patrino, pri Sinjorino Zelia. Kaj ŝi haltis sur la sojlo, ne foriris.

Tamen longatempe ŝi restis tie : kvankam ne kuraĝante foriri, ŝi ankaŭ ne aŭdacis eniri en tiun loĝejaĉon.

Ŝi rigardis la korton de l' Hospicoj, tiel malsimila al sia. Ĉio estis forlasita, kvazaŭ morta. Nur la parto proksime al la strato konservis iom da vigligo, lumojn ĉe la fenestroj, fumon super la kamentuboj... Sed ĉi tie, en la kortofino, neniu plu loĝis. Aspektis minacaj tiuj senhomaj domoj, kun la senvitraj truoj de ties fenestroj, kun ties faŭke malfermitaj pordoj. La kortomezo, kie antaŭe troviĝis ĝardenetoj, jam retrovis sian sovaĝstaton kaj estis nun vaka areo kovrita de herbaĉoj. Meze de tio, kvazaŭ iu dispecigita ruinaĵo, ankoraŭ staris la muroj de la disfalinta necesejo. Haltigis la okulojn disaj metalaj aĵoj : malnovaj klaplitoj, siteloj, potoj, somieroj kun pendantaj risortoj... En la komenca duonombro, tiu ĥaoso, tiu sinistra loko donis al vi strangan kaj malĝojan impreson.

Finfine, Laŭra eniris en la domaĉon. Ŝi supreniris al la unua etaĝo, kiu estis iom pli pura, kaj per la malnova feraĵo de iu ŝovelilo, ŝi ekis skrapi la plankon kaj purigi la ĉambron por tie tranokti.


---------------------DAŬRIGOTA---------------------


mardi 8 mars 2022

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (56) - Maxence VAN DER MEERSCH

                        Roubaix : Strato Longues-Haies
 

Iun posttagmezon ili foriris. Jam estis decembrofino. Minacis neĝi. Morde malvarmis ; estis ja malhela kaj malagrabla tago...

Sinjorino Zelia, dika maljunulino kun aknohava ruĝvizaĝo, kalva kapo malbone kovrita per grasa peruko, kun manoj mirinde lertaj kaj malpuraj, ungoj nigraj pro la kaserol- malpuraĵo, tre afable akceptis Fernandan kaj ŝian filinon. Ŝi servis ''freŝan'' brando-kafon. Per siaj ludkartoj, ŝi legis ilian futuron, por pasigi la tempon. Poste, oni ekparolis pri la serioza afero :

''Sciu, etulino, estus ja facile vin liberigi'' diris Sinjorino Zelia. ''Ĉiusemajne tion mi mem faras. Neniam okazis iu akcidento; nenio. Oni estus ja stulta, kiam la patro vin forlasis, por akcepti bubaĉon en tiaj kondiĉoj. Kredu min, la vivon mi konas, via patrino pravas. Vi ja kondamnos vin mem al senfina laborpuno, kun tia globo malantaŭ vi. Nu, decidu, estas ja tiel simple ! En palpebruma daŭro, mi liberigos vin, sen problemo, sen sufero.''

Ŝi jam iris al tirkesto, serĉis ilojn kaj tolaĵon.

''Nu'', ordonis Fernanda,'' rapidu! Kuŝiĝu sur la kanapon. Por mi, jen sufiĉas! Nepre submetiĝu al tio finfine!''

Stariĝinte, ŝi iris al sia filino, prigardante ŝin. Ŝia streĉa kuntiriĝinta vizaĝo montris ŝian furiozan volon agi laŭ ŝia propra kapo.

Laŭra ektimis ŝin. Ŝi alproksimiĝis la kanapon, tiun kuŝejon malpuregan, kie jam antaŭ ŝi aliaj martiroj submetis sin al Sinjorino Zelia kaj al la fiagoj de ties mortigaj manoj. Ŝi estis kuŝiĝonta sur la kovraĵo el kotono, malpurigita de kaf- aŭ sangmakuloj. Ŝi ĵetis lastan senesperan rigardon ĉirkaŭ si. Kaj ŝi vidis la fi-maljunulinon, kiu rigardis ŝin, kun kuspitaj manikoj kaj unu trikilo en la mano, preta por la krimo...

Ekestis en la animo de Laŭra kvazaŭ abrupta naŭzo de abomeno. Ŝajnis, ke ĝis tiu momento ŝi jam ne komprenis, kaj klareco subite fariĝis en ŝi. Tiu virino estis mortigonta ŝian infanon, la infanon de Ĵak, tiun etulon kiu kreskis en ŝi, kiun ŝi sentis moviĝi, kreski, vivi, kiun ŝi jam amis sen koni ĝin, ĉar de Ĵak ĝi devenis al ŝi.

Ŝi retroiris, perforte forpelis la maljunulinon.

''Ĉu vi rapidu, diabla ….. '' sakris la patrino.

Kaj siavice, ŝi alproksimiĝis.

Laŭra, per brutala puŝo en la brusto, sidigis ŝin sur la kanapon.

Al la vizaĝo de Sinjorino Zelia, kiu volis ŝin reteni, plenan pelvon da akvo, kiun ŝi ĵus trovis sur iu tableto, ŝi ĵetis, kaj ujon kaj enhavon.

Kaj dum la virinoj kriadis en la ĉambro, Laŭra rapidegis al la pordo, fuĝis en la ŝtuparon, turmentata de tiel granda teruro, ke nur malproksime ŝi haltis, post kurado de kvarono da horo.


Laŭra pasigis horojn pripensante, sur benko de l' tramkiosko antaŭ la tombejo. 

Ŝi ne plu volis reiri al sia patrino. Oni mortigus ŝian infanon. Kaj ŝi jam fortege korligiĝis al tiu etulo, pro ĉiuj suferadoj, kiujn li okazigis al ŝi.

Nek iun panpecon nek iun groŝon ŝi havis. Se en la korto ankoraŭ loĝus la maljuna Eliza, Laŭra irus peti ŝian helpon. Sed la maljunulino estis en malsanulejo ; ĉar Fidel nun sola loĝis tie, Laŭra ne povis iri al lia domo. Jam sufiĉan ĉagrenon li mem havis !

Fakte, neniapreze ŝi reirus al la korto de Malkontentoj. Ŝia patrino hororigis ŝin. Jen estis finite! Laŭra eble mortos pro malsato sed oni lasos ŝin trankvila.

Por tiu unua nokto, ŝi bezonis trovi ŝirmejon. Ekneĝis. Baldaŭ pli malvarmos. Laŭre pensis pri la korto de Kadukulejoj, ĉe la fino de l' strato Longues-Haies.

Temis pri aro de malnovaj domoj, kiujn posedis la Hospitalo de Lillo, kaj kiuj de jaroj estis ruiniĝantaj. La hospitalo dezirintus detrui tiujn domojn, kaj konstrui sanigajn domojn. Sed la loĝantaro rifuzis foriri. Kaj tute male, ili petis rebonigojn, volis novajn tegmentojn, trinkeblan akvon, necesejon. Fakte, ilin pravigis la higiena servo. Ne ricevinte kontentigon, ili rifuzis pagi sian luprezon.

Tamen tiuj domaĉoj estis neripareble kadukaj. Tie neeblis enigi najlon, iomete pioĉi, sen riski faligi ĉion sur la dorson. Por ilin ripari, necesus ilin disfaligi. Kaj dum tiu tempo de loĝkrizo, oni ne pensu pri elhejmigi luantojn.


--------------------------DAŬRIGOTA-------------------------