mardi 14 avril 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ … (15) – Maxence VAN DER MEERSCH



   Jam pri tiuj aferoj alian vidpunkton li ekhavis.

Li rigardis la mildan vizaĝon de Helena, jam iomete sulkiĝinta, kun grandaj tristetaj helaj okuloj kaj kaŝtankoloraj haroj, kiujn ŝi komencis kolorigi por ne tro rapide maljuniĝi. Jen kio lin forte memorigis pri lia junaĝo. Sian karegan edzinon li emis brakumi.

Ŝi ja mense estis aliflanke de la barikado, ankoraŭ laboristino malgraŭ sia nuna riĉeco, tuj preta kompati, neantaŭzorgema kaj malavara.



''Estus malfacile por ni. Multe ni faris por niaj laboristoj de post la milito, tion vi ja scias. Eble povus aliuloj... Sed necesas ilin kompreni. Oni neniam memoras la enspezitajn profitojn. Kaj la venontaj profitoj estas ja tiom hipotezaj, ke ĉiuj fakte estas sinceraj plendkrii pro malsato... Ĉiuokaze tute ne estas dezirinde, ke tiu striko longe daŭras.''



''Ĉu pro tio vi multe suferos ?'' maltrankvile demandis Helena.



''Iamezure jes. Ni plenumu niajn promesojn, plupagu la ĝeneralajn kostojn, kaj tiel rapide kiel kutime alvenos la datpagoj... Sed ne malkvietiĝu ! Ni jam pli multe eltenis ; ni refoje elturniĝos.''



Li ekbrakumis kaj tenere kisis ŝin, karesante ŝian hararon.



Sed abrupta enveno en la tualetejon surprizis ilin.

Paŭleta, Nadina kaj Klara en longa noktorobo, kun plektaĵoj dorsflanke, obeeme anservice venis brakumi sian patron antaŭ ol li foriros.

La plej aĝa estis dekjara, la plej juna havis kvar jarojn.

Ili rondiris ĉirkaŭ lin dum li hastis por ne malfrui. Ili ĉion tuŝetis, provis la razilon kaj razpenikon, traserĉis la kravatojn, apartigis pecojn da tuko kaj ŝtofo por siaj pupoj.

Helena vane admonis ilin.

Johano lasis ilin tion fari, feliĉa pro senti ilin apud si.



En la manĝoĉambro, li rapide glutis sian kafon, partigis siajn ''croissants'' (kornajn bulkojn) kaj laktopanetojn kun siaj tri etaj ''tiranoj'', ilin disdonis ''anasojn''* kaj fine sukcesis rapidege foriri.



Kiam la aŭtomobilo alvenis antaŭ la fabriko, io nekutima kaj hezitema en la laboristamaso fronte al la enirpordego instinkte komprenigis al Denoots, kiom streĉa estis la situacio.
La homoj flankenmoviĝis por cedi lokon al la aŭto.
Denoots salutis ĉiujn. Sed oni ĝeneme respondis.

Kiam eksonis la klaksono, la barilo malfermiĝis.

''Ne refermu'', li enirante diris al la pordisto.

Kaj tiu ĉi duonfermis la barilon. Fakte nur post kelkaj minutoj estis la sireno fajfonta.



Johano Denoots garaĝis sian aŭton kaj revenis en la pordistejon. De tie estis vidibla la tuta strato plenŝtopita. La laboristoj ronde staris antaŭ tiu duone malfermita barilo. Ĉiuj estis venintaj, eĉ pli frue ol kutime. Oni sentis ilin perpleksaj. Ĉu eniri aŭ ne ? Ili atendis, ke iu iniciatu ion. Sed neniu moviĝis.

Tamen ĉiuj estis kunprenintaj sian tagmanĝon, paketon da ŝmirpano volvita per blua tolo, ĉar ili eble eniros... Senforma amaso, preta sekvi la ekmoviĝon de la plej maltimaj.

Fronte al la pordego, dorsantaŭe al Johano Denoots, ses fakĝendarmoj flegme paŝis kaj repaŝis, trankvile aŭskultante la rimarkojn kaj mokadojn de la homamaso.



''Kvin minutoj antaŭ...'', diris la pordisto.

''Fajfigu, Teofilo.''



Teofilo eliris. Kaj dum minuto la tuj apuda sirenalvoko superis de ties muĝado la homamasan obtuzan voĉbruon.

Teofilo iris komplete malfermi la barilon. Okazis tiam forta huado. Antaŭ la enirpordego, tuj videble staris la strikposteno. Temis pri laboristoj el aliaj urbaj fabrikoj, volontuloj elektitaj de l' sindikato la antaŭtagon. Ili celis haltigi la hezitemajn. Antaŭ ĉiu fabrikportalo, oni zorge starigis laboristojn el alia uzino por malebligi, poste, ĉe la strikfino, la venĝemon de direktoroj kaj mastroj.



Tiel la Strabul', la komunista Honoré Demasure, sin proponis por prigardi la enirejon de la fabriko Denoots. Li troviĝis tie, miksiĝinte kun aroj da nedecidemaj homoj, kaj senŝajnige elkraĉis malprecizajn minacojn al tiuj, kiujn li suspektis enirontaj.

Ĉar tiu tuta homamaso ektremis je la sirenalvoko. Jam de tiom longe oni kutimis obei ! Sin haste ekimpeti tuj kiam malfermiĝis la barilo, tio fariĝis kvazaŭ reflekso por ĉiuj tiuj homoj. Oni tre malfacile imagis al si tian malobeon. Kaj rezisti la ĉiopovan alvokon de l' uzino estigis en ties popolo kvazaŭ malkvietan timon de iu abrupta puno.





* ''anaso'' (en la franca ''canard'') : precipe en norda Francio, sukerpeco parte trempita en kafo.