samedi 31 octobre 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (25) - Maxence VAN DER MEERSCH

 

 

Johana alvenis, kun pendantaj manoj kaj ŝprucmakulita vizaĝo, malpura. Neniun monon oni plu enspezis. Johana fariĝis nun pohora servistino. Ĉiutage, ŝi iris al Vouters por purigi la drinkejeton, lavi la tolaĵon, bonteni la domon.

Ŝi ne estis pagata, nur nutrata. Kaj ŝi konservis la nutraĵon por siaj ĝemeloj kaj la eta Marieta. Johana sin nutris per pano kaj biero, kaj kaŝis en naztuko siajn viandon kaj legomojn, kiujn ŝi kunprenis hejmen.

Tio lacegis ŝin. Foje ŝi laborante sentis sin preskaŭ svenonta. Tiam ŝi ŝtele hastis al la verŝtablo kaj rapide trinkis kruĉon da biero, glason da rumo aŭ da io ajn. Ŝi ankaŭ neniam rifuzis trinkinviton de l' klientaro. Tio helpis ŝin elteni. Sed verspere, ŝi foje revenis ebria. Ŝi ne estis malbona kaj vere amis siajn infanojn. Ŝi eĉ hontis kaj rapide enlitiĝis, por eviti iliajn mokridojn...


Enirante la kuirejon, ŝi vokis la ĝemelojn. Fakte, ili jam alkuris ĉar ili ja sciis, kion enhavas la naztuko. Kaj Johana, inter ili kaj sia unuenaskita Marieta, partigis sian manĝon.


''He ! Boli ! Saluton !'' iu diris.

Kaŭrante antaŭ sia motorciklo, Boli levis la kapon. Lin parolis Honoré Demasure, la Strabul'. La viro estis ebria. Strangaj deliraj esprimoj foje montriĝis sur liaj severaj trajtoj. Liaj okuloj palpebrumadis.

''Ĉiam ebria kiel lordo !'' Boli diris, kaŝante sian envion. ''Nu, kie do vi eltrovas la monaĉon, vi porka drinkulo ?''

La aliulo ne koleris.

''Faru kiel mi, kompatindulo mia, kaj same vi havos. Pro tio, ke ni estas en la ''unitara'' partio*! Kiam mankas mono, tion ni ankoraŭ havas ! Vi volas mem vidi, ĉu? Jen rigardu !''

Li elpoŝigis plenmanon da monbiletoj de dek frankoj.

''Nu ! Venu ĉe Vouters ; ĉion, kion vi volos, tion mi pagos !''

Boli tuj lasis siajn ĉifonojn kaj haste sekvis lin.


En la drinkejeto nur troviĝis Abel Vouters ĉe la verŝotablo. Li parolis kun Sidonia, kiu loĝis tie; tiun ĉi certe ne suferigis la striko !

Ankaŭ Ĵak sidis tie en angulo, parolante kun Petro kromnomata ''la Instruisto''. Dume, la eta malfeliĉulo Popol ludis sur la genuoj de Ĵak, kaj frandis sian manĝeton.


Enirante, Boli tuj rimarkis Sidonian. Jam plurfoje li trinkis kune kun ŝi; ŝi plaĉis al li. Siaflanke, la perversa fraŭlino sentis sin allogata de tiu nigrulo Boli. Oni ja rakontas multe da historioj koncerne tiujn Afrikanojn... Kaj ili tintigis la glasojn, kiujn pagis la Strabul'. Boli eligis sian kolekton da galantaj ŝercoj kaj Sidonia plengorĝe ridadis, tro laŭte, kun tia ĉiesulina malrespekto.

Kiel kutime, Honoré, siaflanke, komencis paroladon. Tiu viro, ekde la striko, vivis en senfina ebriado. Jen la plej bona propagando, kiun li povis fari por sia partio. Tio almenaŭ pruvis, ke en la kaso de l' ''unitaroj'' ne mankis mono.

Kaj la afero ŝajnis vera. Nutritaj de nekonataj kaj obskuraj fontoj, kiuj kaŭzis malicajn komentojn de l' adversaj partioj, la financoj de l' komunista partio aspektis ege pli prosperaj ol tiuj de ties rivaloj. Tie, oni malavare donis al ĉiuj. Oni ne zorgis scii, ĉu vi estas ruĝa aŭ blanka, socialista aŭ anarkiista, oni ne demandis de kiam vi membriĝis. Sufiĉis registrigi sin por ricevi monhelpon. Multe da izolitaj homoj, kiuj ĝis tiam ne interesiĝis pri politiko, amasiĝis en la sindikatejo, pelataj de malsato.

Ĉiutage alvenis novuloj. Sendube, tien oni venis kvazaŭ devigataj, por ricevi monon, panon kaj nutraĵon, sen ia sincereco. Sed de kiam oni estos tie, pro kutimo, pro malvigleco, oni restos tie. Dum tiuj strikoj, la ''unitara" partio deprenis de siaj rivaloj gravan parton de ties membroj, kaj aniĝis grandega nombro da neŭtraluloj.

Jen kial la bela vivo de Demasure aspektis kvazaŭ makulo meze de l' ĝenerala mizerego. En sia domo, ili ĉiam bone manĝadis. Honoré kiel lia edzino konservis mienon gajan kaj prosperan. Andrea tiom multe manĝis kaj trinkis, ke ŝi okulmezure grasiĝis; ŝi malfacile paŝis nun, malrapide promenis sub la brako de sia edzo, kiel burĝino.

Dimanĉe, oni vidis ilian filineton Lucia pasi, portantan sur la mano paketon da dolĉaĵoj, kiel granvalora deserto.

La homoj malantaŭ siaj fenestroj klaĉis pri tiu prospero. 

 

* la ''unitara'' partio = la komunista partio 



--------------------DAŬRIGOTA------------------

 

dimanche 18 octobre 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (24 ) - Maxence VAN DER MEERSCH

                                       (Dokumento el Interreto)

                                    Sepa ĉapitro


Jam ĉesis pluvi kaj pala aŭtuna suno brilis inter du ekpluvoj ; pro tio, Boli profitis por purigi sian motorciklon.

Ĉar la nigrulo Boli posedis motorciklon. Li aĉetis ĝin iam, kiam li ankoraŭ perlaboris kompletan salajron.

Ĝi estis malnova meĥanikaĵo, verde pentrita, kun plialtigita benzinujo, stirilo kun longegaj brakoj, giganta motoro kiu nesatigeble englutadis benzinon kaj oleon, kaj aro da akcesoraĵoj : reflektoro, kotŝirmiloj, piedapogilo, pakaĵportilo, ĉio en aĉa stato. La tondra ellastubo, okulfrape postkunigita, malkaŝis ke Boli nepre deziris esti rimarkata. Maldikaj pneŭoj kun ŝvelaĵoj, kaj kaduka transmisirimeno kompletis la estetikon de tiu maŝino.

Boli aĉetis ĝin por du mil frankoj. Du mil frankoj, kiujn li pagis per monataj tratoj, deprenitaj jen de l' nutraĵoj, jen de l' vestaĵoj, jen de l' infanamuzaĵoj, por kontentigi la patran kapricon — tiun ''motorismo''- malsanon, kiu kaptas nun la popolon post la aliaj sociaj klasoj.

Kiam finpagita, la maŝino devis veturi. Kaj tion ĝi ne faris senkoste. La impostoj, asekuro, benzino kaj oleo multege kostis. Tiu veturilo, kiu travivis la militon, forglutis kvazaŭ tanko. Kaj Boli senmoniĝis pro la benzinelspezo, sensoifigis ĝin per ''Mobiloil'' po unu litro kontraŭ dek du frankoj, dum Johana hezitis aĉeti duonfunton da margarino je du frankoj por la tagmanĝo. Nu, ja necesis lasi la edzon, la mastron fari laŭ sia deziro.

Fakte, Boli esperis, ke li povos depreni la bezonatan karburaĵon en la garaĝo de l' uzino. Tamen Boli, ne pli ol ĉiuj aliaj, estis sufiĉe ruza por ŝteli Laforge-n.

Tamen, kia triumfo dimanĉe matene, kiam li startigis sian motorciklon ! De tio la tuta kvartalo estis informata. Blueta nubo invadis la korton Renart kaj ŝvebis ĝis super la tegmentoj.

Pafada tondro de maŝinpafilo fuĝigis ĉiujn kolombojn de l' najbarejo, je la furiozo de la kolombobredistoj.
Tiam oni vidis Bolin foriri, olee makulita, ektremiganta sur lia seĝo, skue antaŭen veturanta, meze de la bruego.

Lian platan nazon dilatis orgojlo. Liaj blankaj okuloj ruliĝis, serĉante sur la vizaĝoj la admiron de l' pasantoj. La vento tremetis tra liaj lanaspektaj haroj. Kaj glor-rido malkaŝis grandajn blankajn dentojn inter liaj dikaj lipoj.


Nuntempe la motorciklo ne plu ruliĝis. Oni ja tro malsatis. Sed malgraŭ ĉio, Boli daŭre faris respektan kulton al sia maŝino. Ĉiusemajne, li elirigis ĝin antaŭ sia pordo, ŝmiris kaj ankaŭ frotpurigis ĝin. Poste li enirigis ĝin en la kuirejon, embarasa meblo al kiu oni pasante kroĉiĝis, kaj kiu likis oleospurojn sur la kahelaro.

Do, tiu tago estis suna. Kaj de tagmezo, starante, surgenue, aŭ kuŝante surdorse aŭ surventre, Boli klopodadis ĉe sia idolo el fero kaj kaŭĉuko.

Ĉirkaŭ li estis rondo de atentaj kaj respektoplenaj knabetoj : Lucia, filino de Demasure ; Gilberto, la duenaskita de Dauchy ; Popol, la juna gasto de l' drinkejeto Vouters ; ankaŭ Tuné, ne kalkulante la ĝemelojn de Boli, Juliano kaj Roberto. Ili admiris ĉion : la senbriligajn nikelaĵojn, la reflektoron kiu spegulis iliajn misformatajn bildojn, la grandegan kilometronombrilon.

''Kiom da horkilometroj ĝi faras ?'' demandis Tuné.

''Cent kvindek'', respondis Boli.

Foje, li restariĝis kaj eniris hejmen, en la nuran kaj mizeran ĉambron, kie Marieta, lia unuenaskita filino, dek tri jaraĝa knabino, kudris konfekciajn ĉemizojn.
Li iris al la stovo por kontroli la bolantan akvon en marmito, en kiu terpomoj kuiris por la verpermanĝo.

Ankaŭ la ĝemeloj interesiĝis pri la kuirejo. De tempo al tempo, unu aŭ la alia diskrete eniris kaj revenis kun unu ŝtelita terpomo, kiun li dispremis en sia poŝo, por manĝi poste la tute varmajn pecojn.



-----------------------------DAŬRIGOTA-----------------------------

 

lundi 5 octobre 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (23) - Maxence VAN DER MEERSCH


 

 Laŭra eniris en la domon. Ŝi metis la panon kaj monon sur la tablon ; ŝi sentis sin lacega, kaj sidiĝis. Ŝi dezirus pripensi, reordigi siajn ideojn. Nenio plu glatis, nenio obeis ŝin. Ŝi konservis nur la rememoron de tiu terura novaĵo : Ĵak havis infanon.


''Ja tre longe vi foriris !'' diris la patrino.

''Ĉeestis multe da homoj.''

''Nu, vi ne hazarde renkontis la loĝanton de Vouters, ĉu ?''


Je tiu surpriza demando, Laŭra fortege ruĝiĝis.

Ĝis tiam, ŝia patrino neniam ŝajnis opinii gravaj ŝiajn rilatojn kun Ĵak.


''Nu, vi ja silentas !...'' plu diris Fernanda.

Senmalice, ŝi ŝtelrigardis sian filinon.


Tiu Fernanda Drouvin estis ja stranga persono.

Fortika, kun inteligenta rigardo en vigla vizaĝo, ŝi estis incitiĝema, kaj oni vere timis ŝiajn kolerojn ; krom tio, oni tamen taksis ŝin bonkora kondiĉe, ke oni sciu ŝian bonan flankon. Sed ŝi estis obstina kiel kaprokapo.

De pli ol tri monatoj, ŝi jam klare komprenis la aferon inter Ĵak kaj Laŭra. Sed ŝi ne intervenis, pensante, ke ŝia filino ne tiom rapide cedos ; fakte, ŝi ĝojis ke iun tagon fariĝos ŝia bofilo tiu kuraĝa kaj simpatia fraŭlo, ĉiam bonhumora kaj tiel vigla por labori kiel por amuziĝi.

Iam kaj longtempe ŝi estis servistino antaŭ ol edziniĝi kun Ludoviko Drouvin. En la privateco kun siaj mastroj, la servistinoj ne ĉiam lernas bonajn morojn. Jam forte ŝanĝis ŝiaj opinioj pri moralo, pri kio estas permesata aŭ ne.

Ŝi opiniis normale, ke fraŭlinoj trovas ruzaĵojn por konkeri iun virkoron. Fernanda neniam imagis, ke Laŭra stulte falos en tian kaptilon.


''Nu,'' ŝi daŭrigis, ''vi ne bezonas rigardi min tiele ! Ankaŭ mi iam estis juna. Tamen, mi volus ja scii, kiel tio finiĝos. Jam delonge ĝi daŭras... Ĉu estas serioze ? Aŭ ne serioze ?''

''Estas serioze, panjo'', flustris Laŭra.

''Do, necesas, ke vi geedziĝu. Ankaŭ mi tion esperas. Fakte, mi jam pensis pri vi... venu !''

Ŝi malfermis sian telermeblon kaj eltiris blankan pakegon. Kaj al surprizita Laŭra ŝi montris lustron el fera artaĵo kaj grandan horloĝon el mahagono-plakaĵo, kariljonon ''Westminster'' volvitan en malnovaj littukoj.

''Tion mi aĉetis je kredito, por via hejmo. Ĝi estas ege pli bela ol la horloĝo de Demasure. Tiu Andrea mortos pro ĵaluzo.''

Koncerne la lustron, ĝi celis forgesigi la pendlumilon de Vouters kaj la grandan vazon el muldita vitro en la verando, kie Fernanda neniam pasis sen envia korpinĉo.


''Ĉu bela ?!'' ŝi rediris. ''Mi intencis fari surprizan donaceton, sed mi ne plu eltenis. Same estas pri via geedziĝfesto. Mi volas, ke vi edziniĝu tute blanke vestita, kun krono el oranĝfloroj, kun aŭtoj, du taksioj, almenaŭ... Tiam finiĝos la striko... Kaj vian portreton oni farigos ĉe Masure, strato Lannoy, kaj li metos ĝin en sian montrofenestron. Kaj estos floroj en la aŭto ! Vi vidos : la tuta loĝantaro de l' strato Longues-Haies staros sur sia sojlo !

''Kaj krom tio, mi certas, ke ne longe vi restos sen familio. Bonfarta kia vi estas !... Mi zorgos pri via infano, vi ambaŭ laboros, vi estos feliĉaj kune...''


Tiu frenezulino parolis kaj parolis ! Ŝi ne divenis la angoron de sia filino, ŝiajn subpremitajn larmojn, la venontan pretan konfeson...

Finfluginte per la aloj de sia imagpovo ĝis la lando de ludkartaj kasteloj, ŝi finfine rediris :

''Nu, ankoraŭ ĉio ne estas aranĝita. Vi bezonas konsentiĝi kun Ĵak. Kaj diru, ke li estos bonvena ĉi tie... Kiam vi vidos lin ?''

''Mi ne scias, panjo, mi ankoraŭ ne scias... Sed mi parolos kun li venontan fojon...''





--------------------DAŬRIGOTA------------------