vendredi 12 novembre 2021

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (49) - Maxence VAN DER MEERSCH

 


                             TRIA ĈAPITRO


Reĝina ne forgesis la promeson, kiun ŝi forirante faris al Petro. Ĉiutage, de kiam Rikardo kaj ŝi retrovis lin en la strato, ŝi vizitis lin kaj alportis ion. Tio ne estis multe. Filomena Dauchy kutime donis al siaj filinoj nur po kvin frankojn ĉiusemajne, por la pudro kaj bagatelaĵoj, kiujn la junulinoj ŝategas. Kaj ekde la striko, ili nenion plu ricevis.

Sed Reĝina perlaboris iom da mono en la uzino, reirante al sia teksmaŝino tuj post ŝi finmanĝis, anstataŭ atendi ĝis la unua horo. Tiun krompagon ŝi konservis. Ŝi aĉetis panon por Petro. Rikardo donis viandon kaj konservaĵojn de l' kantino. Kaj Petro, instigita de Reĝina, registrigis sin ĉe la buroo de l' bonfarado, kie ĉiusemajne li ricevis du panojn kaj dudek kvin kilogramojn da karbo. Bone flegita, iom post iom li refortikiĝis.

Foje, je la naŭa vespere, li venis renkonte al Reĝina kaj Rikardo ĝis la Granda Placo, kie li atendis ilin. Kaj parolante pri ĉio, ridante kaj ŝercante ili paŝadis triope. Post sia longa sufero, Petro miris senti sin kvazaŭ rejuniĝanta.

Ĉe la angulo de l' strato Lannoy, Rikardo kore manpremis, kiel bonulo, kiu amikiĝis kun Petro. Ankaŭ al Reĝina li manpremis antaŭ ol foriri sola.

Tiam Petro kaj Reĝina revenis straton Longues-Haies. Ili senhaste iris, unu apud la alia. Tiumomente Petro aliiĝis. Li ne plu estis la trista kaj silentema junulo, kiu, en la trinkejeto Vauters, senparole aŭskultis la aliajn. Li vigliĝis, fariĝis parolema, foje eltrovis spritaĵojn por amuzi Reĝinan.
Sed ankaŭ ofte li ne petolis. Li serioze parolis pri la temoj, kiujn li ŝatis, pri ĉio, kion li antaŭlonge lernis. Estis al li tiel bone, tiu ebleco denove serioze pensi pri tiuj aferoj, kaj paroli pri ili al iu, kiu ŝajnis interesata.

Ĉar Reĝina silente aŭskultis lin kun religia atento. Ne ĉiam ŝi komprenis ; li foje parolis pri aĵoj tiom malproksimaj de ŝi, malgraŭ grandegaj klopodoj por ilin prezenti kompreneblaj al ŝi ! Sed ŝi tamen eniris en novan mondon. Aŭskultante tiujn ĝis nun nekonatajn riveladojn, ŝi sentis sin leviĝi super la ĉiutagan vivon de l' fabriko kaj de l' korto !

Hodiaŭ ili parolis pri la luno. Ĝi estis tie, ronda kaj malvarma en la nigra ĉielo, ĝi iris kun ili super la tegmentoj de l' domoj. Kaj Reĝina deziris scii, kio fakte estas tiu viro portanta branĉfaskon, kiu vidiĝas sur ĝia disko.

Tiam kiel diris Reĝina, jen estis Petro ekiranta !

Jam li estis foriranta kun Reĝina en la spacon ; la stranga knabo ne konsciis la eksterordinarecon de tiu astronomio-kurso, kiun li donis al simpla uzina laboristineto.

Al Reĝina li komence priskribis, kun sia kutima metoda kaj orda menso, la astrojn, gigantajn kaj kirliĝantajn masojn, ekvilibrigitajn per altiraj kaj centrifugaj fortoj : unuj brulantaj, aliaj jam malvarmiĝintaj, kovritaj de tiu ŝimo, kiun oni nomas la vivo ; fine, aliaj jam definitive mortaj, ĝis la kolizio kun alia vaganta astro, kiu redonos al ili varmegon.
Li montris ilin supermezuraj, kompare kun la atomŝajna tero, kaj tiom malproksimaj unuj de l' aliaj, tamen tiom izolitaj en la infinito, ke ilia tuta maso estis en la vakuo nur fora polvo malgrandega.

Reĝina dubis. Tamen, kiel oni povus ja scii tiujn aferojn, se tio estis tiom malproksima ? Tien oni ne iris kontroli.

Kaj Petro, forgesante , ke li parolis al neinstruita infano, pruvis kiel eblis mezuri distancon sen trairi ĝin. De sia profesio de instruisto, li konservis tiun arton simpligi kaj komprenebligi aferojn. Li evidente ne parolis pri algebro nek trigonometrio. Sed en obskuro, sub stratlumigilo, li haltis por klarigi, desegnante sur la planko per gipsorubo, kiel eblas rekonstrui triangulon kiam oni scias du angulojn kaj unu lateron, aŭ du laterojn kaj unu angulon. Tiele Reĝina komprenis.

Petro poste mallonge klarigis la teorion de l' spektroskopo, tiun procedon de komparo de l' radiadoj eligitaj el lumaĵoj. Li pruvis, ke oni povas tiel identigi iun substancon simple per spektra dispartigo de la lumo. Li rakontis tiun mirindaĵon pri nekonataj materioj kiel heliumo, kiun la homoj trovis en la suno, je cent kvindek milionoj da kilometroj, antaŭ ol sur nia terglobo !

Kun ia ekzaltiĝo kaj timego, Reĝina ekkomprenis ĉion, kion la homo – estaĵo perdita en la infinito – sukcesis malkovri per tiu simpla lumradio, kiu venas al ni de l' steloj. Tiu ''malproksima kuriero'' raportis al ni la konstelaciojn de kie ĝi venis kaj la jarcentojn, kiuj necesis por trairi la eteron ; tiu konatigis al ni la mason, la pezon, la rapidon, la movojn de l' astro-fonto kaj eĉ ties temperaturon, kaj la fandiĝintajn aŭ vaporiĝintajn korpojn, kiuj kaŭzis la radiadon. 

  

          ------------DAŬRIGOTA----------



3 commentaires:

  1. Saluton kara Mikelo! La lasta frazo "...korpojn de kiuj ĝi estis la radiado" ŝajnas al mi gramatike
    malĝusta. Amike,Ivar.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Saluton kara Ivar!
      Dankon pro via rimarko. Fakte, tiu longa frazo multe embarasis min! Post pluraj provoj, mi elektis pli simplan klarigon. Ĉu tiu ĉi lasta propono plaĉas al vi?
      Pasigu tre agrablan semajnon... kaj fartu bone!
      Plej amike salutas vin Mikelo

      Supprimer
    2. Jes kara Mikelo! Nun tiu frazo estas bona kaj plaĉas al mi.Ivar.

      Supprimer