samedi 20 mai 2023

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (74) - Maxence VAN DER MEERSCH

 

                           La verkisto kun edzino.

Nun li ŝancelpaŝis kun fermitaj okuloj. Li estis lacega. Jes, malgraŭ sia tuta doloro, li bezonis dormi. Pretervole, li frapis ĉe iu pordo por peti helpon. La bato obtuze resonis. Tiam li ekhontis kaj forkuris.

Li serĉis lokon por kuŝiĝi. Ĉie la neĝo amasiĝis kaj daŭre falis. Vane li provis mane viŝi ĝin. Post momento ĝi denove kovris la lokon. Tiam li kuŝiĝis en ĝi. Tio estis milda sed malvarmega. Li sentis, ke li frostiĝas kaj devis restariĝi. Sed li estis tiom laca, ke li fine apogis sin kontraŭ la muro, kun la kapo sur refaldita brako. Kaj li tiele ekdormis. Malrapide, li ŝancelis, perdis ekvilibron, breve vekiĝis, kaj restariĝis. Finfine li sukcesis instinkte fari la necesajn gestojn, starante dormi kun la nudaj piedoj en la neĝo.

En la mateno, li ree vagadis. Li diris al si, ke baldaŭ li falos, pro malsato elĉerpita. Revenis la tento maĉi neĝon. Sed tion li ne plu aŭdacis fari. Dum momento tio kvietigis lin sed poste brulvundis lian stomakon. Ĉio forviŝiĝis el lia menso; nur tiujn ideojn li havis: manĝi kaj dormi. Kvazaŭ aŭtomato, li reprenis la vojiron al sia domo.

Alveninte al strato de Lannoy, ŝajnis al li ke li vekiĝas. La rememoro de tiu nokta sceno, abrupte kaj intense denove elvokita, li refoje eligis dolor- kaj indignan krion. Tiam li returne iris kaj plu marŝis.

Ĝis la oka, li ankoraŭ vagadis. La tagiĝo estis trista, griza, pluvoriska. La gaslampoj daŭre lumigis. Foje el la tegmentoj falis neĝamasoj. La stratoj estis senhomaj.

Tiam, iom antaŭ li, Gervais vidis infanon: ses- aŭ sepjaraĝa etulo, kiu iris al la lernejo, manĝante pantranĉajon. Sur tiu panpeco malaperis ĉiuj kapabloj de Gervais. Venis al li nerezistebla deziro. Li nepre manĝu. Lin turmentegis la vido de tiu pano. De malantaŭe, kvazaŭ besto sekvanta sian predon, li alproksimiĝis la infanon, abrupte ekprenis lian pantranĉajon kaj forkuris.

Li tiom malsatis, ke li tremis, tenante tiun panpecon.

Pli malproksime, li returniĝis. Neniu en la strato, krom la knabo, kiu jam haltis kaj ploris, sur la trotuarrandaĵo.

Tiam, nesciante la kialon, Gervais sentis la homon vekiĝi, funde de sia konscienco. Li estis ja ŝtelinta, li estis la panon depreninta de tiu etulo. Io ribelis en li. Ĉiuj liaj instinktoj de fiereco kaj honesteco ribelis. Ne! Tion li ne povis fari! Li ja malsatmortus sed ne deprenus la pantranĉajon de iu infano!

Li revenis. La knabo daŭre ploris. Gervais altendis lian pantranĉajon:

''Prenu, etulo! Kaj pardonon, nu... pardonon...'', li diris.

Siajn larmojn li mastris por ne plori antaŭ tiu infano.

La bubo rigardis lin, timis pro lia rigardo kaj plejrapide forkuris kun sia pantranĉajo.

Gervais restis tie, tremante. Jen estis tro! Jes, tro da mizero!

Li etendis la pugnon al la ĉielo, kvazaŭ li minacus iun. Kaj li foriris.

Li revenis nun al la strato de Longues-Haies, li estis reiranta hejmen. Li vidis plu nenion, volis pensi nur pri du aferoj: la manĝo, la lito. Li manĝos... Restis raguo: ĝin li flaris la antaŭtagon... Kaj poste, li iros dormi kiel krudulo, ne pripensante!


Li eniris en la korton, malfermis sian pordon.

Matilda troviĝis en la kuirejo, ankoraŭ en sia negliĝa robo. Ŝi jam pasigis angorplenajn horojn sur sia seĝo.

Gervais malrapide elpoŝigis sian kaskedon, pendigis ĝin sur hoko, sidiĝis, streĉis siajn krurojn kaj vunditajn piedojn.

''Gervais...'' humile diris Matilda.
Li ne moviĝis.
''Gervais... ĉu vi malsatas?''
Li kapjesis.

Ŝi surtabligis teleron, plenigis ĝin de raguo, servis glason da ruĝa vino. Kaj Gervais manĝis. Li tro malsatis; li nepre bezonis manĝi malgraŭ ĉio. Li glutis, ploris, tamen zorge viŝis sian teleron per pankrustoj. Tio estis tiom bongusta!

Dum li satiĝis, Matilda ankoraŭ zorgis pri li, tranĉis panon, viŝis liajn piedojn. Ŝi aŭdacis purigi lian vizaĝon per viŝilo. Li jam finmanĝis.

''Mi petas vian pardonon'', ŝi murmuris. ''Mi klarigos al vi, sciu...''

Nenion li respondis, nur faris lacan geston. Malrapide, li zorge stariĝis sur siaj senhaŭtaj piedoj, iris al la ŝtuparo.

''Ĉu vi iras dormi?'' ŝi demandis.

Li klinis la kapon. Matilda serveme sekvis lin.

Ŝi kuŝiĝis apud li. Al Gervais revenis la dolora ideo, ke nun li havas kion li tiel deziris sur la reirvojo: sian domon, bonan manĝon, sian edzinon... Ĉion konsiderinte, tiel estas la vivo: atendi, klopodi, esperi, kaj de l' revita feliĉo nur ricevi groteskan realigaĵon!

Matilda aŭdis lin refoje plori. Tenere, ŝi alproksimiĝis lin. Ŝi oferis al li la rifuĝon de siaj brakoj, sian dolcan kaj malmolan bruston, siajn flekseblajn krurojn... Kaj Gervais tamen posedis ŝin. Li estis manĝinta kaj povis nun akcepti ĝisfinan dekadencon.

Matilda kutime viglis, retiriĝis, ĉar ŝi timis gravedecon. Sed tiufoje, ŝi permesis kompletan sekskuniĝon. Ŝi ja sciis, ke per sia totala ofero, ŝi pli facile reprenos sian edzon, lasante lin ebriiĝi pro volupto.


Fino de l' unua ĉapitro (tria parto).


------------------DAŬRIGOTA-------------