samedi 15 octobre 2022

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (67) - Maxence VAN DER MEERSCH

                       ''Korto'' en Roubaix (dok. el Interreto)

 

La postan matenon, kiel simpla atestanto, Reĝina ĉeestis bruan kverelon inter Honoré Demasure kaj la bela Mathilda, edzino de l' fiŝvendisto Gervais.

Mathilda zorgis pri Diana, la hundino de sia edzo. Depost la foriro de l' viro, la besto nenion plu havis por fari, sed Mathilda sciis, ke ŝia edzo ŝategas sian hundinon.

Nu, prave malprave, oni klaĉis, ke l' Strabul' jam intencis koramikiĝi kun la bela Mathilda. Oni parolis pri insista amindumo, kiun li estis iam farinta, sed kiun li devis ĉesi, ricevinte du vangofrapojn.

Tamen Mathilda ne estis homevita. Sed la oblika blanka okulo de l' Strabul' timigis multajn virinojn.

De tiam, la Strabul' obtuze malamis Mathildan.

Eksciinte tion, kompreneble de komplezemaj najbarinoj, ankaŭ Andrea Demasure eksentis viglan malamikecon al la edzino de Gervais. Tiu prudulinaĉo certe faris grimacojn por logi alies edzon, opiniis Andrea.

La kverelo ekis rilate al fekbuloj.
Laŭ la Strebul' , Diana emis deĵeti restaĵojn de sia manĝo precipe sub la fenestrojn de la geedzoj Demasure. Longatempe, ili malkonsentis balai la malpuraĵon. Ĉion ili lasis tie, venĝeme. La tuta kortoloĝantaro grumbladis : tio fetoris ; oni marŝis en ĝi ; ĉiuj hundoj de l' kvartelo, logitaj de l' odoro, havis por tiu korto strangan allogon. La najbararo respondecigis la geedzojn Demasure : ili nepre balau.

Tiam, tiuj ĉi pripensis aliaĵon. Ĉiufoje kiam Diana ''kakis'' sur la sojlon, ili lerte prenis la aĵon per ŝovelilo kaj redonis ĝin sur la trotuaron de Mathilda.

Mathilda enfermis sian hundinon. Sed de tiu ludo la geedzoj Demasure amuziĝis. Tion ili daŭrigis. Tiam ili kolektis ĉiujn fekbulojn, kiujn ili malkovris en la ĉirkaŭaĵo. Fakte tion asertis Mathilda. Estis ja oportuno por konflikto.

Iu specimeno evidente tro granda por esti eligita de Diana fortege indignis Mathildan. Siavice, ŝi armiĝis per sia karboŝovelilo kaj zorge reportis la aĵon sur la sojlon de Demasure. La morgaŭon, ĝin ŝi retrovis sub sia fenestro. La ''konkreta objekto de l' delikto'' tiele faris plurajn vojaĝojn. Finfine, Mathilda senpacienciĝis, kaj iun matenon ŝi bonvenigis la geedzojn Demasure kun ties restituaĵo per ĵeto de granda sitelo da akvo en la krurojn.

La Strabul' eltiris tranĉilon. Sed tio neniel emociis Mathildan. Ankaŭ ŝi armiĝis per impone longa pantranĉilo. Kaj, kun fluo da elektitaj insultoj, ŝi publike eksciigis, ke la edzino de l' Strabul' kuŝas nun kun Abel Vouters, la trinkejestro.

Tion neniu suspektis. Estis malkaŝo por la kortoloĝantaro. Granda emocio en la ĥoro, kiu, de antikva maniero, ĉirkaŭis la aktorojn de l' dramo kaj aprobe kuraĝigis ilin !

Fakte, la Strabul' ne malkonfirmis. Lia surprizo tute ne estis troa. Li kontentiĝis levi la ŝultrojn, kun supera mieno, kiel viro, kiu preteratentas ''la popolaĉon''.

Tiam li refermis sian tranĉilon kaj foriris, lasante al sia edzino, baraktanta kun Mathilda per epopea vortbatalo, la zorgon defendi la familian honoron.

Sed nenio ŝanĝiĝis en la kutimoj de Andrea Demasure kaj Abel Vouters. Oni daŭre vidis la viron alveni vesperen kun boteloj kaj paketoj. Kaj la konto de l' Strabul' , krete skribita sur la kelpordon de l' trinkejo, ne malpliiĝis eĉ de unu linio.

Ĉar la Strabul' estis praktika homo, nekapabla foroferi, por vanaj   etikaj motivoj, la ĉefajn materialajn avantaĝojn, kiujn valoras al li la intimeco de l' trinkejestro.


Iom poste, li klarigis sian vidpunkton al Tuné, en la trinkejo Vouters, kie, en la horo de aperitivo, tiun dimanĉon, kunvenis la viroj. Boli incitis Sidonie-n, provis eltrudi ĝeneralan trinkregalon, dum Johanino, indiferenta kaj laca, relavis glasojn malantaŭ la verŝotablo.

Drouvin kaj Dauchy parolis kun Abel pri iu prepariĝinta fiaĵo por la morgaŭo.
De kelkaj tagoj, aŭtobusoj trapasis la landlimon kun belgaj laboristoj. Ili alvenis vesperen kaj reiris antaŭ tagiĝo. Ĉar oni laboris nokte.
Temis pri ekspedicio por ilin haltigi. Tuta bando amasiĝos sur la ŝoseon. Oni devigos la veturilojn reiri. Se la kondukistoj rezistos, oni puŝos la aŭtobusojn en la fosaĵon.

La Strabul' disdegne aŭskultis.
''Ĉu vi iros ?''
''Mi ne pensas'', diris Tuné.

''Ni estos multaj'', klarigis Ludoviko Drouvin. Iuj venos de la Guignette, de l'Epeule, de Fontenoy.* Ankaŭ tiuj de Tourcoing. Oni ĉiuj redevuos ĉe la Bruna Pano. "

''Ĉiuj viaj fiaĵoj estas nur bagatelaĵoj ! '' diris la Strabul' kun malestimo. ''Kiam nia partio ekagos, la tumulto tuj ekplodos ! Kredu min, Tuné, prefere tenu vin preta por tiu okazo !''

Sed oni refoje opiniis, ke li fanfaronas.
Drouvin, Dauchy, tute ekscititaj pri la morgaŭa ekspedicio, kaptis ĉies atenton.

Tamen la Strabul' daŭre fivarbis Tuné-n. Li klarigis al li aferojn, pri iu grava fiaĵo, kiun lia partio preparas, kaj por kio oni bezonos elturniĝemajn kaj decidemajn homojn. Li incitis la kompatindulon, ebriigis lin per bombastaj frazoj, flatis lian naivan orgojlon de senkulpulo. Aŭdinte lin, oni kredus, ke Tuné estas la viro, kiun tuta popolo atendas por ekagi. Estis konsentite, ke Tuné denun membriĝu en la partio, ke oni sciigu lin pri la venonta afero.


(* Tiuj nomoj estas kvarteloj de Roubaix.)

NB : La Strebul' = moknomo de Honoré Demasure. 


---------------------DAŬRIGOTA------------------


 

mardi 4 octobre 2022

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (66) - Maxence VAN DER MEERSCH


 

                                Sesa ĉapitro


Iun sabatan vesperon, dum Reĝina akompanata de Rikardo hejmen reiris, ŝi rimarkis, ke li estis refoje preparinta paketon, kiun li portis subbrake. Ŝi dezirintus scii, ĉu tio estas por ŝi, sed pridemandi estus malĝentile. Tamen ŝi bezonis tion scii. Nun kiam ŝi sentis korinklinon al Petro, ŝi ne plu povis akcepti ion ajn de tiu bonulo Rikardo.

''Ŝajnas al mi, ke Petro malfruas hodiaŭ'' li diris. ''Li kutimas pli rapide reiri kun ni.''
''Li ne venos tiun vesperon'', klarigis Reĝina. ''Liaj botoj estas ĉe la ŝuriparisto.''

''Ĉu vere ?''
''Jes, pri tio li informis min.''

''Tion vi devintus diri al mi, Reĝina. Mi ankoraŭ havas malnovan paron, kiun mi estus doninta al li.''

''Nepre ne, Rikardo !'' vigle diris Reĝina.''Ne : ĝin konservu por vi mem.''

''Diable ! estas ja afero mia, se ĝi ne plu plaĉas al mi !''

''Ne'', postulis Reĝina,'' kredu min, tion mi asertas, vi ne bezonas esti tiom bona. Vi estas tro oferema, Rikardo, tiom por Petro kiom por mi. Tion mi ne meritas.''

''Ĉu vi ne meritas ?'' ekkriis Rikardo. '' Jes ja, mi tutcerte opinias !''

''Ne, Rikardo. Ne. Mi scias, kion mi diras. Mi ne plu meritas viajn afablaĵojn.''

Tion ŝi diris mallaŭte, per hezita voĉo.

Rikardo haltis sub gaslampo, iom malkviete rigardis la fraŭlinon.

''Mi ne komprenas, Reĝina'', li raŭkvoĉe diris. ''Kion vi volas diri?''

''Nenion, nenion... sed nepre ĉesu doni al mi, jen ĉio.

Nenion mi povas plu akcepti. Fakte...''
''Diru...''

''Kion vi donas, mi ne konservas, sed partigas kun Petro.''

''Mi ja scias, ke vi partigas... Sed kial mi primirus?''

''Jes, mi kompatis lin, sciu... Mi korinklinis al li, kaj nun...''

''Kaj nun ?...''

Reĝina silentis.

Jam Rikardo komprenis. Ankaŭ li silentis. Ili pluiris flankon ĉe flanko, kun frunto mallevita. Finfine, Rikardo relevis la kapon, haltis kaj rekte rigardis Reĝinan en la vizaĝon.

''Nu, ne gravas...Tiel estas... '' li diris. ''Pri tio neniu kulpas, ĉu ne ? Kial mi sentus renkoron kontraŭ vi, Reĝina? Nu, tamen prenu la paketon...''

Li metis la paketon en ŝiajn brakojn ; li provis rideti :

''Nur gravas, ke vi estu feliĉa... Nur tion mi petas... kaj se dependas nur de mi, ke... Kiam oni amas unu la alian, neeblas agi kontraŭe, ĉu ne?...''

Li tusis, pasigis sian manon sur la okulojn, sukcesis finfine sincere rideti. Kaj lia sinforgeso transfiguris kaj iel nobligis liajn krudajn vizaĝtrajtojn.


--------------------DAŬRIGOTA----------------------