mardi 11 janvier 2022

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (53) - Maxence VAN DER MEERSCH

 

               "KORTO" EN ROUBAIX (Dokumento el Interreto)

Kio evidente aspektis ŝtelaĵo, tion Tuné mem forvendis. Li konis ulojn en strato Magenta : iuj polo, maljuna judo kaj horloĝisto-brokantisto, kiuj kutime ricelis. Tiuj konsentis groŝpreze reaĉeti la rabaĵojn. Kaj la monon Tuné stulte elspezis kun tiu, kiun li nomis sia bando. Oni havis ''rabejon'' : vicon de malnovaj forlasitaj domoj, tutan kadukontan korton, en la fundo de l' strato Longues-Haies. Tien oni kune iris, ekflamigis fajron kaj manĝis vaflojn, panetojn kun sekvinberoj, tabuletojn da ĉokolado.

Al Tuné plaĉis tiu vivo. Lian menson ankoraŭ infanecan kontentigis estri tiun hordon da knabaĉoj, kies mastro li estis. Kaj, stranga afero, tiu laŭdire stulta knabo montris, por malbono, elturniĝemon, eltrovemon kaj ruzkapablon, kiujn oni tute ne suspektis ĉe li. Eĉ la fakĝendarmojn li sukcesis priŝteli, tiu degenerinta malfortikulo, kun sia bando da friponoj.

Ĉirkaŭ la sesa vespere, li foriris al la stacidomo.

Li pasis tra iu truo, kiun li estis eltrovinta en la palisaroj, strato de l' Ŭesto. Kaj li serĉis la vagonojn de proviando por la ĝendarmaro, tiujn kiujn gardis sentinelo.

Ĉe unu flanko, senkaŝe, duono de l' bando bruege atakis la vagonaron. Tien alkuris la sentinelo. Kaj Tuné alvenis ĉe la alia flanko, malfermis la pordon de iu vagono, eniris kun la ceteruloj de l' bandaĉo.

Ne pezaj estis la kvadrataj panoj. Tiujn oni ĵetis super la palisaroj sur la straton. Alkuris homoj, kiuj profitis de tiu surpriza fortuno. Kiam revenis la sentinelo, Tuné estis jam for.

Tiujn vesperojn, plenŝarĝita de kvadrataj panoj, li estis akceptata kiel heroo en strato Longues-Haies.

Foje, Filomena serioze pensis pri tiuj aferoj.

Samkiel Reĝina, ŝi sentis la danĝeron de tiaj kutimoj.

Jam iu frato de Filomena malboniĝis dum la milito. Li estis la plej juna, iom trodorlotita. Pro la invado : ne plu instruo, ne plu laboro. Li pigriĝis, interrilatiĝis kun huliganoj. Kiam revenis paco, li ne plu sukcesis adaptiĝi. Li apartenis al tiu senmoraligita junaro, de kiu, post la fino de l' milito, oni pene devis purigi la okupitajn regionojn. Oni ne sciis nun tion, kio li fariĝis. Laŭdire, iu virino estis lin pertrenĉile murdinta, en Parizo.

Jes ja, Tuné similis sian onklon, Filomena enlitiĝante konfesis al si. Kaj krom tio, la Strabul' gurdpropagandis al li politikon, nokte kunprenis lin por alglui anoncojn, skrapŝiri la afiŝojn de l' FGT, kaj frakasi per hakilo la pordojn de l' ''flavuloj''.

Reĝina pravis : Tuné estis malboniĝanta.

Sed kio pri la filinoj ? Leontina ? Fransoaz ? Ĉu estis fakte pli bone akcepti ĉi tie iliajn amantojn ?

Kaj kio pri Reĝina ? Homoj subkomprenigis, ke ŝi ja oftege iradis al Vouters. Jam klaĉis la kortularo, ĉar ŝi vojiris kun la instruisto...

Ve ! Ja necesis vivteni sin!

Tiel oni faras ĉe la laboristaro : revoj pri honesteco, kiujn rediras patrino al patrino, sed kiuj neniam plenumiĝas. Fakte, estis nun same ĉie.

Kaj Filomena vere sentis sin tro malforta, tute sola.

De l' patro ? Nenion atendindan.

Kaj la geknaboj kreskas, foriras de vi, vivas sian vivon ekster vi...

Ambicioj, honesteco, tiuj ne rezistas fronte al mizero.

Unue manĝi ! Jen la unua leĝo.

Post la striko, oni rekvietiĝos, oni retrovos siajn revojn, se ankoraŭ ne estis la lasta limotempo.


FINO DE L' TRIA ĈAPITRO


--------------------DAŬRIGOTA----------------

3 commentaires:

  1. Ce commentaire a été supprimé par l'auteur.

    RépondreSupprimer
  2. Kompreneble, kara Tjeri! Vi tute pravas! Dankon pro via taŭga kaj sperta rimarko!
    Ĉion plej bonan en 2022 mi deziras al vi.
    Amikajn salutojn el Sologne.

    RépondreSupprimer
  3. Reciproke mi deziras al vi plej bonan novan jaron.
    Amike.
    TT

    RépondreSupprimer