vendredi 16 décembre 2022

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (70) - Maxence VAN DER MEERSCH

                       Maxence Van der Meersch
 

Poste, Ludoviko Drouvin senhonte konfesis, ke antaŭ ĉio precipe gravis tio: fuĝi. Li troviĝis meze de l' batalo. Li sekvis Ĵak-on, kiu, antaŭ li, pugno- kaj piedfrapis por trabati al si la vojon.

Unu ĝendarmo ekkaptis Drouvin per la maniko, vigle kuntiris lin kaj fortege frapis lian kapon. Drouvin piedbatis lin en la subventron. La viro ellasis lin kaj retroiris, ambaŭmane tenante sin, kurbadorse, ĝemante.

Siaflanke Ĵak kontraŭbatalis du ĝendarmojn. Li vokis:

''Ludovik'! Ludovik'!'' per voĉo raŭkiĝanta pro siaj penoj.

Oni fortrenis lin.
Ludoviko tuj forgesis sian planon fuĝi. Kun kvar aŭ kvin aliuloj, li impetis por helpi. Iu lin ĉirkaŭpremis de malantaŭe, levis de la tero kaj forprenis malgraŭ liaj baraktoj. La kamaradoj fuĝis ĉiuflanken. Restis nur dekduo da homoj, kiujn vigle atakis la ĝendarmoj.

Tamen Dauchy estis Ĵak-on liberiginta. Kaj dum momento la junulo rezistis al ĉiuj. Li subpiede retrovis la martelon de Boli, ekprenis ĝin ambaŭmane, faris teruran svingadon. Oni provis kontraŭbatali per karabeno-kolboj, sed la peza ilo forkaptis tiujn el la manoj de la ĝendarmoj, kaj dispecigis ilin.

''Daŭrigu ! Daŭrigu !'' kriegis Drouvin, ankoraŭ firmtenita, kiu freneze baraktadis.

Iu mano trudsilentigis lin. Li mordis ĝin; kiel repagon, li tuj ricevis rektan frapon en la ventrokavon, kiu tute senspirigis lin.

''Aj..!'' li singultis.

Li subfleksiĝis inter la brakoj, kiuj firmtenis lin. Li sentis sin svenonte pro la doloro. Oni portis lin al la ĉelveturilo. Sed antaŭ sveni, li ankoraŭ havis tempeton por vidi. Subite, Ĵak estis frapita plenvizaĝe per terura kolbobato. Li ŝanceliĝis, faligis la martelon. Li surgenuen falis, antaŭen etendis la manojn, kaj malrapide sinkis, kvazaŭ batmortigita bovo.

Sinjoro Barbelot, polickomisaro, ĉeestis la aferon. Jam iu aŭtomobilisto venis alarmi, ĉirkaŭ la kvina horo vespere: strikantoj, kuniĝintaj laŭ la strato al Menin, atendis la pasadon de aŭtobusoj, por mistrakti la belgojn. Lin mem oni haltigis.

Tial la ĝendarmaro povis alveni ĝustatempe por malebligi la ekfajrigon de l' aŭtobuso.


La interbatiĝo ĉesiĝinta, la strikantoj fuĝintaj, oni kolektis la viktimojn. Kelkaj ĝendarmoj estis vunditaj, unu per piedbato en la ventron, alia per mordo en la brakon, tria per martelfrapo sur la ŝultron. Iliaj kamaradoj senvestigis ilin, palpis la kontuzojn, pansis la vundojn.

''Tamen, kiaj fiuloj!'' diris unu el la vunditoj. ''Kion do ni faris al ĉiuj tiuj homoj?''

Ili ne reagis. Tio estis ja ilia profesio: estigi ĉe ilia paso sarkasmojn, malfavorecon, malamon de ĉiuj, eĉ de riĉuloj; iri de ribelo al ribelo, kaj, kiel ili diris, ''recevi sur la faŭkon''. Tamen, ili ne estis pli malbonaj ol aliaj. Necesas homoj kiel ili por ordon meti. Kaj ĉiu perlaboras siajn vivrimedojn laŭ sia povo. Fakte, post tiuj batoj, ĉiuj havis pli malpli la impreson de iu maljusta fatalo.

Restis kvar strikantoj surgrunde. Du el ili rapide rekonsciiĝis. Du aliaj ne plu spiris. Unu estis strangolita. Grandega premspuro markis lian gorĝon. La alia, kuŝante oblikve sur la ŝoseo, surventre, kun la vizaĝo flanken turnita, havis la tempian oston kavigitan per kolbofrapo. Sub lia kapo, la tero fariĝis ruĝa. Liaj grasaj haroj algluiĝis, kaj lia vango aspektis kvazaŭ sangovernisita.

Tre embarasita, Sro Bardelot rigardis tiujn du korpojn. Tio okazigos skandalon, morgaŭ en la gazetoj. Eble estus pli saĝe silenti pri tio, eĉ se necesos klarigi la aferojn post la striko. La strikantoj ne eksciu, ke estas pluraj viktimoj, alie okazus tumulto. Sro Bardelot jam imagis, ke tiujn korpojn oni promenos sur ĉaretoj tra Roubaix, Tourcoing... Ribeloj, kriegoj por venĝo... Sangon sango vokas...

Ne, sendube necesis kaŝi tiujn kadavrojn. Tiun vesperon, li iros al Lillo por klarigi la aferon. Lin pravigos la prefekto. Fakte, oni jam sendis al li ordonon: kiel eble plej silenti, malfidi la gazetistaron, eviti ĉiun kaŭzon de problemo.

Jes, estos preferinde ilin kunpreni al Lillo kaj sekrete entombigi. Se hazarde io sciiĝus, oni ĉiam povus malkonfirmi.

Alvenis polickamioneto. Oni enmetis la viktimojn. Iu fortika ĝendarmo surgenuis apud unu, prenis la femuron, la brakon, ĉirkaŭ sia kolo pasigis lin, kaj, kiel oni instruis dum la ekzercado, levis la korpon, kun ties pendantaj membroj kaj kapo.

Tiel la korpo de Ĵak estis portita sur la ŝultroj de iu ĝendarmo, kiu indiferente relevis lin, same kiel li antaŭe frapis sen malamo, ĉar tio estis lia profesio.

                                     FINO DE LA DUA PARTO

 

------------------DAŬRIGOTA----------------