samedi 30 octobre 2021

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (48) - Maxence VAN DER MEERSCH

                     

ROUBAIX : De du tagoj, la strikantoj de l' teksa industrio sukcese kontraŭstaras la fakĝendarmojn.


Denoots suspiris, sin turnis kaj rigardis tra la fenestro la ĉielon, la malagrablan veteron. Pluvetis. La strato La Fosse-aux-Chênes, kvankam unudirekta, kutime plenviva kaj ĉiam obstrukcita de kamionoj, aŭtoj, veturiloj haltigitaj antaŭ la pordegoj de l' grandaj teksuzinoj, estis nun kvazaŭ senmovigita, senhoma, veaspekta.

Kaj Denoots pensis pri sia hejmo, Helena, la infanoj. Ili nenion sciis, ne suspektis la tujokazontan katastrofon. Tiun vesperon, refoje ili ĝoje bonvenos lin kun gajeca impeto, kiu suferigos lin. Tamen, kia futuro atendis ilin ĉiujn?

Fora obtuza voĉbruo, kiu malrapide plifortiĝis, finfine eltiris Denoots-on el liaj malserenaj pensoj.

Krioj, brukriadoj, konfuza piedfrapado de marŝantaj uloj...

Tiu konfuza bruo venis de l' strato Pays, ekplenigis la straton La Fosse-aux-Chênes.
Denoots malfermis la fenestron kaj rigardis eksteren.

Alvenis taĉmento da rajdantaj ĝendarmoj.
Ilin sekvis fanfaro kun tamburegoj, kiuj laŭtege bruis. Kaj, enkadrigita inter du vicoj de surĉevalaj fakĝendarmoj alterne kun piedirantaj ĝendarmoj kaj policistoj, antaŭen marŝis kiel procesio la homamaso de strikantoj, malrapide, senorde, tumulte. Komence, tio ne estis tiel drama spektaklo, kiel oni eble kredintus. Tiun amason oni sentis retenita, tro firme moderigita de tiuj uniformvestitaj viroj kun ties armiloj, karabenoj kaj sabroj.

Palaj malgrasemaj virinoj en pantofloj kuntrenis malpurajn infanojn. La viroj surhavis ŝnurŝuojn kaj kaskedojn. Malgraŭ la pluvo, multaj ne havis surtutojn. Ili estis malfaldintaj la kolumon de siaj mizeraj jakoj.

Ili senvigle kantadis, malgraŭ la kuraĝigoj de l' movadestroj, kiuj, flanke, kiel kaporaloj, ilin gvidis sekvante per la okuloj la surpapere skribitan tekston de la strofoj de l' Internacio, kiujn tre malmultaj scias. Kaj, premitaj, puŝpelitaj, haste pasante inter du vicoj da fortikaj viroj armitaj por la batalo, ili aspektis pli kompatindaj ol timigaj, kun siaj kavaj vangoj kaj malforta staturo.

Tiuj vortoj alvenis al la lipoj :

''Kiaj kompatinduloj !''
Ĝis la tago kiam eble la malsato faros el ili aron de lupoj...

Multaj portis ŝildojn sur longaj bastonoj.
Oni legis tie :
Kvinprocentan plipagon!
Kvardekhoran semajnon!

Dek kvin pagatajn feritagojn !
Ĝisfina batalo !

Triumfo aŭ morto !

Jen miksaĵo de oportunaj postuloj kaj pompa frazeologio, kiu plaĉas al la popolo.

Ĉiujn tridek metrojn eligis la homamaso kriegon :

''Panon por niaj infanoj ! Kuglojn por niaj estroj !''

Denoots daŭre rigardis. Estis finiĝonta la defilado. Jam ĉe la stratfino ekvidiĝis la plotono de surĉevalaj fakĝendarmoj, kiu fermis la marŝon.

Ĝuste tiam iu virino, sub la fenestro de Denoots, levis la kapon. Ŝi ekvidis la estron, kiu rigardis la kunirantaron. Tion ŝi diris al aliaj. Iuj homoj haltis. Oni levis pugnon direkte al li. Oni ekkriis :

''Mortigu lin ! Mortigu lin !''

La policistoj vane puŝpelis tiun homamason, kiu ne plu volis antaŭeniri. Iuj viroj serĉis ŝtonojn. Multaj kontraŭstaris la ĝendarmojn, kaj rifuzis foriri. La ekkontesto baldaŭ elvokos komencon de bataleto, malgraŭ la interveno de Denvaert kun kelkaj sindikatestroj, kiuj provis kvietigi siajn homojn kaj oponi la perforton de la ekscititaj policistoj.

Bastono ĵetita de iu virino frakasis unu vitron de l' fenestro, kie staris la industriisto. Denoots refermis la duklapan fenestron.
Sed plu aŭdiĝis la krioj :

''Mortigu lin ! Mortigu lin ! Pendumu Denoots-on ! Pendumu lin !''

Pluajn kvin minutojn daŭris la interpuŝiĝado sub lia fenestro. Poste kvietiĝis la bataleto. La procesio revojiris. Malrapide, dekresĉende, malproksimiĝis la kriegoj :
''Se tute mankos al ni pano, necesos draŝi la friponojn !.. draŝi la friponojn !... draŝi la friponojn !...''

Denove aŭdiĝis konfuza kaj malproksima voĉbruego, kiu iris alporti aliloken en la urbo teroron kaj ribelon.
''Panon por niaj infanoj ! Kuglojn por niaj estroj !''

Tio estis ja la kriego en kiu, ĉiu metis sian mizer-incitegiĝon. Ĉiumomente oni ree kriis ĝin. Ĉiujn aliajn ĝi superis kaj resumis la sovaĝan deziron de tiu popolo : venĝi sin kaj manĝi.

Kaj ĉio silentiĝis, la Fosse-aux-Chênes jam retrovis sian kvieton de senviva strato. Tiam, de l' vento portita al la oreloj de Denoots tremetanta kaj pala, resonis la fora sovaĝa eĥo de l' ĉefa kriego de malsato kaj malamo, el kiu aŭdiĝis nur la unuaj vortoj :

''Panon !... Kuglojn !... Panon !... Kuglojn !...''


                            FINO DE L' DUA ĈAPITRO

 

   -------------------------DAŬRIGOTA-------------------------- 


mercredi 20 octobre 2021

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (47) - Maxence VAN DER MEERSCH

 

Plu daŭris la batalo.
Denoots jam informis la sekretariojn de la laboristaj sindikatoj, ke li konsentas iliajn kondiĉojn. Li transprenus al si la tutan koston de l' socialaj asekuroj, kondiĉe ke tuj rekomencu la laboro. Hodiaŭ, li estis atendanta en sia oficejo. Tiun matenon kunvenos la sindikatoj. Je la dek unua horo, oni telefone sciigos lin pri ilia decido.

Denoots nervoze paŝis kaj repaŝis, sidiĝis kaj restariĝis. Li tordis paperon inter siaj fingroj, iris al la fenestro, svage ekrigardis ekster en la straton La Fosse-aux-Chênes*, kaj revenis sidiĝi. Kio fariĝus el li, se la sindikatoj rifuzus ? Kien li irus serĉi sian laboristaron ? Kaj tiu monkompenso, tiu terura monkompenso, kiu daŭre minacis...

Neeblis al li fari kiel Laforge.

Unue, neniu plu venis en la uzinon : oni ne plu aŭdacis eniri ĉe li ekde tiu afero de l' maljuna Fidel. Kaj la fakĝendarmoj bezonataj por la ordiga servo estis vere multekostaj. Denoots rifuzis malaltegajn salajrojn, kaj li rigardus kiel malbonan agon tian misuzon, de kiu Laforge profitis.

Kio pri la belga manlaboro ? La belgaj sindikatoj solidariĝis kun tiuj de Roubaix-Tourcoing. Sed en la flandraj vilaĝoj, tie kaj ĉi tie ankoraŭ troviĝis tiom da izoluloj, kiujn povus transporti aŭtobusoj.

Tamen, necesis aŭtobusoj. Kie ilin trovi ? En tiu kampo estis kvar aŭ kvin firmaoj, kiuj specialiĝis pri laborista transporto. Oni eble ja provus tion.

''Lo ha lo, numero 529 ? Ĉu garaĝo Gervoren ? Vokas vin la firmao Denoots. Mi volus paroli kun Sinjoro Gervoren... Ĉu li mem ? Bonege. Sro Gervoren, ĉu vi konsentus transporti per aŭtobuso laboristaron de Belgio al Francio ?... Jes, aŭtobuse... Kial? … Ĉu ili estas tiel teruraj ? … Kaj se ili transpasus nokte ? … Ĉu ne eĉ kun du aŭ tri fakĝendarmoj kun vi ? … Nu, estas domaĝe, mi bedaŭras...''

Tute neeble en tiu flanko. La viro timis por sia ilaro kaj sia vivo.

''Numero 23-713...''

''Ĉu 17-656 ?...''
''886...''

Tie estis Denoots, starante ĉe telefono, antaŭ sia granda skribtablo, kiel ŝipestro ĉe sia komandejo. Ankaŭ li batalis kontraŭ la ŝtormo, kontraŭ tiu kataklismo, pro kiu ĉirkaŭ li krakadis lia fabriko.

Ĉiu plia malsukceso lin malkuraĝis unu momenton. Kaj li pripensis, eltrovis alian ideon, rekomencis.

Finfine, je tagmezo alvenis la respondo de la sindikatoj. Ĝin telefone sciigis al li Denvaert mem, senemocie, ĝentile, kun iu svaga ironio en la voĉtono. La sindikatoj, per grandega majoritato, rifuzis parte rekomencigi la laboron. Speciale la laboristaro de l' firmao Denoots opiniis sia devo resti solidara kun siaj kamaradoj ; nur ĉiuj kune oni reiros labori.

Denoots ne revenis hejmen manĝi. Li pasigis la tagmezan horon en sia oficejo, kie li nelacigeble paŝegis.

Neniu laboristaro. La fabrikon li ne povos refunkciigi lundon, kiel li esperis.

Kio utilis, ke dudek jarojn li servis kaj ŝatis tiujn homojn, kiujn li bone pagis, konsilis, helpis, estris ?

Li estis ne mastro kiel la aliaj.

Al siaj laboristoj li estis helpinta, al pregnantaj virinoj doninta kunpagatajn feriojn, al malsanuloj asiston, al maljunuloj etajn pensiojn. Ĉiujare, okaze de l' Festo de la Fabrikistoj en aŭgusto, la plejaĝuloj ricevis donacon. Li organizis bankedon kun abunda manĝaĵo honore al ili. Neniam vane oni frapis al lia pordo. Por tiu popolo, de kiu devenis lia edzino, li ĉiam sentis emociitan kaj agantan korinklinon.

Kaj nun, kia repago por tio!

Al li nur restis unu ebla solvo : Belgio. Tie troviĝis laboristoj. Sed kiel ilin venigi ĉi tien ? Bicikle neniu plu trapasis. Tiun matenon, neniu garaĝisto konsentis disponigi siajn aŭtobusojn. Ĉu aĉeti aŭtobusojn ? Tio kostis po sesdek mil frankoj, necesis unu monaton por ilin havi, kaj kiam ili estus tie, oni ankoraŭ trovus eĉ ne unu ŝoforon por ilin konduki.

En la postaĵo de l' dua horo, meze de l' kovriloj, unu granda helblua letero kun ruĝaj komencaj literoj, tuj okulfrapis Denoots-on. Letero de la FGT. Tiun unuan li malfermis. Ĝi enhavis la protokolon de l' hieraŭa federacia kunveno. Dum tio estis deklarita Denoots eksigita. Kaj oni efektigis traton da cent dudek mil frankoj, de li blankete konsentitan, kaj pagendan post sesdek tagoj.

''Kia aro da ..... !'' li laŭte kriis.

Li buligis la leteron, ĵetis ĝin en la paperkorbon.

''Ili iru al la diablo !''

Poste, tamen, li iris repreni la leteron, relegis ĝin, kaj pripensis.

Konsentitan traton oni nepre pagu. Se ne, oni trafas en la manojn de l' kreditoro. De tiu ĉi dependas bankroto. Nuntempe, kun la juĝistaro oni gajnas tempon. Sed kia katastrofa efiko sur la konfido al la firmao ! Tio estus la unua fojo, ke la subskribo de Denoots estus protestita.

Kaj jam la banko minacis !


  • Strato La Fosse-aux-Chênes [lafosoŝen] : tiu strato de Roubaix ekzistis de 1682. Tiam troviĝis tie fosaĵo ĉirkaŭita de kverkoj.


        --------------DAŬRIGOTA----------------

mercredi 6 octobre 2021

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (46) - Maxence VAN DER MEERSCH

 

''Sinjoro Laforge, ekskomuniko estas hodiaŭ eksmoda. Kiam vi fermos al mi la merkaton, dank' al Dio, ankoraŭ restos al mi eksportado.''

''Ĉu eksportado ? Sciu do kion ebligas eksportado !
Ĉu Barato ? Fermata ! Ĉinio : fermata ! Aŭstralio, fermata ! Fakte, tuta Oriento !

Rusio preparas kvinjaran ekipplanon. Pri tio oni ridas; oni malpravas. Malpli ol iu ajn estas mi revoluciulo, sinjoro Denoots, sed ĉi-jare mi iris Rusion, foririnte miajn uzinojn en Pollando. Kion mi vidis tie, pripensigas min. De dek kvin jaroj regas bolŝevismo ; ĝi daŭras, tiel estas. Eĉ se ĝi estus iam malaperonta, ĝi povus ankoraŭ kaŭzi al ni grandegan malbonon. Ni ne nur plu liveras al Rusio, sed baldaŭ ĝi eĉ konkunrencos nin. Preskaŭ senpaga manlaboro, ununura produktisto, dumpingo, kiel ni povos lukti kontraŭ tio, kun nia alta nivelo de l' vivteno, niaj altaj salajroj, ĉiuj niaj sociaj kaj fiskaj elspezoj, kiujn ne devas pagi produktanta Ŝtato ?

Jen tio ne estas ĉio.
Usono sin protektas per siaj doganimpostoj.
Anglio preparas malmultekostajn tarifojn. Kaj vi scias, ke oni serioze parolas pri malkresko de l' sterlingo. Sterlingo je sepdek kvin, nu, tio estus por ni vere malbona. La inverso de 1926 : la anglaj produktoj abunde fluas al Francio ; niaj uzinoj fermas ; tri milionoj da senlaboruloj !
Ne parolante pri Japanio ! Ankaŭ tiu lando baldaŭ surprizos nin.
Mi petas : ne parolu pri eksportado !

''Restas la littukoj por la armeo.''

''Tio ne longe daŭros, post kiam vi forlasos nin...''

Li haltis. Denoots, kun ruĝaj vangoj, rigardis lin.

Laforge reakiris la spiron, etendis la krurojn. Kaj rektiĝinte, per la manoj etenditaj li apogis sin sur la skribotablo :

''Finfine, jen la konkludiga argumento, sinjoro Denoots.
Vi devas memori, ke por tiuj, kiuj forlasas ĝin dum malfacilaj tempoj, la FGT disponas pri sankcioj pli precizaj ol tiuj, kiujn mi ĵus listigis. Pri tujaj sankcioj, kiujn ĝi povas lerte dozi laŭ la graveco de l' manko.
Ĉu vi forgesis tion ?
En nia monŝranko troviĝas blanka trato je la nomo de ĉiu membro, kaj de ĉiu konsentita. Laŭ mia scio, ni ne redonis la vian. Se vi deziras forlasi nin, estas granda risko, ke la Ĝenerala Asembleo trudas al vi monpunon.

Malfacilas la tempo ! Ĉu vi opinias nun saĝa tro ŝarĝi vian disponeblan financon, kia ajn granda ĝi estas, per plia ŝarĝo ?''

Denoots jam stariĝis.

''Nu, tamen ne tion vi faros, ĉu ?'' li ekkriis.
''Ĉu mi ? Kiarajte mi mem tion farus ? Sed mi ne povas antaŭjuĝi la decidon de nia Ĝenerala Asembleo.''

Li denove silentis, rigardante Denoots-on per siaj akraj okuloj.


''Nu, ĉu pripensante?.. Decidu, kion vi devas fari nun.''

Denoots hezitis. Fronte al li malfermiĝis abismo. Li estis pala ; lia tuta sango refluis al lia koro.
''Se nepre ruinigota, mi preferas esti libera'', li finfine diris.

Li malfermis sian biletujon, eltiris leteron, kiun li donis al Laforge :

''Sinjoro prezidanto, kun bedaŭro mi eksiĝas el la FGT.''

Laforge flegme prenis la leteron, kaj iomete kliniĝis.
''Nu, mi konsentas'', li diris.

Dennots eliris. Laforge lin rekondukis. Kaj la du viroj disiĝis en la vestiblo, sen manpremo.

                          ----------------------

''Nu, kio okazas al vi, Johano ? Ĉu malsana ? '' demandis Helena, kiam Johano Denoots revenis hejmen.

''Ne, Helena, nur laca mi estas... Mi multe laboris.''

Li ĉetabliĝis inter Helena kaj siaj filinoj. Paŭleta kaj Nadine manĝis, senĉese parolante kun ekridoj. Tiu vigligo iom maltrankviligis Helenan.

''Vi lacigos vian patron. Ĉu vi ne vidas, kiom pala li aspektas ?''

Johano silentis, sed tiu gajeco efektive suferigis lin

Lia eta Klara, kiu havis nur kvar jarojn, ĵus finmanĝis sian supon de grio. Ŝi estis la plej dorlotita. Nestiĝinta sur la genuoj de sia paĉjo, de tiu fidinda rifuĝo ŝi trankvile rigardis la aliajn. Fojfoje, ŝi silente kisetis Johanon. Li ne ridis, daŭre pensema, tamen revarmigita de tiu tenereco.

Helena proksimigis sian seĝon.

''Diru al mi, kio maltrankviligas vin ...''

Sed Johano skuis la kapon.
''Nenio, karega mia edzino, nenio, estu certa.''

Kaj li refalis en siajn malserenajn meditojn.

Lia edzino, liaj infanoj, kion ili faros morgaŭ, se bankroto...... Kaj tamen, kia gajeco, kia senzorgemo, ankoraŭ ĉi tie ! Ĉu ne mankos tiu tuta bonstato ? Ĉu necesos forlasi la grandan domon, varmetan kaj gastaman?

''Kantu ! Kantu filinetoj !'' pensis Denoots. ''Kaj vi, mia eta Klara, dormu trankvile sur la ŝultro de paĉjo. Li plu estas forta ; via amsento ree kuraĝigas lin. Kaj li baraktos por vi ; li prenos sur si la tutan ŝarĝon ; nenion li diros ; li penos, batalos por vi, dum vi dormos...''


--------------------DAŬRIGOTA-------------------