samedi 30 octobre 2021

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (48) - Maxence VAN DER MEERSCH

                     

ROUBAIX : De du tagoj, la strikantoj de l' teksa industrio sukcese kontraŭstaras la fakĝendarmojn.


Denoots suspiris, sin turnis kaj rigardis tra la fenestro la ĉielon, la malagrablan veteron. Pluvetis. La strato La Fosse-aux-Chênes, kvankam unudirekta, kutime plenviva kaj ĉiam obstrukcita de kamionoj, aŭtoj, veturiloj haltigitaj antaŭ la pordegoj de l' grandaj teksuzinoj, estis nun kvazaŭ senmovigita, senhoma, veaspekta.

Kaj Denoots pensis pri sia hejmo, Helena, la infanoj. Ili nenion sciis, ne suspektis la tujokazontan katastrofon. Tiun vesperon, refoje ili ĝoje bonvenos lin kun gajeca impeto, kiu suferigos lin. Tamen, kia futuro atendis ilin ĉiujn?

Fora obtuza voĉbruo, kiu malrapide plifortiĝis, finfine eltiris Denoots-on el liaj malserenaj pensoj.

Krioj, brukriadoj, konfuza piedfrapado de marŝantaj uloj...

Tiu konfuza bruo venis de l' strato Pays, ekplenigis la straton La Fosse-aux-Chênes.
Denoots malfermis la fenestron kaj rigardis eksteren.

Alvenis taĉmento da rajdantaj ĝendarmoj.
Ilin sekvis fanfaro kun tamburegoj, kiuj laŭtege bruis. Kaj, enkadrigita inter du vicoj de surĉevalaj fakĝendarmoj alterne kun piedirantaj ĝendarmoj kaj policistoj, antaŭen marŝis kiel procesio la homamaso de strikantoj, malrapide, senorde, tumulte. Komence, tio ne estis tiel drama spektaklo, kiel oni eble kredintus. Tiun amason oni sentis retenita, tro firme moderigita de tiuj uniformvestitaj viroj kun ties armiloj, karabenoj kaj sabroj.

Palaj malgrasemaj virinoj en pantofloj kuntrenis malpurajn infanojn. La viroj surhavis ŝnurŝuojn kaj kaskedojn. Malgraŭ la pluvo, multaj ne havis surtutojn. Ili estis malfaldintaj la kolumon de siaj mizeraj jakoj.

Ili senvigle kantadis, malgraŭ la kuraĝigoj de l' movadestroj, kiuj, flanke, kiel kaporaloj, ilin gvidis sekvante per la okuloj la surpapere skribitan tekston de la strofoj de l' Internacio, kiujn tre malmultaj scias. Kaj, premitaj, puŝpelitaj, haste pasante inter du vicoj da fortikaj viroj armitaj por la batalo, ili aspektis pli kompatindaj ol timigaj, kun siaj kavaj vangoj kaj malforta staturo.

Tiuj vortoj alvenis al la lipoj :

''Kiaj kompatinduloj !''
Ĝis la tago kiam eble la malsato faros el ili aron de lupoj...

Multaj portis ŝildojn sur longaj bastonoj.
Oni legis tie :
Kvinprocentan plipagon!
Kvardekhoran semajnon!

Dek kvin pagatajn feritagojn !
Ĝisfina batalo !

Triumfo aŭ morto !

Jen miksaĵo de oportunaj postuloj kaj pompa frazeologio, kiu plaĉas al la popolo.

Ĉiujn tridek metrojn eligis la homamaso kriegon :

''Panon por niaj infanoj ! Kuglojn por niaj estroj !''

Denoots daŭre rigardis. Estis finiĝonta la defilado. Jam ĉe la stratfino ekvidiĝis la plotono de surĉevalaj fakĝendarmoj, kiu fermis la marŝon.

Ĝuste tiam iu virino, sub la fenestro de Denoots, levis la kapon. Ŝi ekvidis la estron, kiu rigardis la kunirantaron. Tion ŝi diris al aliaj. Iuj homoj haltis. Oni levis pugnon direkte al li. Oni ekkriis :

''Mortigu lin ! Mortigu lin !''

La policistoj vane puŝpelis tiun homamason, kiu ne plu volis antaŭeniri. Iuj viroj serĉis ŝtonojn. Multaj kontraŭstaris la ĝendarmojn, kaj rifuzis foriri. La ekkontesto baldaŭ elvokos komencon de bataleto, malgraŭ la interveno de Denvaert kun kelkaj sindikatestroj, kiuj provis kvietigi siajn homojn kaj oponi la perforton de la ekscititaj policistoj.

Bastono ĵetita de iu virino frakasis unu vitron de l' fenestro, kie staris la industriisto. Denoots refermis la duklapan fenestron.
Sed plu aŭdiĝis la krioj :

''Mortigu lin ! Mortigu lin ! Pendumu Denoots-on ! Pendumu lin !''

Pluajn kvin minutojn daŭris la interpuŝiĝado sub lia fenestro. Poste kvietiĝis la bataleto. La procesio revojiris. Malrapide, dekresĉende, malproksimiĝis la kriegoj :
''Se tute mankos al ni pano, necesos draŝi la friponojn !.. draŝi la friponojn !... draŝi la friponojn !...''

Denove aŭdiĝis konfuza kaj malproksima voĉbruego, kiu iris alporti aliloken en la urbo teroron kaj ribelon.
''Panon por niaj infanoj ! Kuglojn por niaj estroj !''

Tio estis ja la kriego en kiu, ĉiu metis sian mizer-incitegiĝon. Ĉiumomente oni ree kriis ĝin. Ĉiujn aliajn ĝi superis kaj resumis la sovaĝan deziron de tiu popolo : venĝi sin kaj manĝi.

Kaj ĉio silentiĝis, la Fosse-aux-Chênes jam retrovis sian kvieton de senviva strato. Tiam, de l' vento portita al la oreloj de Denoots tremetanta kaj pala, resonis la fora sovaĝa eĥo de l' ĉefa kriego de malsato kaj malamo, el kiu aŭdiĝis nur la unuaj vortoj :

''Panon !... Kuglojn !... Panon !... Kuglojn !...''


                            FINO DE L' DUA ĈAPITRO

 

   -------------------------DAŬRIGOTA-------------------------- 


3 commentaires:

  1. Saluton kara Mikelo! Ĉi-foje nur du rimarkoj:
    obstrukcita: La ekkontesto baldaŭ elvokos komencon de
    bataleto.( fariĝi bataleton ne eblas)

    Amike, Ivar.

    RépondreSupprimer
  2. Saluton kara Ivar!
    Koran dankon pro viaj taŭgaj rimarkoj. La erarojn mi ĵus korektis. Mi ankaŭ esperas, ke plaĉas al vi la rakonto kaj mia tradukaĵo.
    Pasigu tre agrablan semajnon... kaj fartu bone.
    Plej amike salutas vin
    Mikelo
    PS : Ĉu bone alvenis mia poŝtkarto?

    RépondreSupprimer