samedi 25 septembre 2021

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (45) - Maxence VAN DER MEERSCH

 

Laforge sin klinis malantaŭen en sia fotelo, prenis sian genuon en la manoj, kaj levis al Denoots okulojn, kiuj ŝajne pridemandis.
Antaŭ li, Denoots kliniĝis kaj rigardis Laforge-n ; li ekklarigis kun mangestoj :

''Nu, jen la kialo de mia vizito : la FGT ĵus decidis la daŭrigon de l' striko. Tiun decidon, sinjoro Laforge, mi ne povas aprobi.''

Laforge malantaŭen plu kliniĝis kaj kuntiris la brovojn, kun surpriza mieno.

''Mi ne samopinias kun la laboristoj'', plu diris Denoots. ''Mi ne volas diskutadi pri la praveco de iliaj postuloj. Mi scias nur, ke mi mem nepre devas funkcii.''

''Ĉu vi opinias, ke estas pli bona nia situacio ?'' demandis Laforge.

''Mi ne scias, kiel estas viaj aferoj. Rilate al mi, ĉiaokaze, la momento estas grava. Mi devontigis min liveri grandegan provizon. Rapide alproksimiĝas la limtempo. Mi devos pagi grandegan monkompenson. Nu, tiel estas : mi preferas konsenti etan monan penon por la salajroj, kaj rekomenci la laboron.''


Laforge ne tuj respondis. Li balancis la kapon kun afabla kaj afliktita mieno, kiel iu, kiu bonvolus konsenti ion, kaj sentis ĝenon devi rifuzi.

''Vi ja scias, ke tio tute ne eblas, sinjoro Denoots.''

''Vi ne komprenas min. Mi devas nepre funkcii.''
''Nu, ankaŭ ni devas funkcii. Sed la Federacio kontraŭe balotis. Kion fari ?''

''Sinjoro Laforge, mi bedaŭras diri al vi tiujn aferojn, sed mi vidas, ke vi ne komprenas kiom por mi nepras tiu devigo. Estas escepta mia situacio. Mi ne plu povas kalkuli kun la kolektiva bono. Koncerne min, nuntempe, ĉio estas preferinda al tiu haltigo de miaj teksmaŝinoj. Kaj jen kial mi venis vin averti, antaŭsciigi, kaj provi konsenti kun vi por denove labori.''

''Ĉu malgraŭ la hieraŭa voĉdono ?''

''Malgraŭ la hieraŭa voĉdono.''

Laforge kuntiris la brovojn.

''Alidire, vi deziras malsolidariĝi de la FGT, ĉu ?''

Lia tono sonis tranĉe. Denoots tion sentis. Li ne volis tro rapide kapitulaci.

''Tion mi ne diras. Mi ĝuste venas, por ke vi diru al mi, ĉu eblas trovi rimedon por akordigi miajn dezirojn kun la interesoj de miaj kolegoj'', li respondis.

''Nenion mi vidas, sinjoro Dennots. Necesas daŭrigi la strikon, jen ĉio.''

''Al mi tio neeblas.''

Laforge mezlevis la brakojn kaj lasis ilin refali, kvazaŭ respondante : ''Mi bedaŭras, sed...''

Denoots plu diris per tremanta voĉo :

''La FGT ne povas postuli de siaj anoj pli ol fareblas. Ĝis la lasta punkto mi rezistis. Mi ne plu povas daŭrigi, sinjoro Laforge, tion mi konfesas kun grandega bedaŭro... Necesas, nepre necesas, ke mia uzino funkciu. Komprenu min.''

''Vi mem komprenu min, sinjoro Denoots. Nu, vi ja konas la intencon de la Federacio. Vi scias, ke ĝia devizo povus esti tiu de niaj belgaj najbaroj : ''Unueco donas Forton.''

Ni estas potencaj ĉar unuiĝintaj.

Fronte al laboristaj sindikatoj, ni reprezentas la mastran sindikaton, bloko kontraŭ bloko. Malligiĝi ni ne povas. Permesi labori al vi kaj malpermesi tion al aliaj, okazigus fendeton en la bloko. Jen neebla rimedo.

Ĉu kompleta ĉesigo ? Mi ne bezonas sciigi, kio okazos al vi. Komence, kiel vi povos pagi la supersalajrojn al viaj patroj de multnombraj familioj ? Kiel vi monhelpos tiujn sociajn servojn, kiujn ni kolektive prizorgas ? Ĉu vi ĉesos fari tion ? Tiuokaze, kion vi donos al la popolo per unu mano, tion vi reprenos per la alia. Tion mi diras por montri al vi, ke la justico ne staras unue sur via flanko. Mi scias, ke gravas tiuj argumentoj por vi.

Sed ankaŭ la intereso trudas, ke vi ne lasu nin. Inter siaj anoj, la FGT fakte senefektigas ĉiun konkurencon. Se vi laboras pli ol via najbaro, vi pagas parton de via profito. Neniu batalo inter ni, sed nur inter ni. De kiam vi malligiĝos, tuj komencos la lukto.''

Li vidis la fieran geston de Denoots.

''Tion vi ne timas, ĉu ? Laŭ via volo. Tamen, la FGT turmentadas siajn rivalojn. Se ne paroli pri kredito. Mi konjektas, ke vi ne devas turni vin al ĉiuj bankoj. Sed nur koncerne la aferojn, ni havas kvazaŭ monopolon. Ĉu oni ĵetus ostratismon sur vian firmaon, neniu plu ''laborus'' por vi. Vi ja scias pri niaj bonegaj rilatoj kun la administracio, ankaŭ kun la klerikaro...

Finfine, restos al vi nek provizistoj nek klientoj.''


--------------------------DAŬRIGOTA---------------------------

2 commentaires:

  1. Bonan tagon kara Mikelo!
    Dankon pro la bona traduko de la teksto.Mi vidas ĉi tie du tajperarojn en la frazoj:
    - kaj levis al Denoots okulojn, kiuj ŝajne pridemandis.
    - ke mia uzino funkciu.
    Dezirante al vi agrablajn aŭtunajn tagojn, amike Ivar el Rusio.

    RépondreSupprimer
  2. Saluton, kara amiko Ivar!
    Mi elkore dankegas vin pro viaj fidelaj vizitoj kaj ĉiamaj taŭgaj rimarkoj! La erarojn mi ĵus korektis.
    Mi esperas, ke ĉio glatas por vi! Pasigu tre agrablan dimanĉon kaj ĝojplenajn aŭtunajn tagojn.
    Kun miaj plej amikaj salutoj kaj pensoj el centra Francio,
    Mikelo
    PS : Per privata mesaĝo ĉe Ipernity, mi dezirus havi viajn ret- kaj poŝtadresojn. Koran antaŭdankon.

    RépondreSupprimer