mardi 16 mars 2021

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (34) - Maxence VAN DER MEERSCH


 

''La ĝendarmoj ! La ĝendarmoj !'' la homoj ekkriis.

Kaj, ĉe la fino de l' strato, ankoraŭ malproksime, Popol ekvidis alkuri aron da surĉevalaj viroj.

Poste, nenion li plu vidis. Li estis puŝata, premata, pelata tien kaj tien, en maro da viroj kaj virinoj fuĝantaj ien ajn. Unu el tiuj dismovoj premplatigis lin kontraŭ iu muro. Li rekonis la grizajn ŝtonojn kaj la tri sojloŝtupojn de l' trinkejeto Vouters. Tien li kuregis, terurigita, kiel kuniklido al ties ternesto.

Ĝuste tiam, li rimarkis, ke li estis Nunurson perdinta.

En la strato, ĉiuj estis forkurantaj. Ĉiu blinde rifuĝis en la domojn, konatajn aŭ nekonatajn, nur pensante pri fuĝo kaj trovo de ŝirmejo. Fakte ĉiuj plimalpli interrilatiĝis en la strato Longues-Haies.

Paniko senhomigis la straton. Kaj, malantaŭ tiu homa grego, per brutala impetego de siaj galopantaj ĉevaloj, la fakĝendarmoj, kun sabro enmane, disigis la homamason, puŝis ĝin, dispelis ĝin, balais ĝin, kiel la vento forblovas la nubojn. Kvar samlinie okupis la tutan pavimon. Du aliaj sur la trotuaroj baŭmigis siajn ĉevalojn kun freneza krinaro, kaj, per flanken-kaj evitmovoj de la ĉevalpostaĵo, tuŝetis la sojlojn kaj sukcesis repeli la homojn en la koridorojn.


Fakte, tuj poste, oni ree elŝovis la nazon. Sed se ĉiuj revenis sur la sojlon kaj al la fenestro por parole ataki la ĝendarmojn, neniu plu aŭdacis eliri sur la straton.

Kiel ĉiuj, Popol revenis sur la sojlon. Kaj de tie, tenante per unu mano la kruron de Vouters, li rigardis senkomprene. .

Returne irintaj, la soldatoj rapidgalope revenis.

Ĝuste tiam, Popol rekonis, kuŝantan meze de l' pavimo, unu flavan formon, kiu kompatinde etendis la brakojn kaj ŝajne petis helpon.

''Nunurs !'' li ekkriis.

Li maltenis la kruron de Vouters kaj kuris antaŭ la ĉevalojn.

 

La ĝendarmoj vidis lin alveni. Jam ili estis antaŭ li. Unu el ili tutforte strebis proprasence levigi sian beston por salti super la infano.
La ĉevalo eksaltis. Ĝiaj antaŭaj hufoj tuŝetis la kapon de Popol. Kaj unu malantaŭa hufo frapis la infanon mezkorpe, ĵetis lin kvazaŭ fadenpupon. Oni vidis Popolon, suprenĵetitan, du-trifoje turniĝadi kun malfermitaj brakoj kaj kruroj, kvazaŭ li estus groteske fluganta. Poste li terenruliĝis kaj ne restariĝis. Tamen li provis ; liajn kruretojn oni vidis moviĝi. Sed io certe rompiĝis en lia korpo. Tie li kuŝis kiel surveturita besto, kiu volas fuĝi sed ne plu povas.


Ĝuste tiam, reveninte post laborserĉo, Ĵak impetis kaj levprenis lin.

Popolon oni portis al lia malgranda lito en la kuirejo de l' trinkejeto Vouters. Li ne ploris, eĉ ne malfermis la okulojn. Malrapide noktiĝis en lia korpo.

Foraj voĉoj alvenis al li :

''Kio pri la kuracisto ?''

''Li tuj venos.''

Kaj la sono de iu ploranta, la voĉo de Laŭra :

''Popol ! Popol !''


Popol ree malfermis la okulojn. Antaŭscio de venonta morto subite kreskis en lia infana animo. Li obtuze sentis, ke io grava estis okazonta, pri kiu lia malforto teruriĝis. Li malklare antaŭsentis, ke li estis foriranta, ke li forlasos tiujn homojn. Kaj tamen, estis aĵoj kaj personoj, kiujn li amis , kiujn li bezonis aŭdiaŭi.

''Nunurs'' li flustris.
Iu iris levpreni Nunurson de sur la pavimo kaj metis ĝin apud ties mastro.


Sed Popol ankoraŭ malkvietiĝis. Ankaŭ estis Laŭra kaj Paĉjo Ĵak. Ili jam estis lia vera paĉjo, lia vera panjo. Liaj okuloj, liaj kompatindaj malsanaj okuloj serĉis iliajn vizaĝojn. Li retrovis ilin tuj apud si, angoraj, kun larmplenaj okuloj.

Ankaŭ al ili necesis diri ion. Ne tiele oni forlasu tiujn, kiuj zorgis pri vi, kiuj donis al vi ĉokoladon, vin promenadis, vin amis... Ĉar Popol estis forironta, li devis ĝisfine esti afabla.

Obeeme, kviete, same kiel li kutimis antaŭ ol ekdormi, Popol flustris :

''Adiaŭ, Laŭra... Adiaŭ, Paĉjo Zak...''

Refoje, li diris : ''Paĉjo Zak...'' ĉar li amis lin pli ol ĉiuj aliaj.


Tiam, kun grandega mildigo, li ĉesis rezisti. Sian devon li estis nun farinta. Neniu plu ricevos de li iun vorton.

Li forpasis kiel li vivis : kuraĝe, kiel viro, tutsola fronte al aflikto, liaopinie sen aliulo adiaŭinda. Fakte, ĉiuj tiuj uloj neniam amis lin. Popol ne adiaŭos ilin...


Nunurson oni lasis apud li. Kaj dum la du tagoj, kiam Popol restis videbla sur sia funebra lito, antaŭ ol ili ambaŭ iros putri sub la tero, Nunurs tiel restis flanke de tiu, kiu mortis por ĝi. Ĝiaj miregantaj okuloj el vitro fikse rigardadis forajn viziojn, kvazaŭ, en sia granda kapo el pluŝo kaj remburaĵo, Nunurs estis vane serĉanta por kiuj nekompreneblaj celoj la senkompata mastro de la homaj destinoj tiel bezonis la oferon de Popol...


FINO DE LA NAŬA ĈAPITRO 

 ------------------DAŬRIGOTA----------------