mardi 29 novembre 2022

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (69) - Maxence VAN DER MEERSCH

                                         La verkisto
 

Malproksime, du reflektor-lumfaskoj, kiel steloj, trapikis la naskiĝantan krepuskon.

Same kiel ĉiuj, Ĵak kaj Ludoviko Drouvin eliris el la fosaĵo. Alvenis veturilo. Oni haltigis ĝin. Tiu estis turisma aŭto. Oni eraris.

Oni denove malsupreniris en la fosaĵojn, dum la aŭtomobilo forveturis kaj reprenis sian kurson tra la pluvo.

Tuj Ĵak revenis al Drouvin.

''Nu, patro Drouvin, kio fariĝis el ŝi nun?'', li demandis.

''Mi ne scias, mi jam diris'', rediris Ludoviko.'' Oni rakontas, ke ŝi ne forlasis la kvartalon, kaj punkto. La patrino ne plu volas scii pri ŝi. Tial, mi ne serĉis ŝin... Kial? Ĉu vi iros revidi ŝin?''

''Mi ne aŭdacus'', flustris Ĵak.

''Tion mi komprenas'', diris Ludoviko. ''Vi agis kiel kanajlo. Kial vi faris tion?''

''Mi jam diris al vi, Ludoviko; mi havas edzinon, infanon... Pri la virino, fakte mi fajfas. Ŝi malbone kondutis; nenion ŝi povas diri. Mi havas pruvojn: ŝi estas la unua, kiu komencis. Neniam plu ni kunestos. Mi ne plu povas ami ŝin. Sed mian infanon, mi tamen ne lasu malsatmorti, ĉu?''

''Prave'', konsentis Ludoviko Drouvin.

Li pripensis.

''Tamen'' li pludiris, ''tio ne estis motivo. Vi ne devintus forlasi mian filinon pro tio. Ankaŭ ŝi havas infanon de vi. Oni sin aranĝas en la vivo.''

''Sin aranĝas?''

''Kompreneble. Sufiĉis rakonti la aferon al Laŭra; klarigi, ke vi foriris sed revenos temp' al tempe... Vi tamen estus kun ŝi, partigus vian vivon, unu tagon ĉe unu, unu tagon ĉe la alia. Via filineto grandiĝus. Poste, vi povus resti kun Laŭra, se veras, ke vi pli amas ŝin...''

''Ŝi ne konsentus'' diris Ĵak. ''Vi ja scias, ke ŝi ne konsentus.''

''Ĉu Laŭra? Ŝi sufiĉe amis vin por konsenti. Nu, plej volonte ŝi partigus ol nenion havi! ''

Ĵak akre rigardis al Drouvin, kvazaŭ dubante. Oni opinius, ke li ne ekpovas kredi.

''Ĉu vi certas?'' li ankoraŭ demandis.

''Mi tute certas!''

Tiam Ĵak vigle frapis sur lian ŝultron per frapo, kiu esprimis lian ekzaltiĝon kaj la subitan esperon de feliĉo, kiu plenigis lian animon.

''Dio mia! Mi reiros! Jes, patro Drouvin, mi reiros!''

Ĝuste tiam alvenis la aŭtobuso. Oni preskaŭ lasis ĝin pasi. La ĝenerala laceco, tiu longa atendado sub la pluvo, jam malatentigis ĉiujn. Drouvin kaj Ĵak subite vidis la kamaradojn kuregi, Boli ĉe la kapo kun sia forĝista martelo enmane.
Siavice, ili eliris sur la ŝoseon.

La aŭtobuso rapidegis. Verŝajne, la ŝoforo jam aŭtaŭsentis la atakon, ekvidante ĉirkaŭ li ĉiujn tiujn nigrajn siluetojn.
Oni devis flankeniĝi. Oni sakris, oni kriegis. 

Sed, starante meze de la vojo, Dauchy sentime atendis. Li lasis la veturilon veni al li. Kaj, trafe en la ventoŝirmilon, li ĵetis grandegan brikon. La ŝtono rompis la glacon, kiu enfalis. Oni aŭdis timkriegojn. Kaj ekpluvis aliaj brikoj. La aŭtobuso haltis. Oni impetegis tien.

Ĝi estis plenŝtopita de belgaj laboristoj, viroj kaj virinoj. Pluraj estis vunditaj de la ŝtonoj aŭ glacorompaĵoj. La virinoj akre kriegis. La ŝoforo, blindigita de l' sango, kiu fluis sur lia frunto, provis viŝi sian vizaĝon per naztuko. Lin oni deĵetis de lia sieĝo kaj batregalis. Ĉiuj laboristoj en la aŭtobuso estis elĵetitaj sur la ŝoseon. La viroj jam ekvolis rezisti. Sed oni estis je tri kontraŭ unu. Oni senkompate bategis ilin. Oni deprenis de la virinoj ilian paketon de ŝmiritaj pantranĉoj, kaj ilin vangofrapis. Tio sufiĉis por ilin timegi kaj blekigi kvazaŭ buĉataj kortobirdoj ''Jesuo Maria!'', kaj alpreĝojn en la flandra lingvo.

''Reiru hejmen, aro da Flahutoj!* Aĉaj flandroj! Panŝtelistoj! Labor-forvendistoj!''

Ili dise forfuĝis. Oni konfuze vidis ilin forkuri sub la pluvo, en la mallumo, direkte al Halluin** kaj la landlimo.

Nur la ŝoforo, sidante sur limŝtono, ne foriris. Li daŭre viŝis siajn okulojn, al kiuj algluis la sango. Li ne foriros sen sia veturilo. Ĝi estis ja sia, ĝin li estis kredite paginta, per tridek monatoj de pacienca ŝparado; per ĝi li perlaboris sian vivon transportante laboristojn.

''Forkuru!'' oni kriis al li.

Oni skuis lin, oni batpuŝis lin. Sed li ne moviĝis. Li volis sian aŭtobuson. Se ne, li fajfis, ke oni frakasu lian vizaĝon.

''Vian aŭton oni bruligos, aĉa pigrulo!'', insultis Boli.

Li alproksimiĝis al la kapoto, malfermis ĝin, jam ekflamigis sian fajrilon por ekbruligi la karburilon. 

Ekkrio igis lin relevi la kapon de sub la kapoto:

''Ĝendarmaro! Ĝendarmaro!''

Kaj, surprizata, Boli ankoraŭ ne maltenis sian brulantan fajrilon, kiam li estis kaptita je la kolo kaj vigle trenita al veturilo kun kraditaj fenestroj.

Galope, per mallumo kaŝitaj, ĵus alvenis la fakĝendarmoj kun la ĉelveturilo.

Ili estis je dek kvin, bone armitaj. Belaspektaj viroj.
Oni rekomencis batali.

 

*Halluin = franca urbeto tuj apud la belga landlimo.

**Flahuto (Flahute) = slanga vorto por paroli pri belga flandro.


-------------------DAŬRIGOTA------------------

dimanche 13 novembre 2022

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (68) - Maxence VAN DER MEERSCH

  
       Roubaix : strato de l' Epeule (dok. Internet)

 Pluvegis sur la granda vojo de Menin* al Lillo, kie, tiun posttagmezon, oni atendis la aŭtobusojn.

Ĉiuj tiuj de Roubaix kaj Tourcoing jam kuniĝis ĉe la stratangulo de l' Bruna Pano. Oni estis trairinta Roncq**.

Kaj nun, en la fosaĵoj ambaŭflanke de la ŝoseo, sub falanta pluvego, oni atendis la alvenon de la veturilegoj, kiuj, ĉirkaŭ vesperiĝo, devos venigi la belgajn laboristojn.


Multaj venis de l' strato Longues-Haies, interalie Drouvin kaj Dauchy, kaj ankaŭ Boli, kiu trafe maltrafe armiĝis per forĝista martelo.

Nun, Drouvin en sekeco sub sia malnova pluvmantelo pacience atendis, kurbadorse, rigardante la akvon fali sur la kampojn. La argilo estis trempmoligita. Flakegoj stagnis sur la tero. Baldaŭ eknoktiĝos; neniu parolis.

Dorsapogite al arbo, sur la trotuaro, iu gvatanto kontrolis la vojon.
Ne sciante kial, Drouvin pensis pri la tranĉeoj, kie li travivis kvardek monatojn.


Iu surŝultren frapis lin. Turninte sin, li surpriziĝis malgraŭ sia kutima kvieteco. Li rekonis Ĵak-on antaŭ li, enkolumigitan en verdeta mantelego, kun kaskedo sur la okuloj.

''Ĉu vi? Kion vi faraĉas ĉi tie? ''

Li ne bone sciis kiel konduti. Li estis pli surpriza ol kolera. Kial tiu junulo venis paroli kun li? Nu, li havis aplombon!

''Mi venis por la aŭtoĉaroj'', klarigis Ĵak. ''Oni petis volontulojn en Epeule. Ĉu ankaŭ en Longues-Haies?''
''Jes.''

Ĵak ne aŭdacis rigardi al Drouvin en la vizaĝon. Ŝajne, ankaŭ li sentis sin malkomforta.

Li venis apud Drouvin por paroli pri Laŭra; lin pelis la bezono ekscii, ricevi novaĵojn. Sed nun, li ne plu aŭdacis.

Estis Ludoviko Drouvin, kiu la unua atakis.

''Vi estas ja senĝena!'' li diris. '' Mi demandas min, kiel vi aŭdacas montri vin! Ĉu vi opinias, ke vi bone agis kun ni?''

Li volis koleri sed ne povis. La kvieteco de Ĵak, kaj ia trista graveco, kiun la junulo konservis, impresis lin kontraŭvole. Malgraŭ sia malrapida mensvigleco, li komprenis, ke en tiaj aferoj, fakte antaŭ ĉio respondecas fatalo.

''Mi scias, Ludoviko, mi malbone agis, tion mi scias. Sed, nu, mi estis edziĝinta... Infanon mi havas, filineton... Ŝi malsatis sen mi. Kiam Popol mortis, mi ne povis kontraŭstari, tien mi devis reiri.''

Li ne senkulpiĝis, nur klarigis per laca tono. Oni divenis, ke fakte li estis ankaŭ suferinta.
''Jes, oni eksciis ĉion tion...'', diris Drouvin.

Kaj li, kiu iam intencis ''konvene regali'' Ĵak-on, diris konsolajn vortojn:
''Oni tamen komprenis, sciu..''

Serioze, ili sin rigardis unu la alian. Kaj Drouvin levis la ŝultrojn, kvazaŭ dirante: ''Tiel estas la vivo...'', dum Ĵak kapjesis.

Ĉirkaŭ ili, daŭre pluvegis. La premnuba ĉielo malheliĝis pro plombgrizaj nuboj. Ventblovoj trairis la nigrajn arbobranĉojn, fluetantajn sur la homkapojn. Subpiede, la argilo plaŭdis. Kurbadorse, iuj viroj parolis, per mallongaj vortoj, interrompitaj de silentoj. Kaj antaŭ iliaj okuloj, la akvo disfluetis el iliaj malnovaj kaskedoj.

''Kio pri Laŭra?'' finfine demandis Ĵak.
''Laŭra? Nu, ŝi foriris.''

''Ĉu foriris?''
''Ĉu vi ne sciis?''

''Mi neniam eksciis.''

''Jes, ŝi foriris.''

''Kien? Kial?''

''Kien, mi ne scias. Ŝi kverelis ĉe ni. Precipe kun la patrino...Tiam, nu, ŝi foriris...''

''Kun Fernanda ŝi kverelis, ĉu? Kial do?''

''Ne estas malfacile kompreni. La patrino admonis ŝin pro la infano.''

''La infano! Kiu infano?''

Tiam, Ludoviko Drouvin malamike rigardis Ĵak-on. Al li ne plaĉis, ke oni primoku lin.

''Kio! La infano!'', li diris pli laŭtvoĉe, ĉar en li ekkreskis kolero. ''Kio, kiu infano? Sed la via, kompreneble. Ne de aliulo!''

''Ĉu la mia?''

Ĵak ekprenis la manon de Ludoviko Drouvin:

''Ludoviko, Ludoviko, diru al mi; nenion mi scias, neniam mi revidis Laŭran, neniun... Nenion mi scias! Nu, Laŭra havas infanon, ĉu?''

''Vi ja scias, ke ŝi gravediĝis.''

''Ĉu gravediĝis?'' … rediris Ĵak, ''ĉu gravediĝis..?!''

Ludoviko, ankaŭ kortuŝita, demandis:
''Nu, tamen vere, tion vi ne sciis?''

''Neee'', diris Ĵak, ''tute ne, tion mi ne sciis! Tion ŝi ne diris al mi...''

Kaj li viŝis siajn okulojn, deturnante la kapon.


Sed sur la ŝoseo, ekkuris iuj viroj.

''Jen ili alvenas ! Jen ili alvenas !''


* Menin = belga urbeto.
** Roncq = urbeto apud Lillo.


-------------------DAŬRIGOTA------------------