mercredi 6 octobre 2021

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (46) - Maxence VAN DER MEERSCH

 

''Sinjoro Laforge, ekskomuniko estas hodiaŭ eksmoda. Kiam vi fermos al mi la merkaton, dank' al Dio, ankoraŭ restos al mi eksportado.''

''Ĉu eksportado ? Sciu do kion ebligas eksportado !
Ĉu Barato ? Fermata ! Ĉinio : fermata ! Aŭstralio, fermata ! Fakte, tuta Oriento !

Rusio preparas kvinjaran ekipplanon. Pri tio oni ridas; oni malpravas. Malpli ol iu ajn estas mi revoluciulo, sinjoro Denoots, sed ĉi-jare mi iris Rusion, foririnte miajn uzinojn en Pollando. Kion mi vidis tie, pripensigas min. De dek kvin jaroj regas bolŝevismo ; ĝi daŭras, tiel estas. Eĉ se ĝi estus iam malaperonta, ĝi povus ankoraŭ kaŭzi al ni grandegan malbonon. Ni ne nur plu liveras al Rusio, sed baldaŭ ĝi eĉ konkunrencos nin. Preskaŭ senpaga manlaboro, ununura produktisto, dumpingo, kiel ni povos lukti kontraŭ tio, kun nia alta nivelo de l' vivteno, niaj altaj salajroj, ĉiuj niaj sociaj kaj fiskaj elspezoj, kiujn ne devas pagi produktanta Ŝtato ?

Jen tio ne estas ĉio.
Usono sin protektas per siaj doganimpostoj.
Anglio preparas malmultekostajn tarifojn. Kaj vi scias, ke oni serioze parolas pri malkresko de l' sterlingo. Sterlingo je sepdek kvin, nu, tio estus por ni vere malbona. La inverso de 1926 : la anglaj produktoj abunde fluas al Francio ; niaj uzinoj fermas ; tri milionoj da senlaboruloj !
Ne parolante pri Japanio ! Ankaŭ tiu lando baldaŭ surprizos nin.
Mi petas : ne parolu pri eksportado !

''Restas la littukoj por la armeo.''

''Tio ne longe daŭros, post kiam vi forlasos nin...''

Li haltis. Denoots, kun ruĝaj vangoj, rigardis lin.

Laforge reakiris la spiron, etendis la krurojn. Kaj rektiĝinte, per la manoj etenditaj li apogis sin sur la skribotablo :

''Finfine, jen la konkludiga argumento, sinjoro Denoots.
Vi devas memori, ke por tiuj, kiuj forlasas ĝin dum malfacilaj tempoj, la FGT disponas pri sankcioj pli precizaj ol tiuj, kiujn mi ĵus listigis. Pri tujaj sankcioj, kiujn ĝi povas lerte dozi laŭ la graveco de l' manko.
Ĉu vi forgesis tion ?
En nia monŝranko troviĝas blanka trato je la nomo de ĉiu membro, kaj de ĉiu konsentita. Laŭ mia scio, ni ne redonis la vian. Se vi deziras forlasi nin, estas granda risko, ke la Ĝenerala Asembleo trudas al vi monpunon.

Malfacilas la tempo ! Ĉu vi opinias nun saĝa tro ŝarĝi vian disponeblan financon, kia ajn granda ĝi estas, per plia ŝarĝo ?''

Denoots jam stariĝis.

''Nu, tamen ne tion vi faros, ĉu ?'' li ekkriis.
''Ĉu mi ? Kiarajte mi mem tion farus ? Sed mi ne povas antaŭjuĝi la decidon de nia Ĝenerala Asembleo.''

Li denove silentis, rigardante Denoots-on per siaj akraj okuloj.


''Nu, ĉu pripensante?.. Decidu, kion vi devas fari nun.''

Denoots hezitis. Fronte al li malfermiĝis abismo. Li estis pala ; lia tuta sango refluis al lia koro.
''Se nepre ruinigota, mi preferas esti libera'', li finfine diris.

Li malfermis sian biletujon, eltiris leteron, kiun li donis al Laforge :

''Sinjoro prezidanto, kun bedaŭro mi eksiĝas el la FGT.''

Laforge flegme prenis la leteron, kaj iomete kliniĝis.
''Nu, mi konsentas'', li diris.

Dennots eliris. Laforge lin rekondukis. Kaj la du viroj disiĝis en la vestiblo, sen manpremo.

                          ----------------------

''Nu, kio okazas al vi, Johano ? Ĉu malsana ? '' demandis Helena, kiam Johano Denoots revenis hejmen.

''Ne, Helena, nur laca mi estas... Mi multe laboris.''

Li ĉetabliĝis inter Helena kaj siaj filinoj. Paŭleta kaj Nadine manĝis, senĉese parolante kun ekridoj. Tiu vigligo iom maltrankviligis Helenan.

''Vi lacigos vian patron. Ĉu vi ne vidas, kiom pala li aspektas ?''

Johano silentis, sed tiu gajeco efektive suferigis lin

Lia eta Klara, kiu havis nur kvar jarojn, ĵus finmanĝis sian supon de grio. Ŝi estis la plej dorlotita. Nestiĝinta sur la genuoj de sia paĉjo, de tiu fidinda rifuĝo ŝi trankvile rigardis la aliajn. Fojfoje, ŝi silente kisetis Johanon. Li ne ridis, daŭre pensema, tamen revarmigita de tiu tenereco.

Helena proksimigis sian seĝon.

''Diru al mi, kio maltrankviligas vin ...''

Sed Johano skuis la kapon.
''Nenio, karega mia edzino, nenio, estu certa.''

Kaj li refalis en siajn malserenajn meditojn.

Lia edzino, liaj infanoj, kion ili faros morgaŭ, se bankroto...... Kaj tamen, kia gajeco, kia senzorgemo, ankoraŭ ĉi tie ! Ĉu ne mankos tiu tuta bonstato ? Ĉu necesos forlasi la grandan domon, varmetan kaj gastaman?

''Kantu ! Kantu filinetoj !'' pensis Denoots. ''Kaj vi, mia eta Klara, dormu trankvile sur la ŝultro de paĉjo. Li plu estas forta ; via amsento ree kuraĝigas lin. Kaj li baraktos por vi ; li prenos sur si la tutan ŝarĝon ; nenion li diros ; li penos, batalos por vi, dum vi dormos...''


--------------------DAŬRIGOTA-------------------


2 commentaires:

  1. Saluton kara Mikelo! Bonega traduko. Nur unu rimarko:
    Eble devas esti tiel - kion ili faros morgaŭ, se bankroto. Vorton " bankrupto " mi ne trovis en vortaroj.

    Mi atendas vian respondon al la letereto, kiun mi forsendis al via E-poŝta adreso antaŭ kelke da tagoj. Ivar.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Saluton kara Ivar!
      Koran dankon rpo via taŭga rimarko; mi ĵus korektis tiun eraron (fakte mi tradukis laŭ la angla vorto ("bankrupt") kaj ne kontrolis sufiĉe atente)...
      Koncerne vian retleteron : mi bone ricevis ĝin kaj ĵus respondis al vi
      Fartu bone, kara Ivar!
      Plej amike el Francio?
      Mikelo

      Supprimer