dimanche 9 mai 2021

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (39) - Maxence VAN DER MEERSCH

 


                             DUA PARTO


                             Unua ĉapitro


Pli ol aliuloj, Petro Ĵesarez, ''la instruisto'', kiel oni nomis lin en la trinkejeto Vouters, suferis pro tiu striko. Li estis rapide elspezinta sian tutan ŝparaĵon. Nenion plu li havis.

Li estis dudek ok jaraĝa viro, malgrasa, tro altstatura, iom dorskurba. Kun alta frunto kalvetiĝinta, haroj malnete kaŝtanbrunaj, vizaĝkoloro malsanema, nazo rekta, kiu aspektis pli longforma pro la malgraso de l' vangoj, li iom rememorigis, pro sia malfortika aspekto, pri iu tro rapide kreskiĝinta adoleskanto.

Li portis dikajn okulvitrojn kaj, onidire, li ofte ŝajnis enreviĝi. Li havis senbrilajn bluajn okulojn, sed kun dolĉa kaj bona rigardo. Liaj ŝuoj kun jam eluzitaj plandumoj ; fibriĝanta pantalono ; tro malgranda jako, kiun li malrekte butonis ; felta ĉapelo kun misformiĝintaj randoj : lia tuta vestaĉo donis al li aspekton de senmona honesta oficisto.

Kun pendantaj grandaj brakoj, li laŭiris la stratojn per longaj malcertaj paŝoj, iom balanciĝante. Rigardante teren kun konfuza mieno, li ŝajnis perdita en siaj pripensoj.

Foje, oni vidis lin ekfari svagan geston, kaj paroli al si ; revenis en lian memoron la etapoj de lia malrapida malprosperiĝo, la tuta batalado, kiu iom post iom lin senfortigis.


Li estis bonedukita homo, el serioza familio, protestanto kutimiĝinta al senluksa vivo. Li iam akiris sian unuagradan diplomon kaj poste sian superan diplomon, kiu ebligis al li fariĝi instruisto. Tiam forpasis lia patrino. Plenuminte sian militservon, li komencis, ekster siaj laborhoroj, licencion pri historio. Li ambiciis iĝi profesoro. Ĉar necesis scii la latinan, Petro kuraĝe eklernis ĝin. Kaj la sistemo de ekvivalenteco ebligis eniri universitatojn.

Li jam sukcesis akiri du atestojn, la plej malfacilajn. La trian li estis preparanta, kiam okazis la katastrofo.


Petro Ĵesarez estis iom mistika, vivis en ideala mondo de lernantaj kaj pripensemaj homoj. Li amikiĝis kun samaĝaj junuloj, kiuj okupiĝis pri politiko. Same kiel multaj, Petro opiniis, ke ĉio ne iras glate en la mondo. Kaj ekde la tago kiam lia patro malaperis, ie en Argonne*, li sentis malamon, profunde ankritan abomenon precipe pri milito.

Lia militserva periodo tute ne helpis lin ŝanĝi tiun senton.

Pli kaj pli, dum la junularaj kunvenoj kiujn li ĉeestis, en la konversacioj kun liaj kolegoj instruistoj, aŭ okaze de opini-diskutadoj tiom ŝatataj de studentoj, krestis en lia menso tiu konvinko, ke ĉiu devas laŭ siaj fortoj bataladi kontraŭ milito kaj militarismo. Kiam la armeo kunvokis lin por plenumi sian rezervperiodon, li rifuzis iri. Li estis kondamnita al ses monatoj da malliberejo, kaj eksoficigita.


Tiu maldungiteco metis lin surstrate. Elirinte el malliberejo, li ne komprenis, ke eble li povus profiti de tia situacio. Sed agitanto li tute ne estis, nek profesia politikisto. Li rifuzis militservi ĉar tion malpermesis lia konscienco, jen ĉio.

Komence li miris vidi la pordojn fermiĝi, la amikojn foriri. Li vere ne komprenis, kial tiuj mem kiuj varme kuraĝigis lin daŭrigi sian ribelon, nun deturniĝas de li. Kaj baldaŭ, kiam elĉerpiĝis liaj lastaj monrimedoj, jam senhava, li restis sen konataro, sen posteno.

Estis lia ago forgesita. La tempo, la ŝanĝiĝema aktualeco ĉiam serĉante novaĵojn jam rapide forviŝis la rememoron de lia ribela faro. Li komprenis nun la tutan vanecon de tia ribelo kontraŭ la plej potencaj. Ĉu tio almenaŭ prezentis ekzemplon ? Neniu estis lin sekvinta. Kaj la kontraŭmilitistoj plej fanatikaj, tiuj, kiujn li aŭdis fanfaroni ĉirkaŭ li en la trinkejeto Vouters aŭ aliloke, obeeme aliris tuj post kiam ili estis kunvokitaj de l' armeo.

Ŝajne, tiuj uloj eĉ ne plu precize komprenis la signifon de l' faro de Petro. Ĉiuj pli malpli svage fieris pri sia servo, pri sia partopreno al milito. Kaj oni sentis, ke ili estas rigardontaj la junulon kiel dizertinton, kiel ribelulon.


De tiam estis Petro ĉion provinta por vivteni sin. Administracio estis al li malpermesita. La krizo, same kiel la klaĉoj pri lia ribelo, lin malhelpis trovi postulon de oficisto. Por privataj kursoj oni pagis al li ridindan prezon. Do li provis komercon, strebis vendi buteron. Li preskaŭ perlaboris sian vivon tiele. Li foriris al Cassel**, revenis kun du grandaj korboj da farma butero, kaj vendis en bazaroj. Lia modesta klientaro komencis kreskiĝi kiam ekis la striko. La profito de proksimume ducent frankoj, kiun ĉiusemajne li ricevis, subite malaperis. Sian kapitalon Petro elĉerpis, provinte aliajn rimedojn.

Tiam trafis lin granda mizero. Oni vidis lin vendi laĉojn kaj kudrilojn, leterpaperon. Jen stranga kolportisto, kiu timeme sonorigis ĉe pordoj, mirigis la homojn per sia afableco, kaj embarase rifuzis la monerojn, kiujn kelkaj kompateme volis lasi al li.

Li ankaŭ trairis Roubaix portante grandan korbon da ternuksoj ; kun blanka ĉapo surkape kaj sia korbo sub la brako, li tiel aspektis kiam iun tagon li renkontis unu el siaj profesoroj de l' Universitato, iun bonulon, kiu jam malkonsilis kaj fortege mallaŭdis lin, kiam Petro estis faronta sian subitan malsaĝaĵon.

La evento tiom suferigis lin, ke li ne plu eliris kvar tagojn. Li tro hontis.


Fakte malsato baldaŭ lin altrudis rekomenci.


*Argonne : https://eo.wikipedia.org/wiki/Ofensivo_de_Meuse-Argonne

**Cassel : https://eo.wikipedia.org/wiki/Cassel_(Nord)


-------------------DAŬRIGOTA--------------------