lundi 19 juin 2023

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (75) - Maxence VAN DER MEERSCH

                                 La stacidomo de Roubaix
 

                                                        

                       Dua Ĉapitro


Johano Denoots estis en senespera situacio.

Paginte la traton de la F.G.T. kaj parton de la limdata 31a januarpago, li tute ne plu povis pagi la interezojn koncerne la hipotekon. La responsa notario minacis vende proponi la fabrikon.

Daŭre fluis la monkompenso de la angla kliento. Jam ekestis proceso pri nuligado. Denoots antaŭvidis kun teruro la momenton kiam, nuligita la mendaĵo, li restos kun stoko da nevendebla kakia teksaĵo.

Ankaŭ la banko perdis paciencon. Ĝi rifuzis la komplezĉekon, kiun li refoje subskribis de sia amiko; la estro de la loka bankejo, atentigita pro tiuj tratoj ĉiam subskribitaj de l' sama ŝuldanto – dum la fabrikoj Denoots normale ne devis havi kun li komercajn rilatojn – rifuzis diskonti kaj riproĉis al Denoots, iom malafable, cirkuligi ''kavalerion''.

Malgraŭ la ricevrifuzo de la sindikatoj, Denoots ankaŭ denove provis malfermi sian uzinon. Li estis ĉie anoncinta, per afiŝoj, ke li konsentas pri la salajra plialtiĝo, ke li refunkciigos la teksmaŝinojn ekde la unua lundo de februaro. Alvenis multaj laboristoj. Neniu aŭdacis eniri, tiom minacis la strikposteno.

La kaso estis nun malplena. Ĉiusemajne, Denoots elturniĝis por alporti al Helena la necesan monon. Nun estis elĉerpitaj ĉiuj monrimedoj...

Restis rabate vendeblaj teksaĵoj en liaj rezervejoj. Li provis ilin forvendi. Iu ĉiuvendejo de Parizo proponis al li aĉeton de l' tuto. Kompreneble por likvidoprezo. Sed Denoots ne povis rifuzi.

Li ne plu havis ŝoforon. Neniu homo plu venis. Kaj en la tuta regiono de Roubaix-Tourcoing, neniu transport-kompanio ankoraŭ aŭdacis laborigi siajn skipojn.

Tiuj obstakloj ne haltigis Denoots. Li nepre okupiĝis mem liveri la varon. Li ŝarĝis unu el siaj kamionetoj, iu malnova Ford, facile funkciigebla kaj kondukebla. Kaj unuafoje li jam portis al la stacidomo unu ŝarĝon da teksaĵoj.

Fakte li ne estis la sola. Kelkaj firmestroj same faris. Ili foriris kun siaj ĉevaloj aŭ kamionoj. Oni vidis ilin pasi en la stratoj, kun gantoj kaj ĉapelo, por evidentigi ke ili estas fabrikestroj, kiuj rajtas labori. Iujn timemajn akompanis du fakĝendarmoj, sur la seĝo apud ili, kun teda mieno.

Sed Denoots ne plu povis pagi du fakĝendarmojn. Kaj li malŝatis surmeti gantojn kaj ĉapelon. Lin ne timigis la laboristoj. Li opiniis ilin koni kaj esti konata de ili. Kontraŭ li, neniu en la urbo rankoris.

Lia reputacio de humana kaj bonkora fabrikestro estis iom post iom disvastiĝinta.

Do, tiun posttagmezon, Denoots refoje forveturis porti al la stacidomo siajn kotonaĵojn per la Ford. Li surhavis bluan laborveston de ŝoforo super siaj puraj vestoj. Granda kaskedo kaŝis lian vizaĝon.

Lia unua transporto efektiviĝis senprobleme.

Tamen, ĉe la angulo de la strato Nain kun la strato de la Stacidomo, tri viroj kiuj fumis cigaredojn, sidante sur la trotuarrandaĵo, alparolis lin:

''Hej! Pigrulo!''

Sen pripensi, Denoots haltigis la veturilon, kaj eliris. Li koleregis pro esti tiel stulte insultita. Li alproksimiĝis la virojn:

''Idioto!'', li diris, ''kio okazas al vi? Ĉu oni ne plu rajtas perlabori sian vivon? Ĉu mi malutilas al vi?''

''Vi deprenas la panon de niaj infanoj'', agreseme diris unu el la du viroj, iom surprizita.

''Ĉu vi mem havas infanojn?''

''Ne, sed ĉi tiu amiko havas tri.''

''Nu, ankaŭ mi havas tri'', respondis Denoots. ''Ili bezonas manĝi kiel la viaj.''

Nenion oni plu diris. Ankoraŭ tremetante, li reiris sur sian seĝon kaj forveturis. Li eĉ ne volis diri, ke li estas fabrikestro. Li intencis resti sian mastron kaj laŭvole labori.

En la stacidomo, li transportis, pecon post peco, sian ŝarĝon en la vagonon. Ankoraŭ necesis du veturadoj. Li nepre rapidu, ĉar la stacidomo fermiĝis je la kvina. Sen perdi tempon, Denoots revenis al la fabriko, ŝarĝis, ree forveturis.

Kiam li denove alvenis de la strato Nain, antaŭ li vigle mangestis iu policisto:

''Haltu! Haltu!''

Denoots ne sukcesis tuj haltigi sian rapide irantan veturilon. Li haltis nur ĉe la eniro de la placo Chevreul.

Li tuj komprenis. Alvenis kunirantaro de manifestaciantoj; lian veturilon oni ĉirkaŭos. La policisto alkuris.

''Stultulo! Ĉu ne eblis elekti alian vojon? Rapidu returne iri!Ĉu vi ne komprenas, ke ili atakos vin?''

Denoots, tro nervoziĝis, premis la pedalon por retroiri. Kaj la motoro haltis. Dennots elsaltis kun kranko ĉemane. Li provis refunkciigi la motoron. Malantaŭ li, la policisto stamfis. Deko da strikistoj ilin jam ekvidis kaj ĉirkaŭis.

''Hej,kanajlo! Hej, perfidulo!''


----------------------DAŬRIGOTA------------------