dimanche 13 septembre 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (21) - Maxence VAN DER MEERSCH

 


 

SESA ĈAPITRO



Laŭra vicumis ĉe la pordo de l' sindikato por havi sian panon...


Samkiel ĉiuj, ŝi jam finfine devis ĉesi labori. Ŝi volonte estus plu irinta du semajnojn al la uzino Denoots. Sed iun vesperon, grupeto da strikantoj estis ŝin sekvinta kaj hejmen ''rekondukinta''.

Ĉar du fakĝendarmoj akompanis ŝin, la uloj ne aŭdacis malmilde trakti ŝin.


Sed grandega vico, la duona loĝantaro de l' strato Longaj Heĝoj, jam atendis ŝin ĉe la fabrikpordo. Kaj malantaŭ ŝi, la uloj duope estis ŝin sekvintaj. Ili ne batis ŝin sed nur marŝis tuj post ŝi, kvazaŭ kunirantoj al iu edziĝfesto, brako en brako, parolantaj pri la aĉaj subvenditoj, kiuj laboras por la mastroj, kaj al kiuj oni baldaŭ perdigos la apetiton...


La honto, pro esti tiele akompanita tra la tuta urbo de tia vico de kvincent uloj, sufiĉis por ke Laŭra ĉesis. Des pli ke, iam ajn, la afero fine malboniĝus.


Nun, dufoje semajne, anstataŭ sia patrino Fernanda Drouvin, Laŭra venis al la sindikato por ricevi la panon kaj monon, kiujn oni disdonis tie.


Ĉeestis ja milo da homoj.

La viroj venis senorde vestitaj, en siaj pantofloj, kun cigaredo ĉelipe. Ili vicumis por pasigi la tempon.

La virinoj, en malnovaj senkolorigitaj maldikaj manteloj, kun varreto sub la brako, pli ekkoleris pro tiu senfina atendado.


Tiun tagon, estis malvarme kaj malseke. Jam alvenis la aŭtunaj pluvoj. Akvajn buraskojn pelis fortega vento...

Kvazaŭ karapaco el kurbaj testudaĵoj, pluvombreloj kovris tiun longan serpenton de popolamaso.

Kvar ĝendarmoj en kapuĉoj kvietigis la malpacienculojn.


Laŭra estis jam tie de la naŭa horo. Tiam estis la deka.

Ŝia stomako ekdoloris. De l' antaŭtago, ŝi nenion manĝis. Urĝis la tempo de tiu pandisdono. Laŭra oscedis pro malsato kaj lacego.


Tuj apud ŝi, senfine kaj triste parolante, Johana Boli ankaŭ atendis kun siaj ĝemeloj Juliano kaj Gilberto sin kroĉantaj al ŝia subjupo. Jam la dekan fojon, ŝi rakontis al Laŭra kial Boli forlasis sian postenon kaj kiel Lafarge rifuzis lian elirbileton. Ŝia buŝodoro evidentigis, ke ankaŭ ŝi ne manĝis.


Fakte, ĉiuj tiuj homoj havis lacajn mienojn kaj palajn vizaĝojn. La striko, tiu granda niveladmaŝino, jam pasis sur tiu amaso. Montriĝis komenco de lacego en la interŝanĝitaj diroj.


Dum la unuaj tagoj, la striko ĝenerale prezentas ian ĉarmon, precipe por la viroj. Oni ne plu forlasas la drinkejojn. Oni senfine babiladas, drinkante elspezas la lastan poŝmonon ; oni ebrie rehejmiĝas ĉiuvespere.

Jen bona tempo por la drinkejestroj.


Kaj ekmankas mono.

Krediton oni ne plu facile konsentas.

Kiam sunas, ankoraŭ nenio gravas. Iuj iras fiŝkapti. Aliaj ĝardenumas. Aliuloj promenadas tra la kampoj. Multaj homoj, disterniĝinte en la herbo, dormas sub la suno, kiel rentuloj.

Sed kiam alvenas la malbona sezono, kaj samtempe malabundeco, oni ekelreviĝas.


La virinoj, jam de l' unua tago, plendkriis pro mizero. Ili daŭre iris ĉiumatene al la fabriko, kun ŝmirpano en sia sako, por ekscii, ĉu oni povos eniri. Ĉiutage ili revenis hejmen elreviĝintaj, senkuraĝigitaj.

Jam la trian tagon, naŭ el dek familioj manĝas nur kuiritajn terpomojn kaj peceton da pasteĉo, kiu baldaŭ malaperos de l' menuo. Jam proksimiĝas la monatfino, kun pagenda luprezo de kvindek ĝis cent frankoj, la plej peza elspezo por malriĉaj familioj.

Sian denton jam ekmontras vintro. Necesas petrolo kaj karbo.

Pri ĉio tio respondecas la virinoj...


Tial, ĉirkaŭ Laŭra ekmanifestiĝis insida malkontento.


'' Ne plu longe ''ili'' eltenos,'' diris iu virino, kvazaŭ ne temus pri ŝi. ''La lupago post tri tagoj, la komencanta pluvo... Post unu semajno, jen punkto fino.''


Du aliaj aŭskultis ŝin, kaj en siaj okuloj vidiĝis kvazaŭa espero.


''La urbo devus disdoni helpon :estas ja naŭze !'' iu protestis.

''Ili aprobis helpodonacojn,'' kriis junulo. ''Kvincent mil frankojn konsentis la municipo. Sed ni vidu, ĉu tio alvenos !''

''Kvincent mil frankoj por cent mil senlaboruloj !'' laŭte kalkulis iu voĉo. ''Estos po kvincent al ĉiu senlaborulo. Nu, kial do ili ne donas tiujn kvincent frankojn ? Kun tio, oni povus rezisti !''

'' Stultul' !'' grumblis iu skeptikulo. ''Kuru sed ne esperu !''


La eraron neniu korektis. La ciferoj estis tro grandaj. Tamen iu bolŝevisto elparolis :

''Se oni voĉdonintus en Majo por la komunistoj, tio ne okazintus. Vi mem kulpas !''

Neniu aŭdacis kontraŭdiri lin. Fakte, li eble pravis.


 

-------------------DAŬRIGOTA--------------------




 

2 commentaires:


  1. Saluton kara Mikelo! Mi tralegis vian laŭvican tradukitan ĉapitron. La traduko estas bona.

    Mi vidas, ke malgraŭ de granda malriĉeco viroj tamen trovis monon por viziti drinkejojn.

    En la antaŭa ĉapitro restis unu eraro: Ŝi estis aŭskultanta,.....

    En La Balta Ondo A. Korĵenkov informas, ke la 8-an de septembro forpasis sperta esperantisto de

    estinta Jugoslavio Zlatko Tiŝljar. Li estis 75 jaraĝa.

    Ĉu vi legas La Baltan Ondon? Amike, Ivar.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Saluton kara Ivar!
      Via amika mesaĝo ĝojigas min! Dankon pro via kuraĝiga komento kaj la rimarko koncerne la antaŭan epizodon. Mi ĵus korektis la tajperaron.
      Pri la forpaso de Zlatko mi jam legis rete (en La Balta Ondo). Jen tristega novaĵo kaj grandega perdo por Esperanto, ĉar li ankaŭ multe gravas pro sia elstara agado favore al nia bela lingvo en Eŭropo...
      Mi tutkore deziras al vi ĉion plej bonan, kara Ivar!
      Fartu ĉiam bone! (Ni restu singardaj kontraŭ tiu aĉa kronviruso, kiu denove maltrankviligas nin ankaŭ en Francio).
      Plej amike salutas vin Mikelo.

      Supprimer