lundi 23 mars 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... - (14) Maxence VAN DER MEERSCH



4a ĈAPITRO



Johano Denoots, la industriisto, rapide vestiĝis. Kiel ĉiumatene, li volis alveni al sia fabriko iom antaŭ siaj laboristoj.

Li estis viro kun bona reputacio. Ne pro havi plian rigoron ol aliuloj. De longe, same kiel ĉe la aliaj, la leĝo de l' homa ĝangalo silentigis en li la aspirojn de lia konscienco. Sed almenaŭ ĉe li, neniuj virtaj paroloj kaŝis tiujn fiaĵojn, al kiuj estis la homoj tro ofte devigitaj por perlabori sian panon. Aferoj foje postulas aĉajn taskojn. Sed ne pli ol necese li faris. Li fojfoje kuraĝis montri sin malavara, esti ''bonulo'', sen kalkuli iun ajn kompensan dankemon de la homoj.



Kvardek sep jaraĝa viro, li estis maldika, fakte pli fortika ol li ŝajnis, kun daŭre junaspekta irmaniero, danke al esceptaj vigleco kaj fleksebleco. Kontraŭe, liaj trajtoj aspektigis lin almenaŭ dek jarojn pli aĝa. Li estis tia malgrasulo, kies seka haŭto rapide sulkiĝas. Kiam ankoraŭ junaĝa li jam griziĝis. Li estis nun preskaŭ blankhara. Kaj foje svaga laceco, kvazaŭ vualis liajn grizajn okulojn kaj montris lian sekretan deziron al ripozo, meze de la turmentoj de maltrankvila vivo, por kiu li ne estis farita.



Razante sin haste, li mense revivis la hieraŭan kunvenon ĉe la FGT. (Fédération générale du textile), la ĉiopova Ĝenerala Federacio de Teksa Industrio, kiu de dek jaroj arigis sub ties regado ĉiujn industriistojn de la regiono.



Oni oficiale ricevis la strikodeklaron de la sindikatoj el ĉiuj politikaj nuancoj. Jam estis prenitaj ĉiuj decidoj, sed la FGT tamen lastfoje kaj longe kunsidis.

La estroj ne cedu : jen la konkludo farita per granda plimulto.



La kunveno tamen estis vere tumulta. Maloportunis la tempo por tiu striko, malgraŭ la afermarasmo. Kiel malfaciliĝis eltrovi mendojn ! Ĉu necesis plue senkreditigi la negocon pro tiuj livermalfruoj, pri kiuj la klientaro fine nervoziĝis?
Kiel la aliuloj, Denoots sufiĉe aŭdis tiun oftan respondon de aĉetantoj, kiam li kontaktis ilin :

''Nu, jes, oni ja konas vin, tiujn de Roubaix-Tourcoing. Jen okazos grava striko, kiu nin devigos atendi tri monatojn..."

Kaj alien foriris la mendoj.



Sed aliflanke tiun superkoston de l' sociaj asekuroj, kiel oni povus totale plenumi? La leĝo jam postulis, ke la estroj pagu kvar ĝis kvin elcentoj de la salajroj. La laboristoj celis, ke tiuj aldonu la ceteron. Kaj ĉio tio kiam la borso estis tiom malvigla, kiam en la uzinoj la lanstokoj estis nur ridinda valoraĵo, kiam la fabrikoj plej potencaj malespere klopodis por ekvilibrigi la buĝeton.



Jen iu granda bulvardo, avenuo de riĉaj industriistoj de l' urbo, estis hipotekita de ducent milionoj – tion oni sciis de informita flanko. La granda firmao Massiez-Daurigny, sepdek kvin jaraĝa entrepreno, estis fame bankrotinta. Kaj ties estro, aliancita kun la plej gravaj familioj de la loka aristokratio, nun ĉie klopodis kiel modesta komerca reprezentanto kun bluaj paketoj sub la brakoj.


Ne, tutcerte, oni ne povis konsenti tiun superkoston.



"Ne estas bone, Johano!" diris voĉo, ĉesigante la pensadon de l' industriisto. "Kial vi ne vekis min hieraŭ nokte, rehejmiĝante? Kaj tiun matenon vi estis denove forironta sen saluti min, ĉu?"-



Helena, la edzino de Johano, eniris la tualetejon. Ŝi abrupte estis vekiĝinta. Ŝiajn ŝultrojn nur kovris negliĝa robo. Kaj tremetante, ankoraŭ varmeta de la litvarmo, kiel ĉiumatene ŝi venis brakumi sian edzon.



"Vi estis dormanta", klarigis Johano Denoots.

"Kaj kio okazis hieraŭ tie for? Kion oni decidis?"
"Ĉio estis antaŭdecidita, tion mi jam diris al vi. Tiu kunsido simple okazis nur por definitive akordiĝi... Estas striko ekde tiu mateno."

"Dio mia! Kiaj kompatinduloj!" diris Helena.



Ankaŭ ŝi estis eksa laboristino. Johano Denoots, kiam li estis ankoraŭ junulo, rimarkis ŝin en sia fabriko. Ili enamiĝis malgraŭ la nefleksebla kontraŭstaro de la gepatroj de Johano. Li mem persistis, tamen sen obstino, neforgesante la respekton, kiun li ŝuldis al sia familio.



Tiom longe, kiam vivis liaj gepatroj, ambaŭ amantoj ne geedziĝis, fidante unu la alian. Tiel ili vivis kune dek jarojn, senhonte, nekaŝante; tiel publike geedzoj en siaj propraj okuloj, ke neniu iam aŭdacis insulti Helenan per la hontinda vorto "konkubino".


Eĉ kiam mortis liaj gepatroj, Johano Denoots ne tuj edziĝis kun Helena. Ili ne pensis pri tio: por ambaŭ temis pri tiom senutilaj formalaĵoj! La naskiĝo de ilia unua infano finfine decidigis ilin reguligi la situacion.

Ili estis nun geedzoj. Ilia amo, eĉ se malnova, daŭre estis fidela; ĉe Johano kun io, kiu foje ŝajnis al li tenereco patra kaj protekta.



"Kaj vi" pludiris Helena, "kion vi faros?"

"Same kiel la aliaj! kion alian mi povus fari? Vi ja scias, ke mi estas ligita."

"Kiom da plua sufereco!" suspiris Helena.



Ŝi memoris sian junecon de mizera laboristino, kiun ŝi neniam kaŝis. Ŝi ja sciis, kion signifas striko.

"Ĉu vere ne eblas doni al ili tiujn kvin elcentojn?"
"Oni ne povas... Oni ne povas..."



-----------------------------DAŬRIGOTA------------------