mardi 7 septembre 2021

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (44) - Maxence VAN DER MEERSCH


 

 

Se li laborus, Denoots kontentigus sian anglan klienton. Parto de l' mendo estis jam preta kaj li povus ĝin tuj liveri. Estus rapide teksita la cetero. Restus la monkompenso. Sed Denoots proponus akordiĝon. Se ne, li pledus. Ofte haltigas alilandanojn la cautio judicatum solvi*. Tiuj angloj eble hezitus pledi kaj konsentus mezaranĝon.


La karboliveristoj povis ja atendi. Koncesprofitantoj pri la vendo de potencaj firmaoj, ili estis ja riĉaj. Ili certe konsentus – kondiĉe, ke ili daŭre provizu la uzinon – pagon de l' nepagitaĵo per monataj tratoj partopagotaj dum unu jaro, ekzemple.

Sed nepre necesis pagi la hipotekajn interezojn.

Pri tio ankaŭ estis io farenda.

La intereza procento malaltiĝis. Eblis konverto. Oni plejofte trovis monon je kvar aŭ cent procento.

Kio pri la banko ? Tie neniu kompato ! Bankisto estas monujo. Tio estas nepersona, neatakebla per argumentado, netrafebla per iu sento. Ĉiu, en tiu medio, sin ŝirmas malantaŭ sia superulo, de la supro ĝis la malsupro, de la algluisto de poŝtmarkoj ĝis la estro de l' agentejo, ĝis la ĉefaj kapoj en Parizo.

Kaj estas la administra konsilio !
Provu do kortuŝi administran konsilion ! Fakte, ĝi nenion scias, nenion povas, tiu granda potenculo. Ĝi similas abelreĝinon en la abelujo. Ĝiaj servistoj ankaŭ estas siaj mastroj.

Tamen, pri tio, Johano Denoots konservis premrimedon. Ĉe la banko, li faros tiun proponon :
''Ĉu vi atendos, ĉu mi falos. Atendi, tio signifas gajni poste. Lasi min fali, tio signifas ĉion perdi.''

Tiam la banko vekiĝus. Fali en likvidado, bankrupti, jen la plej monstra malŝparado da havaĵoj, kiun organizis la komerca kodo. Tion ĉiu ja scias en la negocoj, la banko pli ol iu ajn. Ĝi subite interesiĝus pri Denoots. ''Pacienco! Pacienco! Ne tiel rapide oni bankrotas : oni laboras, oni provas alfronte iri. Nu, jes, ni atendos, oni lasos vin trankvila. La banko ekzistas por helpi komercon, tion vi ja scias !''

Tiele prezenti la situacion, jen estis saviĝo.
Sed por sukcese fari tion, necesis labori, funkcii.

''Jes'', rediris al si Johano Denoots, dum li veturis al la sidejo de la F.G.T. , ''mi bezonas mian liberecon. Se necesos, mi ĉesigos rilatojn, sed Laforge redonos mian parolon.''


Denoots haltigis sian aŭtomobilon antaŭ la vastaj oficejoj de la F.G.T., protektitaj per aro da fakĝendarmoj. Li eniris tra la duklapa portego, kaj en la vestiblo lin akceptis oficisto, kiu anoncis al Laforge pri lia veno.

La unua kontakto inter la du viroj estis tute afabla, plena de tiu ĝentileco kutima ĉe bonedukitaj homoj, kiuj havas oftajn interrilatojn. Post manpremo, Laforge residiĝis ĉe sia skribotablo, ebena mozaika skribotablo el vaksita kverko, serioza kiel tiu tuta severa ĉambrego, altege lignotegita, meblita per libroŝranko kun spiraltorditaj kolonoj, kaj per foteloj el nigrita pirarboligno kovritaj per grenatruĝa veluro.

La kamenon el ruĝ-bruna marmoro ornamis horloĝo Louis-Philippe inter du pokaloj el nigra marmoro. Ĉar tiu gravega institucio kiel la F.G.T. ignoris lukson.
Ĉu afekto de simpleco ? Ĉu malŝato de ŝajnigoj, kiun ofte havas tiuj, kies potenco estas tutmonde agnoskita ? Ĉu eble ankaŭ zorgo por ne dismontri lukson incitan al laboristaj delegitoj, kiuj venis tien ektrakti ĉiuokaze?

Antaŭ Lafarge, Denoots ekprenis fotelon. Ili rigardis unu la alian, vidalvide : unu malgranda, malgrasa, pala, kun akraj okuloj, vigla mieno ĉiam kaŝobservanta, kun senbarba vizaĝo de nuntempa aferisto, — la alia pli malkaŝema, nervoza, mansvinganta dum li parolis. Denoots fakte estis trosentemulo : tiuj luktoj okazigis en li lacigantan streson.

''Nu, estimata Denoots,'' ekdiris Laforge, ''kion interesan vi aportas al mi? ''

Post la antaŭhieraŭa ĝenerala pridiskuto, tiu vizito surprizis la prezidanton. Li antaŭsentis iun rilaton inter la du eventoj. Kaj, sen diveni kion Denoots alportis, li intuiciis streĉan situacion. Fakte la grava mieno de l' industriisto tion montris al li.

''Mi alportas al vi malbonajn novaĵojn... ve ! almenaŭ por mi!'', diris Denoots.

Laforge ekhavis atentan mienon :

''Nu, kio okazas ? Pri tio, vi tamen nenion diris antaŭ du tagoj, dum la ĝenerala kunveno.''

''Precize tiu ĝenerala kunveno estas la kialo de la malfacilaĵoj, kiujn sin prezentas al mi.''

''Mi ne bone komprenas. Bonvolu tion klarigi.''


    * cautio judicatum solvi : (latina) mongarantio, kiun devas pagi alilandano kiel damaĝkompenso.

----------------------------DAŬRIGOTA---------------------------

2 commentaires:

  1. Saluton kara Mikelo! Kie vi perdiĝis? Mi jam ekpensis, ke io malbona okazis kun vi.
    Ĉi tie mi trovis du erarojn: tajperaro - Tio estas nepersona, neatakebla per...
    la dua estas stila eraro: - en la vestiblo lin
    renkontis (aŭ akceptis) oficisto. Ricevi oni eblas monon, leteron, donacon aŭ ion similan.
    Amike, Ivar.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Saluton kara Ivar! Mi vere ĝojas retrovi vin post tiu longa silento! Fakte mi estis tre okupita dum la lastaj monatoj : ni transloĝiĝis en apuda vilaĝo, en trankvila kvartalo. Ni loĝas nun en pli komforta domo ... kun granda tereno, kiu necesas zorgon. Ni gastigis nian familion kaj geamikojn la tutan someron (ili ĉiuj deziris ankaŭ malkovri la domon!)... Feliĉe ĉio glatas, sed mia edzino kaj mi estas lacaj! La tradukon mi preskaŭ forgesis pro la laboro! Sed mi ne kabeis...
      Mi tutkore dankegas vin pro via amika valorega helpo , kiu kuraĝigas min daŭrigi la aferon!
      Dankon pro viaj taŭgaj rimarkoj. Mi ĵus korektis la erarojn.
      Pasigu tre agrablajn tagojn kaj fartu ĉiam bone!!!
      Plej amike el Francio salutas vin
      Mikelo

      Supprimer