dimanche 21 novembre 2021

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (50) - Maxence VAN DER MEERSCH

 

                          La verkisto kun lia edzino.

En tiaj momentoj, Petro fariĝis poeto. Li entuziasmiĝis. La malforteco kaj potenco de l' homo plenigis lin de miriga konsterniĝo. Kaj li partigis kun Reĝina siajn admiron kaj kompaton por tiu estaĵo ''tiel granda kaj malgranda'', kiu scias efemera kiel fulmo en la tempodaŭro retrovi kaj determini la historion kaj destinon de ''universo, kiu superregas lin'', nur per tiu tremetanta lumeto, kiun li vidis en la ĉielo...

Poste, Petro surteren remalsuprenis.

Li demandis al Reĝina, ĉu ŝi komprenis kaj ne enuis. Sed Reĝina protestis. Ne ĉion ŝi komprenis. Tamen, ŝi estis tiom alte suprenirinta, tiom gravajn aferojn ekvidinta, ke ŝi restis svage emociita kaj pensema. Kaj ŝi demandis sin kiel Petro povis koni tiom da mirindaĵoj, kaj ĉiam esti tiel simpla, natura kaj senpretenda.

Ŝi kutimis la stultajn paroladojn, ekscesajn vantemojn kaj oratorajn sintenojn, kiujn ŝajnigis uloj kiel ŝia patro, kiu tiel malbone uzis grandajn vortojn ; aŭ kiel la Strabul', kiu sincere kredis sin kapabla diskuti kaj defendi ideajn luktojn, kiam liaj plej bonaj argumentoj estis nur insultoj aŭ maldecaj spritaĵoj.

 

Alveninte ĉe Vouters, ili supreniris al la ĉambro de Petro, kien de temp' al tempo venis Reĝina por iom mastrumi. Ŝi ne timis Petron. Ŝi ja sciis, ke li ne ofendus ŝin. Kaj, en lia ĉambro, ŝi ekbruligis, surtabligis teleron por la vespermanĝo de l' fraŭlo. Rikardo donis multajn manĝaĵojn, apetitvokajn restaĵojn de la tabloj de l' fakĝendarmoj.

Petro protestis.

''Konservu tion por vi, Reĝina. Nenion plu mi volas preni.''


Li hontis tiel akcepti la ofertojn kaj monon de Rikardo.
Sen konfesi tion, jam de kelktempe li eksentis rimorson.

Li ja sciis, ke la ĝendarmo amas Reĝinan, tion li rimarkis de l' komenco. Kaj, senkulpa de perfido koncerne lin, tamen li klare sentis, ke li ne agis kiel li devintus. Lia devo estis, ke li malproksimiĝu de l' fraŭlino. Li divenis, ke ĉiutage li plie eniras en la menson de Reĝina. Ne, tiel agi ne estis bone.

''Komprenu, Reĝina, ke Rikardo fakte ne donas ĉion tion por mi... '', li diris.
''Sed jes ja!''

''… Ĉar li rimarkas, ke plaĉas al vi alporti al mi aĵojn, li petas, ke vi donu ilin. Sed ne por mi ili estas, mi ja certas.''

''Sed jes, jes ja !'', insistis Reĝina. ''Nu, li tre ŝatas vin ! Tion li ofte diras al mi.''

''Reĝina, mi ne volas ofendi vin, sed mi opinias ne malplaĉi al vi dirante, ke li tamen pli ŝategas vin. Fakte, estus preferinde...''

''Kio estus preferinda?'' tuj demandis Reĝina, kun malkvieto.

''Nenio,'' diris Petro. ''Sed mi opinias, ke tiel ofte mi ne plu venu renkonte al vi.''

''Kial ? Sed kial ? Nenion malbonan ni faras ; neniam okazis io kun Rikardo aŭ vi. Ne, Petro, mi petas, ne lasu min nun : mi ĉagreniĝus, tion mi promesas...Vi ne estas kiel aliuloj, plaĉas al mi esti kun vi ; tio tro forte ĉagrenus min !''

Ŝi abrupte konsciis, ke ŝi bezonas tiun junulon, la horojn kiujn ili kune pasigis, tiujn mirindajn aferojn kiujn li rakontis al ŝi. Ne, sen li, ŝia vivo subite fariĝus vere seninteresa.

''Petro ! Petro, vi ja daŭre venos, ĉu ne ? ''

Petro hezitis, nenion respondis. 

Reĝina iris al li :

''Diru, ion vi timas, ĉu ?''

Petro klinis la kapon.

''Ĉu pro Rikardo vi ne plu volas ?''
''Jes'', ankoraŭ diris Petro.

Dum momento, Reĝina silentis.

''Nu, Petro,'' ŝi finfine diris. ''Kontraŭ tio, nenion vi povas. Rikardon mi neniam amos... Mi ne estas koketulino, sciu; tion mi ĝenas diri, sed...''


Ŝi ruĝiĝis kun alvenontaj larmoj pro ŝia rivelado.
Tamen tiun ŝi diris mallaŭte, kiel oni konfesas pekon :

''Sed mi ja pensas, ke vin mi amas...''


    ------------------DAŬRIGOTA------------------


2 commentaires:

  1. Bonan tagon kara Mikelo!La traduko estas bona. Nur unu malgranda erareto: Dum momento, Reĝina silentis.
    Amike, Ivar.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Привет... Bonjour... Bonan tagon, kara Ivar!
      Kiel rapida vi estas! ... kaj atentema! Dankon pro via rimarko; mi ĵus korektis tiun erareton.
      Pasigu ĝojplenan semajnon... kaj fartu ĉiam bone!
      Plej amike el Francio,
      Mikelo

      Supprimer