dimanche 12 décembre 2021

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (52) - Maxence VAN DER MEERSCH

 

                                  
 Strato Lannoy en Roubaix

Tiun vesperon, Reĝina rapide manĝis. Ŝi ne ŝatis resti kune kun siaj fratinoj kaj ties amantoj. Ĝenis ŝin tiuj du nekonataj junuloj, kiuj ŝtelrigardis ŝin kaj mokridis ŝian patron. Se la patrino aŭskultintus ŝin, jam delonge ili estus forpelintaj. Sed tion Filomena ne povis, ŝi diris, pro la manĝaĵo. Por vivteni, oni havis nur la sindikatajn helpdonacojn kaj la ĉiusemajnajn sepdek kvin frankojn de Reĝina. Unu plian fojon, la patrino klarigis tion al sia postnaskita filino, sur la interŝtuparo de l' dormoĉambroj.

''Kaj kio pri Tuné ?'' Reĝina demandis. ''Oni diris al mi, ke ankaŭ li malboniĝas. Laŭdire, oni vidas lin ĉie, kie estas ŝtelindaĵo.''

''Nu, kiu diris tion ?'' malkviete demandis Filomena.

''Laboristinoj en la fabriko'' senklarige respondis Reĝina. Preferinde ŝi ne konfesu, ke temas pri Petro.


Fakte estis ja vere.
Meze de tiu ĝenerala malsatego, Tuné ekprenis danĝerajn kutimojn. La facilaj fiaĵoj, kiujn li tutsole faris ꟷ ŝteli zinkon de tegmentoj aŭ tabulojn sur la konstruejoj ꟷ aŭdacigis lin.

Celante ricevi helpon, la tutan knabaron de l' korto de Malkontentoj li jam dungis : la du etajn Boli ; Julion kaj Roberton, du mulatojn kun spickuka vizaĝkoloro, kies malbonaj instinktoj trovis sian malbaron en tiuj ekspedicioj ; Gilberton, sian fraton, la plej kanajlan de l' bandaĉo ; Lucian Demasure, la filinon de l' Strabul', dek tri jaraĝan malvirtulinon, kiu ĉiam volis ludi je ''pajĉo kaj panjo'', kuŝiĝis apud knaboj, ilin nomis ''edzo mia'' kaj plenforte prembrakumis ; Adrianon, la knabon de Hermance Vouters, la drinkejestrino, fieran esti la filo el la drinkejo, kiu turmentadis la aliajn dank'al tiu supereco ; fine dek aliulojn, stratknabojn, kiuj kutimis pasigi la tagojn sur la pavimo, ruzoplenajn, koruptitajn, senhonorigitajn.

Tiu bandaĉo ekspluatadis la regionon, ludadis agi malbone, kaj amuze detruadis. Kiam estis mono, oni iris al la kinejo. Por dek soldoj, oni povis eniri la ''Konkordian'', popularan kinejon vastan kaj veaspektan, kiu neniam ricevis tiom da spektantoj antaŭ la striko. Ties proprieto tiuokaze jam renomis ĝin ''Kinejo de l' Strikantoj''. Por iu ajn sidloko oni pagis dek soldojn. Tial la spektejo estis plenŝtopita je ĉiu prezentado.

Tie oni kriadis, tumultis, muĝis, blekis.
Iuj paroj kaŝiĝis en anguloj ; geknaboj kaŝludis ; oni kantadis aŭ kartludis ; dum la paŭzo, tien oni kunprenis proviaĵojn kaj ĵetis ties postrestaĵojn unu al la alia. Tiagrade, ke la spektaklo de la ĉambrego amuzis pli ol la spektaklo sur la ekrano.

Ĉiusemajne,Tuné kun sia bandaĉo venis tien proviziĝi per veneno por sia imagpovo, toksante per usonaj filmoj siajn menson kaj juĝkapablon. Tiuj malmoralaj impresoj ekscitiĝis en iliaj junaj turmentataj cerboj.

Ilia senpezigilo estis tiuj ekstravagancaj ludoj, per kiuj ili plenigis la korton de l' Malkontentoj kaj la tutan straton Longues-Haies.

Ili estis ''kovboj'', tiuj famaj cows-boys kun meksikaj ĉapeloj. Ili rajdis impetajn bestojn, kiujn li ekscitis per langklakadoj. Kun naztuko survizaĝe, kiu lasis videblaj nur la okulojn, kaj ligna ponardo enmane, ili atendis la karavan-trairon. Ili duelis per bastonoj, riskante misfrapeti unu la alian.

Ilin estis impresintaj la speciala vortotrezoro de krim- kaj spionrakontoj. Ili parolis nur pri dokumentoj, detektivoj, ĝentleman-rompŝtelistoj, ŝakristoj, sekretaj trairejoj kaj rabistejoj. Ili estis rusoj, ĉinoj, amerikanoj, brazilanoj.

Ili loĝis en malproksimaj landoj, kie aviadilo estas banala veturrimedo, kaj kie spionoj atakas vin ĉiupaŝe.

Tiele kontentiĝis tiu akrigita kaj delira bezono por aventuroj, ekzotismo, misterplenaj dramoj, kanajloj kaj heroeco, per kiuj kino kaj krimromano gangrenis la animojn de nuntempaj geknaboj.

Baldaŭ, oni ne haltis tie. Pro malsato, oni komencis ja vere ŝteladi.

Tuné unue organizis almoz-sekcion, kiu foriris ĝis la strato Lannoy, ploretante kun mano etendita al pasantoj.

Post tio, oni celis la korbojn de fruktovendistoj, la montrajn stablojn de spicistoj, la puŝoĉaretojn de lokŝanĝaj vendistoj. Trifoje semajne, la bandaĉo iris al bazaro kaj revenis ŝarĝita de ŝteletaĵoj : spongoj, teksaĵoj, ludiloj, bagatelaĵoj el kupro.

Oni disdividis. Iujn aĵojn oni portis hejmen, eĉ se necesus aserti, ke tiuj estas donacetoj, se la gepatroj sin montrus severaj koncerne moralecon.

Fakte, multaj nur ridis kaj profitis de tiu surpriza fortuno, kiun alportis tiu elturniĝema knabeto.
Ja estis la striko ...


       --------------DAŬRIGOTA--------------


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire