dimanche 23 août 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (20) - Maxence VAN DER MEERSCH

 

                                                      Korto en Roubaix (''Courée'')

Fransoaz kaj Leontina voreme manĝadis, malsategaj post longa labortago.

Ne tiom malsata, Gilberto pli malrapide manĝis.

Male ol oni opinias, la infanojn oni ne tiom plendu kiom la plenkreskulojn, kiam okazas mizertagoj. Unue por ili la plejaĝuloj senigas sin.


Rilate al Tuné ̶ fakte, li nomiĝis Fortuné*, sed ŝajne ĉiuj jam forgesis tion ̶ li tute ne vespermanĝis.

Panon oni iris serĉi al la sindikato kaj bonfaroficejo.
Tion kontrolis la patro, kiu tranĉis ĝin je manĝotempo.

Nu, hodiaŭ panpecon iu ŝtelis. La kulpanto povis nur esti Tuné. Tial, nenion li ricevis por vespermanĝi.


''Ĉu vi malsatas ?'' Reĝinan demandis la patrino.

''Jes'' respondis Reĝina.


Ŝi mensogis : ŝia stomako tro doloris, tial ŝi ne povus manĝi. Sed sian parton ŝi deziris ŝteldoni al Tuné, dum neniu rimarkos.


''La patro havas aĉan humoron hodiaŭ'', Leontina flustris al Reĝina.


Fakte la panŝtelo furiozigis Leonon Dauchy.

Li malŝatis Tuné-n. Pli ol duone stulta, nekapabla labori, Tuné estis ĉie rifuzata, kaj jam de monatoj ne plu ricevis la senlabor-monatribuon de kvardek du frankoj. Lin oni eĉ rifuzis por la militservo.


Iom post iom akrigita pro la priŝercadoj kaj mokridoj de liaj kamaradoj  (''Li mokas vin !'', ''Ja stulta vi estas, se vi ne forpelas lin !''...), la rankoro de Leono Dauchy fariĝis longedaŭra. Lia kolero kontraŭ Tuné ne plu ĉesis. Li malpermesis, ke tiu alparolu lin. Li vestigis lin per vestaĉoj ridinde tro grandaj aŭ malgrandaj. Ne ŝajnigante, li senigis lin je manĝo, kalkulante la glutaĵojn, rigardante lin tiom strange, ke la kompatindulo ne plu aŭdacis gluti.


La patrino intervenis por defendi sian filon.


''Li ja manĝu !'' la patro protestis. ''al li, oni diras nenion... Nu, ĉu vi volas plian pantranĉaĵon ?''
Sed Tuné ne aŭdacis akcepti.


Kaj ĉe li, la manĝo fariĝis kvazaŭ fiksa ideo. Li pasigis la tempon en senfinaj konjektojn koncerne manĝajon. Li ŝtele

traserĉis la enhavon de ŝrankoj aŭ kaseroloj, ĉiutage demandis pri kio estis kuironta, pasigis horojn fronte al la montrofenestro de porkaĵistoj.


Fojfoje, lia patrino surprizis lin mane pesanta paketojn da viando, por ekscii, kiom da tio li ricevos ; aŭ desegnanta sur la pano imagajn tranĉliniojn ; aŭ kalkulanta unu post la alian la terpomojn kaj karotojn en la marmito.


Gracila, kun staturo de apenaŭ unu metro kvindek, malgraŭ siaj dudek tri jaroj, li pezis malpli ol kvardek kilogramojn.

Liaj malklaraj okuloj pusis.

Li kolektis cigaredojn tie kaj tie ĉi, kaj ties trouzado nigrigis la kelkajn dentostumpojn, kiujn li ankoraŭ havis.

Preskaŭ senkoloraj, liaj blondaj brovoj kaj kvarhara liphararo ne estis videblaj sur lia palega haŭto.

Pro ĉio tio, lia vizaĝo aspektis senhara kaj malbelega kvazaŭ de maljuna adoleskanto.


Reĝina lin donis piedfrapeton sub la tablo..
Li komprenis, lerte interŝanĝis la telerojn, kaj ŝtele manĝis la parton de sia fratino. Poste li forlasis la tablon.
Reĝina rimarkis, ke li ne demetis siajn ŝuojn kiel kutime. Kontraŭe, li malkroĉis sian kaskedon de la najlo kaj eliris nevidita de la gepatroj.


''Kion do li faros je tiu ĉi horo ?'' sin demandis Reĝina.


Malkvieton eksentis la fraŭlino.
Momenton post Tuné, ŝi forlasis la tablon.


''Kien vi iras ?'' abrupte demandis ŝia patrino.

Ĉar ankaŭ ŝi estis en aĉa humoro. Tiun vesperon ŝi jam refoje surprizis Fransoazon kun iu amindumanto.


''Al la necesejo'' diris Reĝina.

''Vi ja ne foriros, ĉu ne ?''

''Neee.''


Ekstere, Reĝina hezitis. Sed voĉsonoj elvenis el la domo de Demazure. Ŝi proksimiĝis al la fenestro, aŭskultis malantaŭ la fermitaj persienoj. Laŭ kion ŝi komprenis, la Strabul' estis fivarbanta Tuné-n, dirante ke li ne timu, promesante ke ĉion li faros por la laborista klaso, ke la tuta partio esperas de li agojn...


Kaj Tuné eliris. En la mano li havis sitelon, kie mergiĝis broso.

Sur la sojlo, Demazure ankoraŭ frapetis sur lian ŝultron kaj reeniris en sian domon.


Tuné estis foriranta.

Apoginte sin tuj kontraŭ la muro por ne esti vidita, Reĝina ekkuris post li.

''Kion do vi kunportas ?''

Ŝi rigardis la sitelon, kiun li tenis en la mano, sitelon plenan da grasa kaj nigra likvaĵo. Gudro ! Tuné estis gudronta pordojn, je la nomo de la komunista partio.


''Vi estas freneza, Tuné ! Vi estas freneza ! Restu do hejme !''


Reĝina volis reteni lin. Sed li rezistis fronte al la domo de Drouvin. Ludoviko Drouvin eĉ malfermis la pordon, opiniante, ke temas pri kverelo inter ebriuloj.
Reĝina devis malteni Tuné-n, kiu malaperis.


Ŝi reiris hejmen, tuj supreniris por enlitiĝi apud Fransoaz. Ambaŭ fratinoj partigis la saman liton.

Sed Fransoaz ankoraŭ ne dormis. Ŝi estis aŭskultanta, kun la orelo kontraŭ la muro, kiu apartigis ilian ĉambron de tiu de Honoreo Demazure. La vando estis maldika.

Fransoaz sciis, kiujn tagojn la Strabul' ''kuŝis'' kun sia edzino.


''Aŭskultu !'' ŝi diris al Reĝina. ''Jen denove !''


En la najbara domo aŭdiĝis tumulto de kaseroloj kaj metalaj pelvoj. Poste paŝobruo de virino, kiu malsupreniris. En la korto, la pompilo vomis sian akvon. La virino ree supreniris. Kaj estis silento.


''Jen kial li sendas aliulojn anstataŭ si ! '' laŭtvoĉe elpensis Reĝina.

''Kio ?''

''Nenio !''


Sed Reĝina kolere pensis pri la kompatinda Tuné, kiu tiam, en la malvarma nokto, kunportis sian tro pezan sitelon de gudro, dum la Strabul' dormis kun sia edzino en komforta lito.



Noktmeze, la postan tagon, je la tria horo kaj duono matene, Reĝina denove foriris labori. En la mallarĝa enirejo de la korto, ŝi renkontpasis sian fraton, kiu reiris hejmen, lacega kaj kovrita de nigraj makuloj.


Ekstere, sur la pordo de l' maljunulo Fidel, grandega falĉilo krucigita sur martelo (la unua venĝo de Tuné) ploradis dikajn gudrolarmojn laŭlonge de la ligno.

Kaj survoje, tie kaj ĉi tie, sub la flava lumeto de la stratlampoj, Reĝina legis sur la muroj violentajn provokojn, ankoraŭ tute freŝaj :


Finvenka striko !

Mortigu la fakĝendarmojn !!

Cent elcentoj aŭ morto !!!



* Fortuné = fortuna / feliĉa



                                FINO DE LA KVINA ĈAPITRO