jeudi 2 décembre 2021

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (51) - Maxence VAN DER MEERSCH


 

Kiam Reĝina Dauchy rehejmiĝis korton de l' Malkontentoj, oni jam komencis vespermanĝi sen atendi ŝin.

Ŝi nenion plu alportis nun.
Tamen regis ia relativa bonhaveco. Necesis ja elturniĝi. Komence, Filomena Dauchy ŝajnigis ignori la devenon de la ĉiutagaj alportaĵoj de sia filo Tune.
Pro la persista malsato, Tune jam laciĝis. Nuntempe, li ŝteladis preskaŭ senkaŝe.
Li alportis hejmen multe da aĵoj : vestojn, manĝaĵon, eĉ monon, kiujn li akiris per vizitado ĉe la multnombraj ŝtelkaŝantoj de l' kvartalo.

Same kiel li kaj sub lia gvidado, ankaŭ la eta Gilberto komencis sian spertadon.

Koncerne la du fratinojn, Fransoaz kaj Leontina, ili siaflanke ekspluatis alian fonton. Ĉiu havis sian amaton. Tiuj ĉi venis atendi ilin vesperen, malgraŭ la admonoj de Filomena, kiu tamen preferintus vidi siajn filinojn bone konduti.

La patrino fine devis rezignacii. Ŝiaj filinoj ne forlasos siajn amatojn. Ŝi vane enŝlosis kaj bategis ilin, nenio efikis. Plej bone estis adaptiĝi al la situacio, kaj tiri kiom eble plej grandan profiton de io neevitebla.

Nun la amatoj de Leontina kaj Fransoaz ĉiuvespere venis al ilia domo. ''Ili havis eniron'', kiel oni diras ĉi tie. Sed ĉe la pordo ili pagis vojimposton. Ili laŭvice devis alporti iun vespermanĝaĵon.

Pri tio oni amuziĝis. Oni atendis ilian alvenon, en la korto de Malkontentoj. Ilin oni vidis alveni ĉirkaŭ la oka, kaj tiam abundis supozoj, hipotezoj pli malpli ĝustaj koncerne la enhavon de ilia hodiaŭa paketo.

Ĉu fromaĝo ? Ĉu pasteĉo ? Aŭ iu viandopecego ?

La sekvan tagon, kun senkulpa mieno, oni pridemandis al Tune aŭ Gilberto :

''Nu, etulo, kion vi vespermanĝis hieraŭ ? ''

''Tripojn.''
''Nu, estis ja tripoj !''

Kaj la novaĵo disvastiĝis de domaĉo al domaĉo, kaŭzis ridojn, mokridojn, ĵaluzon...

Filomena estis nun for de siaj revoj pri virto.

Fransoaz ankoraŭ kvazaŭ bone kondutis, daŭre konservis sian dekomencan amaton, kiun antaŭe ŝi rendevuis en la komuna necesejo.

Sed Leontina ja troigis. Ĉiusemajne, ŝi venis kun novulo. Kaj kion diri ? Oni jam alkutimiĝis ; oni tre malfacile rezignus tiun ĉiutagan bonan vespermanĝon ! Ŝia filino fakte estus foririnta se tion oni ĉesigus !


Tiun vesperon, la patro estis ebria. Leono Dauchy pasigis sian tagon ĉe Vouters, kie la Strebul' mem pagis. Ĉar Honoré, la komunisto, kiu bezonis Tune-n por propagandaj celoj, opiniis saĝa gajni al si la amikecon de lia patro. Drinkante, Dauchy misprononcis tie sian tutan vortotrezoron de solenaj dirmanieroj.

Nun reirinte hejmen, nenion plu li sciis. Li estis kompatinda estulo, maljuniĝinta, kun hararo taŭzita, vizaĝo difektiĝinta pro alkoholaĵoj, senvivaj okuloj. Li gapis, bavis, antaŭen mallevis la kapon, kaj dezirante manĝi, li trempis la manojn en sian supon, kaj ŝprucigis al si la veŝton kaj la pantalonon.

Pri tio, ambaŭ amatoj de l' filinoj senkaŝe mokridaĉis, de li nerimarkitaj. Jen estis la revenĝo de l' familio, kiam en tiuj tagoj la patro revenis ''plenplena''.

Precipe Tune triumfis. Senkaŝe, li reprenis de ĉiuj pladoj antaŭ la nazo de l' drinkulo. Balbutante, plorgrimacante, de supo sorbita, Dauchy revenis al siaj diskursoj, parolis pri la popola digno, per granda mansigno montris sian familion, kiun li fondis por Francio, nutris per sia laboro, ne per ekspluatado de l' proletara ŝvito.

Tune impertinente ridadis :
''Vi tedas nin ! Iru dormi !'' li diris al la patro.

Al Leono Dauchy, oni rifuzis la pladojn tiajn tagojn. Ĉiu siavice ! Oni puŝis lin, oni revenĝis de tiu longa tiranio, per kiu li premis siajn familianojn.

Ebria, forgesante en tiuj momentoj sian tutan malicon, li estis nur falsidiĝinta senforta estulo, nekapabla sin defendi, trudita konsenti ĉiujn ofendojn, per kiuj oni suferigis lin.

Foje, li tamen provis ribelon ; li levis la manon al Tune aŭ la filinoj, penante mieni kiel majesta drinkulo. Sed oni mallevigis ĝin, oni fortege skuis lin, oni pruvis lian ridindan malfortecon de ebrietulo, kiu povis nur silenti. Tiam li ekploris kiel knabo ĝis kiam, lacaj pro la ridado, oni decidis liberigi sin de li kaj perforte meti lin en sian liton.


      ----------------DAŬRIGOTA--------------

7 commentaires:

  1. Saluton kara Mikelo! Dankon pro la laŭvica traduko.
    Mi trovis en la teksto kelkajn eraretojn:
    Li alportis hejmen (ne raportis), por propagandaj celoj,Oni jam alkutimiĝis,Kiam en tiuj tagoj la patro...
    Ĉion bonan al vi, amike Ivar.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Saluton kara Ivar!
      Koran dankon mi ŝuldas al vi pro via altvalora daŭra helpo! Kompreneble vi tute pravas kaj mi ĵus korektis tiujn erarojn, kiujn mi ne rimarkis malgraŭ pluraj relegoj.
      Pasigu agrablan semajnfinon kaj fartu ĉiam bone!
      Plej amike salutas vin
      Mikelo

      Supprimer
  2. Ce commentaire a été supprimé par l'auteur.

    RépondreSupprimer
  3. Saluton Tjeri!
    Koran dankon pro via taŭga rimarko! Mi ĵus korektis tiun eraron. Mi ĝojas retrovi vin ankaŭ ĉi tie.
    Pasigu ĝojplenajn finjarajn festotagojn!
    Plej amike,
    Mikelo

    RépondreSupprimer
  4. ...estis lin acidhumorigita...
    Devus esti aktiva participo kun N: acidhumoriginta.
    Sed pli simple estus diri: tio acidhumorigis lin...

    RépondreSupprimer
  5. Koran dankon pro via sperta propono! Mi korektis tiun eraron en la 54a epizodo.
    Kun miaj amikaj salutoj, estimata samideano!

    RépondreSupprimer