Plu
daŭris la batalo.
Denoots jam informis la sekretariojn de la
laboristaj sindikatoj, ke li konsentas iliajn kondiĉojn. Li
transprenus al si la tutan koston de l' socialaj asekuroj, kondiĉe
ke tuj rekomencu la laboro. Hodiaŭ, li estis atendanta en sia
oficejo. Tiun matenon kunvenos la sindikatoj. Je la dek unua horo, oni
telefone sciigos lin pri ilia decido.
Denoots nervoze paŝis kaj repaŝis, sidiĝis kaj restariĝis. Li tordis paperon inter siaj fingroj, iris al la fenestro, svage ekrigardis ekster en la straton La Fosse-aux-Chênes*, kaj revenis sidiĝi. Kio fariĝus el li, se la sindikatoj rifuzus ? Kien li irus serĉi sian laboristaron ? Kaj tiu monkompenso, tiu terura monkompenso, kiu daŭre minacis...
Neeblis
al li fari kiel Laforge.
Kio pri la belga manlaboro ? La belgaj sindikatoj solidariĝis kun tiuj de Roubaix-Tourcoing. Sed en la flandraj vilaĝoj, tie kaj ĉi tie ankoraŭ troviĝis tiom da izoluloj, kiujn povus transporti aŭtobusoj.
Tamen, necesis aŭtobusoj. Kie ilin trovi ? En tiu kampo estis kvar aŭ kvin firmaoj, kiuj specialiĝis pri laborista transporto. Oni eble ja provus tion.
''Lo ha lo, numero 529 ? Ĉu garaĝo Gervoren ? Vokas vin la firmao Denoots. Mi volus paroli kun Sinjoro Gervoren... Ĉu li mem ? Bonege. Sro Gervoren, ĉu vi konsentus transporti per aŭtobuso laboristaron de Belgio al Francio ?... Jes, aŭtobuse... Kial? … Ĉu ili estas tiel teruraj ? … Kaj se ili transpasus nokte ? … Ĉu ne eĉ kun du aŭ tri fakĝendarmoj kun vi ? … Nu, estas domaĝe, mi bedaŭras...''
Tute neeble en tiu flanko. La viro timis por sia ilaro kaj sia vivo.
''Numero
23-713...''
''886...''
Tie estis Denoots, starante ĉe telefono, antaŭ sia granda skribtablo, kiel ŝipestro ĉe sia komandejo. Ankaŭ li batalis kontraŭ la ŝtormo, kontraŭ tiu kataklismo, pro kiu ĉirkaŭ li krakadis lia fabriko.
Ĉiu plia malsukceso lin malkuraĝis unu momenton. Kaj li pripensis, eltrovis alian ideon, rekomencis.
Finfine, je tagmezo alvenis la respondo de la sindikatoj. Ĝin telefone sciigis al li Denvaert mem, senemocie, ĝentile, kun iu svaga ironio en la voĉtono. La sindikatoj, per grandega majoritato, rifuzis parte rekomencigi la laboron. Speciale la laboristaro de l' firmao Denoots opiniis sia devo resti solidara kun siaj kamaradoj ; nur ĉiuj kune oni reiros labori.
Denoots ne revenis hejmen manĝi. Li pasigis la tagmezan horon en sia oficejo, kie li nelacigeble paŝegis.
Neniu laboristaro. La fabrikon li ne povos refunkciigi lundon, kiel li esperis.
Kio utilis, ke dudek jarojn li servis kaj ŝatis tiujn homojn, kiujn li bone pagis, konsilis, helpis, estris ?
Li estis ne mastro kiel la aliaj.
Al siaj laboristoj li estis helpinta, al pregnantaj virinoj doninta kunpagatajn feriojn, al malsanuloj asiston, al maljunuloj etajn pensiojn. Ĉiujare, okaze de l' Festo de la Fabrikistoj en aŭgusto, la plejaĝuloj ricevis donacon. Li organizis bankedon kun abunda manĝaĵo honore al ili. Neniam vane oni frapis al lia pordo. Por tiu popolo, de kiu devenis lia edzino, li ĉiam sentis emociitan kaj agantan korinklinon.Kaj nun, kia repago por tio!
Al li nur restis unu ebla solvo : Belgio. Tie troviĝis laboristoj. Sed kiel ilin venigi ĉi tien ? Bicikle neniu plu trapasis. Tiun matenon, neniu garaĝisto konsentis disponigi siajn aŭtobusojn. Ĉu aĉeti aŭtobusojn ? Tio kostis po sesdek mil frankoj, necesis unu monaton por ilin havi, kaj kiam ili estus tie, oni ankoraŭ trovus eĉ ne unu ŝoforon por ilin konduki.
En la postaĵo de l' dua horo, meze de l' kovriloj, unu granda helblua letero kun ruĝaj komencaj literoj, tuj okulfrapis Denoots-on. Letero de la FGT. Tiun unuan li malfermis. Ĝi enhavis la protokolon de l' hieraŭa federacia kunveno. Dum tio estis deklarita Denoots eksigita. Kaj oni efektigis traton da cent dudek mil frankoj, de li blankete konsentitan, kaj pagendan post sesdek tagoj.
''Kia aro da ..... !'' li laŭte kriis.
Li buligis la leteron, ĵetis ĝin en la paperkorbon.
''Ili iru al la diablo !''
Poste, tamen, li iris repreni la leteron, relegis ĝin, kaj pripensis.
Konsentitan traton oni nepre pagu. Se ne, oni trafas en la manojn de l' kreditoro. De tiu ĉi dependas bankroto. Nuntempe, kun la juĝistaro oni gajnas tempon. Sed kia katastrofa efiko sur la konfido al la firmao ! Tio estus la unua fojo, ke la subskribo de Denoots estus protestita.
Kaj jam la banko minacis !
Strato La Fosse-aux-Chênes [lafosoŝen] : tiu strato de Roubaix ekzistis de 1682. Tiam troviĝis tie fosaĵo ĉirkaŭita de kverkoj.
Saluton kara Mikelo! Ĉio estas bone komprenebla.Nur du rimarkoj: Je la dek unu horo.senemocie, ĝentile ..
RépondreSupprimerMikelo! Ĉu vi tralegis mian duan leteron kun mia hejma adreso?
Amike, Ivar.
Saluton kara Ivar!
RépondreSupprimerDankegon pro viaj rimarkoj. Mi ĵus korektis la erarojn.
Koncerne vian leteron : jes, mi tralegis ĝin kaj eltrovis vian adreson. Post kelkaj tagoj vi ricevos poŝtkarton... Mi esperas, ke vi fartas bone malgraŭ tiu aĉa kronviruso. Ni ĉiuj restu singardaj ĉar eĉ vakcino ne signifas kompletan protektadon...
Kun miaj plej amikaj salutoj el centra Francio,
Mikelo