jeudi 22 juillet 2021

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (43) - Maxence VAN DER MEERSCH

 


 

                               Dua ĉapitro


Por Johano Denoots, la industriisto, tiu senfina striko iĝis katastrof-minaco.

Unu plian fojon, li ĵus ekzamenis la situacion. Ĝi gravis. De ses monatoj, li jam baraktadis meze de akraj malfacilaĵoj. Perdita proceso, difektitaj varoj, bankroto de grava debitoro forte danĝerigis liajn aferojn.

Malbone konsilita de sia bankisto, li estis senpripense riskinta esperojn pri la altigo de lanoprezoj, kies senbrida falado nuntempe igis lin ŝuldanto de l' banko por pli ol duonmiliono da frankoj. Post tri semajnoj, li devos pagi por tiu ŝuldo interezojn de sep elcento, tio estas preskaŭ kvardek mil frankoj.

Aliflanke, li posedis tridek kvin akciojn de l' Banko de Francio, kiujn li aĉetis po dudek mil frankojn, tio estas do sepcent mil frankoj. De du jaroj, lia banko jam antaŭpagis al li sescent mil frankojn el tiuj akcioj. Sed ili kvotis nun po dek mil frankoj ! La banko postulis do novan garantion, aŭ la repagon de l' antaŭpago.

La antaŭhieraŭon, la direktoro de l' filio de Roubaix lin kunvokis. Kun la plej granda afableco, fakte rifuĝinte malantaŭ siaj estroj de Parizo, tiu rememorigis al li diversajn principojn : la banko ne estis komanditanto, ĝi ne povis konsenti debitorajn kontojn tro longe neaktivajn kiel tiujn de l' firmao Denoots. Nepre necesis, ke antaŭ nelonge ĝi povu repagi la unuan parton, almenaŭ cent mil frankojn.

Pluraj gravaj firmaoj de l' urbo havis malfacilaĵojn, la kredito estis malfermigita ; fakte, kiom forta estu la fido pri la firmao Denoots, oni ne povis resti tiom peze implikita en ĝia afero.

De tiu flanko, li sentis, ke baldaŭ mankos al li apogo.

Repagi ! Jen facile dirite ! Verdire, estis en kaso likvida mono je du- aŭ tricent mil frankoj. Sed antaŭ ĉio necesis prepari la datpagon. Li apenaŭ sukcesis per pluraj kombinadoj... Du fojojn, por doni al si tempon, kaj ricevi antaŭ ol pagi, li prokrastigis la pagodatojn de la unuan ĝis la kvinan, poste de la kvinan al la dekan. Li diskontis ĉiujn valorpaperojn de sia kambiaro ĝis tri monatoj. Iu amiko konsentis, ke li prenu de lia kaso komplezan kambion je sesdek kvin mil frankoj, kaj tion la duan fojon li jam refaris. Sed eĉ tiel, ankoraŭ restis sumoj, kiujn Denoots ne povis pagi : por la karbo de l' pasinta trimestro, kaj la interezoj de hipoteko je kvar cent kvindek kvin mil frankoj, kiu tro ŝarĝis lian uzinon.

Se almenaŭ oni estis laborinta ! Kiam funkcias la uzino, mono eniras, senfine eliras el- kaj revenas en- la kaso ; oni povas pagi. Sed nuntempe nenio plu eniris. Pli grave : la mendadoj foriris alien, la merkato fermiĝis. Baldaŭ, kiam oni rekomencos labori, Roubaix troviĝos sen mendoj. Post la striko turmenados senlaboreco.

Por la momento, neniu parolis pri reprospero. Tute male : neniu laboristo plu venis al la fabriko. La lastaj, la plej fidelaj, ĉesis eniri. Por protekti ilin kontraŭ la homamaso, necesintus aro da fakĝendarmoj, kiujn Johano Denoots ne povis eĉ imagi pagi...

Ŝajne la F.G.T.-on ne emociis la trodaŭro de tiu konflikto. Onidire, la industriistoj plejparte estis en Cannes* aŭ foriris skiadi. La neĝo estis bonega en Saint-Moritz**, laŭdire. Kiam sufiĉe laciĝos la laboristo, tiam li revenos al la fabriko.


Sed Johano Denoots ne pensis pri vintrosportoj ! Al li ne eblis tiel kviete atendi. Mankis al li mono. Li baraktadis por vivteni sian familion.

Kaj ankaŭ estis monkompenso, terura monkompenso de po tridek sterlingoj tage, kiu jam daŭris de preskaŭ naŭdek tagoj. Li devontigis sin al iu angla firmao liveri iun nombron da teksaĵoj antaŭ oktobrofino, kun monkompenso de tridek pundoj por ĉiu posttempa tago. La striko lin malebligis ion liveri. Jam preskaŭ tricent mil frankojn li devos pagi. Oni pledos. Se li perdos, li petos prokrastojn por senŝuldigi sin. Sed kiel pli simple estintus liveri tuj kaj povi senprocedure akordiĝi!

Por liveri, necesis labori. Se oni estus pri Denoots atentinta, jam delonge oni rezignintus. Sed la aliuloj volis rezisti, definitive venki la obstinecon de l' laboristaj sindikatoj. Kaj Denoots devontigis sin obei la decidojn de l' majoritato de la F.G.T. Li devis konsenti.


Tamen, tiun vesperon, li decidis provi lastan strebon. Nepre necesis, ke li laboru. Oni ne povis lasi sin obeeme ruinigi de aliuloj. La F.G.T. konsentos, ke li ''funkciu'', aŭ li eksiĝos. Li volis ''funkcii''. Li pagos al la laboristoj, tion kio necesos. Ankoraŭ ne estis tro malfrue por solvi ĉion. Tri generacioj de Denoots laboris por la prospero de l' malnova firmao de Roubaix. Ĝi ankoraŭ konservis en la teksuma industriistaro sufiĉe da prestiĝo por instigi viglan restarigon.


*Cannes : https://eo.wikipedia.org/wiki/Cannes

**Saint-Moritz : (Sankta Maŭrico) fama vintrostacio en Svislando

https://eo.wikipedia.org/wiki/Sankta_Ma%C5%ADrico

 

 ----------------------DAŬRIGOTA-------------------