samedi 31 octobre 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (25) - Maxence VAN DER MEERSCH

 

 

Johana alvenis, kun pendantaj manoj kaj ŝprucmakulita vizaĝo, malpura. Neniun monon oni plu enspezis. Johana fariĝis nun pohora servistino. Ĉiutage, ŝi iris al Vouters por purigi la drinkejeton, lavi la tolaĵon, bonteni la domon.

Ŝi ne estis pagata, nur nutrata. Kaj ŝi konservis la nutraĵon por siaj ĝemeloj kaj la eta Marieta. Johana sin nutris per pano kaj biero, kaj kaŝis en naztuko siajn viandon kaj legomojn, kiujn ŝi kunprenis hejmen.

Tio lacegis ŝin. Foje ŝi laborante sentis sin preskaŭ svenonta. Tiam ŝi ŝtele hastis al la verŝtablo kaj rapide trinkis kruĉon da biero, glason da rumo aŭ da io ajn. Ŝi ankaŭ neniam rifuzis trinkinviton de l' klientaro. Tio helpis ŝin elteni. Sed verspere, ŝi foje revenis ebria. Ŝi ne estis malbona kaj vere amis siajn infanojn. Ŝi eĉ hontis kaj rapide enlitiĝis, por eviti iliajn mokridojn...


Enirante la kuirejon, ŝi vokis la ĝemelojn. Fakte, ili jam alkuris ĉar ili ja sciis, kion enhavas la naztuko. Kaj Johana, inter ili kaj sia unuenaskita Marieta, partigis sian manĝon.


''He ! Boli ! Saluton !'' iu diris.

Kaŭrante antaŭ sia motorciklo, Boli levis la kapon. Lin parolis Honoré Demasure, la Strabul'. La viro estis ebria. Strangaj deliraj esprimoj foje montriĝis sur liaj severaj trajtoj. Liaj okuloj palpebrumadis.

''Ĉiam ebria kiel lordo !'' Boli diris, kaŝante sian envion. ''Nu, kie do vi eltrovas la monaĉon, vi porka drinkulo ?''

La aliulo ne koleris.

''Faru kiel mi, kompatindulo mia, kaj same vi havos. Pro tio, ke ni estas en la ''unitara'' partio*! Kiam mankas mono, tion ni ankoraŭ havas ! Vi volas mem vidi, ĉu? Jen rigardu !''

Li elpoŝigis plenmanon da monbiletoj de dek frankoj.

''Nu ! Venu ĉe Vouters ; ĉion, kion vi volos, tion mi pagos !''

Boli tuj lasis siajn ĉifonojn kaj haste sekvis lin.


En la drinkejeto nur troviĝis Abel Vouters ĉe la verŝotablo. Li parolis kun Sidonia, kiu loĝis tie; tiun ĉi certe ne suferigis la striko !

Ankaŭ Ĵak sidis tie en angulo, parolante kun Petro kromnomata ''la Instruisto''. Dume, la eta malfeliĉulo Popol ludis sur la genuoj de Ĵak, kaj frandis sian manĝeton.


Enirante, Boli tuj rimarkis Sidonian. Jam plurfoje li trinkis kune kun ŝi; ŝi plaĉis al li. Siaflanke, la perversa fraŭlino sentis sin allogata de tiu nigrulo Boli. Oni ja rakontas multe da historioj koncerne tiujn Afrikanojn... Kaj ili tintigis la glasojn, kiujn pagis la Strabul'. Boli eligis sian kolekton da galantaj ŝercoj kaj Sidonia plengorĝe ridadis, tro laŭte, kun tia ĉiesulina malrespekto.

Kiel kutime, Honoré, siaflanke, komencis paroladon. Tiu viro, ekde la striko, vivis en senfina ebriado. Jen la plej bona propagando, kiun li povis fari por sia partio. Tio almenaŭ pruvis, ke en la kaso de l' ''unitaroj'' ne mankis mono.

Kaj la afero ŝajnis vera. Nutritaj de nekonataj kaj obskuraj fontoj, kiuj kaŭzis malicajn komentojn de l' adversaj partioj, la financoj de l' komunista partio aspektis ege pli prosperaj ol tiuj de ties rivaloj. Tie, oni malavare donis al ĉiuj. Oni ne zorgis scii, ĉu vi estas ruĝa aŭ blanka, socialista aŭ anarkiista, oni ne demandis de kiam vi membriĝis. Sufiĉis registrigi sin por ricevi monhelpon. Multe da izolitaj homoj, kiuj ĝis tiam ne interesiĝis pri politiko, amasiĝis en la sindikatejo, pelataj de malsato.

Ĉiutage alvenis novuloj. Sendube, tien oni venis kvazaŭ devigataj, por ricevi monon, panon kaj nutraĵon, sen ia sincereco. Sed de kiam oni estos tie, pro kutimo, pro malvigleco, oni restos tie. Dum tiuj strikoj, la ''unitara" partio deprenis de siaj rivaloj gravan parton de ties membroj, kaj aniĝis grandega nombro da neŭtraluloj.

Jen kial la bela vivo de Demasure aspektis kvazaŭ makulo meze de l' ĝenerala mizerego. En sia domo, ili ĉiam bone manĝadis. Honoré kiel lia edzino konservis mienon gajan kaj prosperan. Andrea tiom multe manĝis kaj trinkis, ke ŝi okulmezure grasiĝis; ŝi malfacile paŝis nun, malrapide promenis sub la brako de sia edzo, kiel burĝino.

Dimanĉe, oni vidis ilian filineton Lucia pasi, portantan sur la mano paketon da dolĉaĵoj, kiel granvalora deserto.

La homoj malantaŭ siaj fenestroj klaĉis pri tiu prospero. 

 

* la ''unitara'' partio = la komunista partio 



--------------------DAŬRIGOTA------------------

 

3 commentaires:

  1. Saluton kara Mikelo! Mi vidas ĉi tie du erarojn:
    - Kaŭrante antaŭ sia motorciklo
    - ...ĉion, kion vi volos, tion mi pagos!
    Amike, Ivar.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Saluton, kara Ivar!
      Dankon pro via valorega helpo kaj la rimarkoj! Mi ĵus korektis tiujn du erarojn.
      Fartu bone!
      Plej amike el centra Francio,
      Mikelo

      Supprimer
  2. Mi ankaŭ ŝuldas koran dankon al Michel AHADO pro liaj amikaj rimarkoj kaj taŭgaj proponoj por poluri mian tradukon!

    RépondreSupprimer