lundi 7 février 2022

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ...(55) - Maxence VAN DER MEERSCH

 

                   Maxence Van der Meersch kun lia edzino

Laŭra obeeme trairis la kuirejon. Sen plori, kun nesentema vizaĝo, ŝi daŭre silentis kaj atingis la ŝtuparon. Ĝuste kiam ŝi estis suprenironta, ŝia patrino postkuris ŝin. Tia trankvilo ŝajnis al ŝi insulto, kiu furiozigis ŝin. Laŭran ŝi retenis tirante ŝiajn harojn. Kaj ekpluvis batoj, tiuj batoj, kiujn la fraŭlino atendis ekde la komenco.

Kun severa mieno de justicoficisto, Ludoviko Drouvin ne intervenis.

Tiam Laŭra surtere ploradis ; ŝi instinkte retrovis tiun vanan brakgeston, kiun, juna, ŝi tiom ofte faris por protekti sin kontraŭ la vangofrapoj. Per piedo, per pugno, la patrino bategis ŝin, satiĝante aŭdi la kriadojn. Kaj kiam ŝi ĉesis, senspiriĝinta, anhelanta, ŝi retroiris ĝis la muro kaj rigardis sian surtere vunditan blondan unuenaskitan filinon, kiu malrapide restariĝis, plorsingultante, kun siaj haroj sur la vizaĝo kaj la antaŭtuko disŝirita. Nun la patrino sentis sin senpezigita. Post tiu bruta sinteno, ŝi sentis, ke ŝi faris tion, kio necesis, ke ŝi lavis la honoron.
Jes, tio senpezigis ŝin.

En la korto, la kriadoj jam ellogis la homojn sur ties sojloj. Oni aŭskultis kaj faris signifajn gestojn. Eĉ ne informitaj, la najbaroj duonkomprenis. La svenetojn de Laŭra ili jam atentis. La kolerkrioj de Fernanda finfine informis ĉiujn, kaj sciigis al la tuta korto-loĝantaro, ke estas nuligita la edziĝo.

Oni ridadis pri la lustro kaj la horloĝo, kiujn Fernanda jam antaŭtempe elmontris, kiel aĵojn de envio kaj ĵaluzo.

Tion ŝi ja meritas ! Tio instruos al la ge-Drouvin, ne fanfaroni pri la virto de sia filino.

Kiam aŭdiĝis la plorĝemoj de Laŭra, oni komprenis, ke finiĝis la kverelo. Kaj ili reiris en siajn domojn, cele ne ŝajni aŭskultintaj, ĉar nun fakte oni ĉion sciis. Ĝenerale, oni aprobis Fernandan. Ŝi serioze traktis moralecon, ŝi bone edukis siajn infanojn.


Kvar tagojn, Laŭra ne eliris el sia dormoĉambro malsupren. Tion ŝi ne aŭdacis ; ŝi timis refoje kolerigi la gepatrojn. Tiun tutan tempon, ŝi apenaŭ manĝis. Tamen, ŝia patrino foje portis al ŝi pankrustopecon.

Koncerne Ludovikon Drouvin, li malpermesis, ke ŝi parolu pri tio. Tiun venontan bastardon, kiun oni devos nutri kaj loĝigi, kiu manĝos sian parton en la domo – dum la respondeculo de l' naskiĝo trankvile mokridos la filinon kaj gepatrojn – li malamis jam antaŭ ol la bubo naskiĝos.

Rilate al la patrino, ŝi precipe pensis pri la kort-loĝantaro. La batoj estis senpezigilo por ŝia kolerego. Nun, fakte, vekiĝis en ŝi iu kompato por ŝia filino. Venis al ŝi rememoroj pri ŝia propra juneco. En sia junaĝo, ne ĉiam estis la granda Fernanda tiel saĝa, kiel tio decis. Tion memoru unuavice Ludoviko Drouvin mem ! Du aŭ tri fojoj preskaŭ okazis la sama afero. Se ne estintus ŝi elturniĝema...

Tiel ĝermis la ideo en la menso de Fernanda.

Plurfoje, cele prepari la aferon, ŝi iris pli milde paroli al sia filino, en la ĉambro.

''Kion ni faru ?'' ŝi demandis.''Kien vi iros ? Kaj kien ni metos la bubon ?''

Laŭra ne sciis, nenion povis respondi.

''Ne, tio ne eblos! Ĝi ne povos alveni ! Fakte, unu bastardo ! Ĝi estos malfeliĉulo sian tutan vivon ! Oni ne povas preni ankaŭ tiun ŝarĝon !'' Fernanda insistis.


Tiel estis ĝis la tago, kiam ŝi envenis en la ĉambron de Laŭra kun amaso da strangaj iloj, kanuloj, vera ilaro por suferego, antaŭ kiu Laŭra malfermis terurigajn okulojn.

''Kion vi volas fari, panjo ?'' ŝi angore demandis.
''Aŭskultu'' diris Fernanda, ''koncerne la infanon, mi multe pripensis. Fakte, ni ne kulpas se vi rilatis kun korpo de porko. Mi tute ne volas tiun malhonoron en la familio.''

''Kaj vi opinias, ke mi konsentos, ĉu... ?''

''Ja necesos, ke vi konsentu. Ne timu, mi scias kiel …''
Ŝi antaŭeniris.

Laŭra eligis terurkrion kaj rifuĝis malantaŭ la eta tablo :

''Ne alproksimiĝu, panjo, ne alproksimiĝu !'' ŝi ekkriis.

Kaj, kun konfuzitaj okuloj, en sia teruriĝo, ŝi ion serĉis, armilon por sin defendi, kvazaŭ ŝia patrino estus perforte forŝironta ŝian infanon.

''Nu, fermu vian faŭkon !'' kolerege diris Fernanda. '' La tutan kort-loĝantaron vi tumultigos !..Vi ne volas, ĉu ? Nu, jen ĉio. Pri tio oni ne plu parolos.''

Tamen pri tio oni plu parolis. Ĉiutage Laŭra denove suferis insistajn petojn, postulojn, minacojn, malbenojn. Iom post iom ŝi cedemiĝis, ŝi timis finfine rezigni. Despli ke la izolado, kiun oni altrudis al ŝi, ŝajnis vera enŝlosado. Moliĝis ŝia volo, malfortiĝanta dum tiu lukto, en kiu ŝia patrino alterne influis sur ŝi per timo, amo, koleregoj kaj larmoj.

Tiel ke iun matenon, Laŭra finfine konsentis iri kun Fernanda al sinjorino Zélia, kiu kartaŭguris kaj ankaŭ akuŝigis.

''Ni aŭskultu, kion ŝi diros'', diris Fernanda.''Ni almenaŭ ekscios, kiam vi naskos.''


Ŝi ja esperis, ke alvenintaj tien, ĉu per timigado aŭ persvado, oni sukcesos konvinki Laŭran pri tiu afero.


   -------------------DAŬRIGOTA------------------