samedi 14 novembre 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (26) - Maxence VAN DER MEERSCH

                               Korto en Roubaix
 

Fakte, ĉion sukcesis tiu Strabul'. Laŭ tiamaj onidiroj, Abel Vouters, la drinkejestro, foje vizitis Andrean, kiam forestis la Strabul'. Abel portis al lia edzino botelojn de fajna vino kaj bonan nutraĵon, sin kaŝante de Hermance.
Tion oni eksciis pro maldiskretaĵo de l' eta Lucia Demasure, kiu estis komisiita transdoni la amleterojn, kun kompliceco de sia patrino.

Ĉu li sciis aŭ ne, la Strabul' profitis de tio, ĉar la familio Demasure ne plu suferis pro manko..
Honoré estis feliĉa homo. Ĉiam alvenis mono en ĝusta tempo, kvankam li abomenegis laboron. Li ellitiĝis ĉirkaŭ la naŭa, matenmanĝis, eliris ĝis la sindikatejo, kaj de tie tramarŝis la urbon por viziti siajn kamaradojn. Ĉie li serĉis temojn por aperigi skandalajn artikolojn en la loka kroniko de la ''unitara'' gazeto, dialektskribita rubriko, plena de insultoj kaj provokoj. Foje, li mem skribis ĝin sur iu tablo en la drinkejeto Vouters, orgojle kaj vidita de ĉiuj. En ĝi, la parokestroj nomiĝis ''pastro Ŝtipo'', ''pastro Fuŝulo'', kaj aliaj stultaj kromnomoj.
''Plenplenas la kaliko'', oni legis tie, kaj fantaziajn novaĵojn :''Disdonado de zonoj, nome de l' Sakra Koro'' ;
''Nia Sankta Patro la Papo lekigis siajn piedojn al simpatia deputito Zédouard, la defendanto de la Sakra Cepo''.

Kaj tiuj stultaĵoj ŝajne ridigis la popolaĉon.

Poste Honoré foriris kontroli siajn strikpostenojn, per siaj paroladoj vigligis la fervoron de kompatinduloj, kiuj suferis anstataŭ li. Kaj, vizitinte survoje ĉiujn drinkejetojn de amikoj, li revenis raporti al la sindikato por ricevi sian parton de la sekreta kaso. Lia tago estis finita. Li reiris straton de Longaj Heĝoj, tute ebriiĝis, tedis la loĝantojn de l' korto per siaj strangaĵoj, aŭ, se estis bona vetero, li kuŝiĝis surventre, sub la suno, sur la korto-tero, kaj funkciigis sian fonografon, kun feliĉego de drinkemulo.

El sia loko, Ĵak kun abomeno rigardis lin fanfaroni antaŭ la verŝotablo. La Strabul' kriaĉis kontraŭ la strikorompantoj, kiuj daŭre laboris. Kaj sen ŝajnigi, Abel Vouters lin ekcitis kontraŭ Fidel, ilia najbaro.
Vouters intencis fari legom-negocon; jam de kelkaj monatoj, li komencis vendi terpomojn. Kaj lin ĝenis la konkurenco de Eliza.

''Tiu olda fripono Fidel ĉiam laboras ĉe Denoots'', li diris. ''Estas naŭze ! Oni devus nenion plu aĉeti de li.''

Ankaŭ estis la drinkejestroj de ''La granda Biero'' en la angulo de l' strato Pierre-de-Roubaix. Jen danĝeraj rivaloj por Vouters. Sed tiuj mem ruiniĝos. Ili amikiĝis kun la trupo, ricevis la fakĝendarmojn, kunfestis, patrino kaj filino, la tutan nokton, trinkante ĉampanon. Sen ĉesi, Vouters rediris tion al ĉiuj, bone sciante kion li faris.

Nu, ankaŭ tiuj ĝendarmoj forportu siajn kapaĵojn kaj havaĵon !

Ĵak, tro teda, ne plu aŭskultis. Li tamen estis socialista. Li opiniis, ke la mondo estas malbone organizita.
Petro, la instruisto, kaj li longe diskutis, kaj ĉiam samopiniis :

''Prave, estas io farenda.''

''Sed ne tiamaniere... ne per tiaj kruduloj !''

Kaj ili forgesis la Strabul'on. Ili pli zorgis nur pri la etulo Popol, kiu ridis sur la genuoj de Ĵak.

Popol estis kvar jaraĝa. Jam de ses monatoj, oni loĝigis lin en la drinkejo Vouters, same kiel viro.


Antaŭ ol li naskiĝis, Popol jam estis troa. Lia patrino havis lin de amoranto, kiun ŝi amindumis dum la foriro de sia edzo. Ŝi provis ĉion por ke tiu ĝena eta etulo, kiu senespere kroĉiĝis en ŝia korpo, kiu, ĝermo apenaŭ elirita el nenieco, jam batalis por vivi poste.

Tiel naskiĝis Popol, ĝuste la tagon kiam revenis la edzo. La patrino mortis, pro lacego, ankaŭ pro timo. Kaj la edzo, kun la vivo subite fuŝita, nun ŝargita de la peza ŝarĝo de tiu etulo, kiu en lia menso enkorpigis la perfidon de lia edzino, ne volis vidi Popolon. Li agnoskis la infanon kiel sian, sed punkto. Li metis lin ĉe iu vartistino tie kaj tie ĉi, hazarde, ne mem sciante kial li pagis la pensionprezon, tamen nekapabla fordoni tiun senkulpulon al iu socia institucio.

 ------------------------DAŬRIGOTA-------------------

1 commentaire: