dimanche 27 septembre 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (22) - Maxence VAN DER MEERSCH




Returniĝinte por aŭskulti, Laŭra subite tremetis. Post si, je du metroj, ŝi ĵus rekonis la maljunulinon, kiu insultis ŝin antaŭ kelkaj tagoj ĉe la pordego de l' uzino.


Ŝi rapide deturnis la rigardon por eviti novan riproĉatakon. Sed de tiam, iu konfuziĝo maltrankviligis ŝin. Turmentis ŝin la deziro iri al tiu oldulino.


De kiam ŝi eksciis, ke Ĵak estas edziĝinta, ŝi ne plu vivis. Ŝian bruston subpremis pezo, kiu igis ŝin ĉiumomente suspiri. Ŝi antaŭvidis malĝojan estontecon. Nun ŝi sciis pri sia gravedeco. Ŝi certiĝis la lastan nokton. Senkiale ŝi vekiĝis ĉirkaŭ noktomezo. Kaj abrupte, io malrapide kaj nete returniĝis en ŝia ventro. La infano de Ĵak ! …

Laŭra sentis teruran emocion... De tiam, ŝi estis certa : ŝi gravediĝis.


Tion neniu sciis, krom la maljuna Eliza.

Eĉ la patrino nenion suspektis. Oni malmulte manĝis, Laŭra ne dikiĝis kaj streĉe surmetis korseton.

Siaflanke Ĵak tute ne pensis pri tia afero. Kaj, malgraŭ la konsiloj de Eliza, Laŭra neniel intencis sciigi al Ĵak la veron. Ŝi ja tro timis, ke li foriros, precipe nun, kiam ŝi sciis pri lia edzeco.


Sed kiu estis lia edzino ? Kie ŝi loĝis ? Kial li forlasis ŝin ? Ĉiuj tiuj malcertecoj turmentis Laŭran. Ŝi subite decidis pridemandi la maljunulinon. Ŝi cedis al Johanino Boli sian lokon en la vico kaj aliris al la aliulo.


Dum momento, ili rigardis unu la alian. La oldulino ŝajnis pli kvieta ol antaŭe. Mizero mildigas la homojn. Ĉiuj ekis malpli entuziasmi pri tiu striko.


''Kion vi volas ? '' demandis la virino.

''Aŭskultu,'' diris Laŭra,'' mi ne venas kvereli. Male, mi dezirus peti vian helpon.''

''Ĉu mian?''

''Jes. Vi jam diris, ke mi rilatas kun edziĝinta viro... Pri Ĵak vi ja parolis, ĉu ?''

''Nur estas tiu, mi opinias...''

''Ĉu vere edziĝinto ?''

''Tion vi ja scias !''

''Tion mi ne sciis. Sed kiel vi mem eksciis?''

''Per iu virino, kiu loĝas proksime al lia domo, en la kvartalo Epeule.* Ŝi diras, ke ŝi tutcerte rekonis lin.''

''Nu, li estas edziĝinta, ĉu ? …''

''Jes, kun iu Marcelina.''

''Kaj li forlasis ŝin ? ''

'' Ŝajne, ŝi ne estis serioza.''

''Tiel, mi ne kulpas'', diris Laŭra, kiu retrovis iom da espero.

''Ne, sed li havas infanon kun tiu virino...''


''Ha ! Li havas infanon...'' flustris Laŭra.

Ŝia voĉo malfortiĝis.


''Nu,'' plu diris la maljunulino, kiu rimarkis tiun emocion, ''eble tro rapide mi parolis la alian fojon. Mi rediris, kion oni diris al mi... Sed la homoj estas ja malbonaj. Akordiĝu kun via koramiko, fraŭlin' ;vi ja scios, ĉu tio veras aŭ ne. Tiu virinaĉo, kiu informis min, certe ŝatas klaĉojn. Kaj ŝi ja kapablus ĉion imagi.''


Laŭra nenion respondis kaj reiris al sia vicloko. Paroli ŝi ne plu kapablis. Ŝi malpacience deziris liberiĝi de ĉio : de tiu atendado, tiuj klaĉoj, tiuj uloj. Ŝajnis al ŝi neeble pripensi, kunigi ŝiajn ideojn fronte al tiu amaso. Ŝajnis, kvazaŭ ĝi povus ŝin diveni.

Ŝi fine alvenis al la giĉeto, montris sian bluan karton de strikanto, ricevis du panojn kaj ses frankojn kiel tritaga vivteno por si kaj siaj gepatroj.


Ŝi estis forironta. La oficisto mislegis ŝian karton. Li jam preparis du ladskatolojn da lakto ''Gloria''.

''Hej !'' li kriis. ''Ĉu ne infano ?''

''Ne, neniu infano'', ŝi respondis.

Ŝi foriris kaj revenis hejmen, en la korto Renart, la korto de l' Malkontentoj. Kvazaŭ la unuan fojon ŝi vidis la malbelecon de sia kvartalo, la mizeron de tiuj troloĝataj domoj, de tiuj diboĉaj drinkejetoj, de tiuj meblitaj ĉambroj plenigitaj de ĉeĥoj, poloj kaj italoj, de tiuj plenŝtopitaj kaj stinkaj kortoj.

Aspektis ĉiuj homoj palegaj kaj malpuraj, la infanoj kompatindaj kaj vestaĉitaj, eĉ la bestoj malsategaj kaj mizeraj.


Ne gravas ĉio tio, kiam oni estas juna kaj atendas... Ne gravas, kiam baldaŭ alvenos amo, kiu transfiguros ĉiujn tiujn malbelaĵojn, kaj kiu alportos la serenan indiferentecon pri ĉio ekster la amato. Sed poste, kiam svenas la sonĝo, kiel dolora estas la veko, kiel malĝoja la realo !



  • Epeule = kvartalo de Roubaix (en norda Francio, tiel oni nomis glitbobenon en la teksindustrio).


 

dimanche 13 septembre 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (21) - Maxence VAN DER MEERSCH

 


 

SESA ĈAPITRO



Laŭra vicumis ĉe la pordo de l' sindikato por havi sian panon...


Samkiel ĉiuj, ŝi jam finfine devis ĉesi labori. Ŝi volonte estus plu irinta du semajnojn al la uzino Denoots. Sed iun vesperon, grupeto da strikantoj estis ŝin sekvinta kaj hejmen ''rekondukinta''.

Ĉar du fakĝendarmoj akompanis ŝin, la uloj ne aŭdacis malmilde trakti ŝin.


Sed grandega vico, la duona loĝantaro de l' strato Longaj Heĝoj, jam atendis ŝin ĉe la fabrikpordo. Kaj malantaŭ ŝi, la uloj duope estis ŝin sekvintaj. Ili ne batis ŝin sed nur marŝis tuj post ŝi, kvazaŭ kunirantoj al iu edziĝfesto, brako en brako, parolantaj pri la aĉaj subvenditoj, kiuj laboras por la mastroj, kaj al kiuj oni baldaŭ perdigos la apetiton...


La honto, pro esti tiele akompanita tra la tuta urbo de tia vico de kvincent uloj, sufiĉis por ke Laŭra ĉesis. Des pli ke, iam ajn, la afero fine malboniĝus.


Nun, dufoje semajne, anstataŭ sia patrino Fernanda Drouvin, Laŭra venis al la sindikato por ricevi la panon kaj monon, kiujn oni disdonis tie.


Ĉeestis ja milo da homoj.

La viroj venis senorde vestitaj, en siaj pantofloj, kun cigaredo ĉelipe. Ili vicumis por pasigi la tempon.

La virinoj, en malnovaj senkolorigitaj maldikaj manteloj, kun varreto sub la brako, pli ekkoleris pro tiu senfina atendado.


Tiun tagon, estis malvarme kaj malseke. Jam alvenis la aŭtunaj pluvoj. Akvajn buraskojn pelis fortega vento...

Kvazaŭ karapaco el kurbaj testudaĵoj, pluvombreloj kovris tiun longan serpenton de popolamaso.

Kvar ĝendarmoj en kapuĉoj kvietigis la malpacienculojn.


Laŭra estis jam tie de la naŭa horo. Tiam estis la deka.

Ŝia stomako ekdoloris. De l' antaŭtago, ŝi nenion manĝis. Urĝis la tempo de tiu pandisdono. Laŭra oscedis pro malsato kaj lacego.


Tuj apud ŝi, senfine kaj triste parolante, Johana Boli ankaŭ atendis kun siaj ĝemeloj Juliano kaj Gilberto sin kroĉantaj al ŝia subjupo. Jam la dekan fojon, ŝi rakontis al Laŭra kial Boli forlasis sian postenon kaj kiel Lafarge rifuzis lian elirbileton. Ŝia buŝodoro evidentigis, ke ankaŭ ŝi ne manĝis.


Fakte, ĉiuj tiuj homoj havis lacajn mienojn kaj palajn vizaĝojn. La striko, tiu granda niveladmaŝino, jam pasis sur tiu amaso. Montriĝis komenco de lacego en la interŝanĝitaj diroj.


Dum la unuaj tagoj, la striko ĝenerale prezentas ian ĉarmon, precipe por la viroj. Oni ne plu forlasas la drinkejojn. Oni senfine babiladas, drinkante elspezas la lastan poŝmonon ; oni ebrie rehejmiĝas ĉiuvespere.

Jen bona tempo por la drinkejestroj.


Kaj ekmankas mono.

Krediton oni ne plu facile konsentas.

Kiam sunas, ankoraŭ nenio gravas. Iuj iras fiŝkapti. Aliaj ĝardenumas. Aliuloj promenadas tra la kampoj. Multaj homoj, disterniĝinte en la herbo, dormas sub la suno, kiel rentuloj.

Sed kiam alvenas la malbona sezono, kaj samtempe malabundeco, oni ekelreviĝas.


La virinoj, jam de l' unua tago, plendkriis pro mizero. Ili daŭre iris ĉiumatene al la fabriko, kun ŝmirpano en sia sako, por ekscii, ĉu oni povos eniri. Ĉiutage ili revenis hejmen elreviĝintaj, senkuraĝigitaj.

Jam la trian tagon, naŭ el dek familioj manĝas nur kuiritajn terpomojn kaj peceton da pasteĉo, kiu baldaŭ malaperos de l' menuo. Jam proksimiĝas la monatfino, kun pagenda luprezo de kvindek ĝis cent frankoj, la plej peza elspezo por malriĉaj familioj.

Sian denton jam ekmontras vintro. Necesas petrolo kaj karbo.

Pri ĉio tio respondecas la virinoj...


Tial, ĉirkaŭ Laŭra ekmanifestiĝis insida malkontento.


'' Ne plu longe ''ili'' eltenos,'' diris iu virino, kvazaŭ ne temus pri ŝi. ''La lupago post tri tagoj, la komencanta pluvo... Post unu semajno, jen punkto fino.''


Du aliaj aŭskultis ŝin, kaj en siaj okuloj vidiĝis kvazaŭa espero.


''La urbo devus disdoni helpon :estas ja naŭze !'' iu protestis.

''Ili aprobis helpodonacojn,'' kriis junulo. ''Kvincent mil frankojn konsentis la municipo. Sed ni vidu, ĉu tio alvenos !''

''Kvincent mil frankoj por cent mil senlaboruloj !'' laŭte kalkulis iu voĉo. ''Estos po kvincent al ĉiu senlaborulo. Nu, kial do ili ne donas tiujn kvincent frankojn ? Kun tio, oni povus rezisti !''

'' Stultul' !'' grumblis iu skeptikulo. ''Kuru sed ne esperu !''


La eraron neniu korektis. La ciferoj estis tro grandaj. Tamen iu bolŝevisto elparolis :

''Se oni voĉdonintus en Majo por la komunistoj, tio ne okazintus. Vi mem kulpas !''

Neniu aŭdacis kontraŭdiri lin. Fakte, li eble pravis.


 

-------------------DAŬRIGOTA--------------------