dimanche 23 janvier 2022

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (54) - Maxence VAN DER MEERSCH

 


                         Kvara Ĉapitro


Laŭra estis fuĝinta de sia domo.


En la vespero, kiam Ĵak forlasis ŝin, ŝi reiris al sia patrino kaj decidis ĉion konfesi. Fakte tiam nenio povis pli ĉagreni ŝin. Trafis ŝin dolorega elprovo, kiun nenio povus superi.

Ŝi eniris en la kuirejon, kie Fernanda flikis ŝtrumpojn. Laŭra sidiĝis en malhela angulo.

''Ĉu vi volas kafon ?'' demandis Fernanda.

Ĉar jam de longe, nur la panon de l' sindikato kaj nigran kafon oni havis por la vespermanĝo. Sed ankaŭ tiujn oni devis ŝpari.

''Mi ne malsatas'' diris Laŭra.

''Ĉu vi alportis lignon ?''

''Jes... Ve, mi pensas, ke mi forgesis mian faskon.''

''Kiel stulte !'' malkontente grumblis la patrino. ''Sendube via Ĵak refoje ĉeestis !''

''Jes'' diris Laŭra.

Surprizata, la patrino levis la kapon. Estis ja la unua fojo, kiam Laŭra tion senkaŝe konfesis.

''Kio okazas al vi ?'' ŝi demandis. ''Estas neniu novaĵo, ĉu ?''

''Jes ja.''

Fernanda ne komprenis. Ŝi mem pensis pri la geedziĝo.

''Ĉu vi parolis kun la knabo ? Li ja venos por sin prezenti, ĉu ?'' ŝi demandis.

''Ne, panjo. Li foriris. Li ne plu revenos...''

''Ĉu li ne plu revenos ?''


Jam la patrino stariĝis, rekta kiel stango.

''Li ne plu revenos. Ĉu vi freneziĝas ? Kio okazis ? Parolu !''

''Mi eksciis, ke li havas infanon'', diris Laŭra kun senesprima kvazaŭ indiferenta voĉo. ''Tial mi diris, ke li foriru por resti kun li, ke tio estas lia devo.''

''Nu ! Nu !'' diris la patrino.

Ŝi restis senvoĉa, neniun vorton ŝi eltrovis. Nur moviĝis ŝiaj brakoj, kiujn ŝi faligis sur la femurojn, en konsterna gesto.

''Nu ! Nu !...''


Ĝuste tiam eniris la patro Drouvin. Li malbonhumoris. De tri semajnoj, eĉ groŝon li ne plu havis por sia tabako. Oni vidis lin fumi ŝnurojn, ŝelon, sekajn foliojn. Tiu striko iom post iom acidhumorigis lin. Manĝegemulo, li daŭre malsategis, suferadis pro la manko de viando kaj vino, kiujn li ŝategis.

Nokte li vekiĝis, malsatega, sonĝanta pri bonaj manĝaĵoj. Kaj li rapidege malsupreniris, vane esploris la malplenan manĝoŝrankon, englutis grandan glason da malvarma akvo por mildigi sian urĝan malsaton, ke li povu reendormiĝi.

Vere malfeliĉa li estis.


Tuj de l' eniro lin mirfrapis la ruĝa vizaĝo de Fernanda kaj la hebeta sinteno de lia filino.

''Kio denove okazas ?'' li demandis.

''Okazas'' subite kriegis Fernanda,'' okazas, ke jen ni estas en la kaĉo pro via filinaĉo ! Vi povas ja rigardi ŝin, tiun maliculinon ! Ĉu vi scias, kion ŝi faris kun sia amato ? Nu ? Ĉu vi scias ?''

''Kion ŝi faris ?'' demandis Ludoviko Drouvin. ''Tuj diru, do !''

''Ŝi amoris kun li ! De preskaŭ ses monatoj ŝi estas ''tiel''. Kaj nun li forpafis sin ! Nu, aĉulino, ne tion vi neos, ĉu ? Vi opinias, ke mi ne rimarkis vian ventron, ĉu ? Ankaŭ viajn subvestojn jam de sufiĉe longe mi esplor-kalkulas ! Fiulino ! Fiulino ! Tiele senhonorigi viajn gepatrojn ! Sed de kie vi naskiĝis ? Kion vi havas en la korpo, sentaŭgulino ?''

Tiun insultan alparolon Laŭra estis ricevinta kvazaŭ fortan martelfrapon. Ŝia patrino jam divenis ! Ankaŭ la patro sciis nun ! Kio okazos, Dio mia ! kio okazos ?

Laŭra sinkis sur sia seĝo, preĝmaniere premis la manojn kaj atendis la batojn. Kaj nekonscie ŝi ankoraŭ tiris sian antaŭtukon, per instinkta sed nun vana gesto, provante kaŝi sian ventron, kies aspekto incitegis ŝian patrinon.


''Kiom ajn vi penos'', tiu ridaĉis, ''nu, vi ne kaŝos ĝin ; ne en sako li venos ! Kaj pri la kvartalo ! Kaj pri la korto ! Eĉ por preni akvon de l' pumpilo mi ne plu aŭdacos iri ! Kio pri Hermanca Vouters? Kaj la edzino de l' Strabul' ? Kiom ili primokos min, tiuj ĉi !''


Abrupte, senkiale ŝi returnis sin al la patro.

''Pri ĉio VI kulpas ! Se vi ne estus tiel mola ! Se vi scius regi vian filinon, tio ne estus okazinta ! Vi ja similas al ŝi ! Komence, ne ekzistas du malsamaj Vouters-uloj !''

''Fermu vian faŭkon !'' ribelis Ludoviko Vouters. ''Pri kio mi kulpas ? Ja estas vi, kiu parolis pri tiu geedziĝo kaj estis kontenta, kiu aĉetis viajn horloĝon kaj lustron ! Jen VI estas nun en kaĉo kun tiuj bagatelaĵoj ! Nur imagu, ke oni povintus manĝi tutan monaton sen tiuj !''

Tiu penso incitegis lin, kaj samtempe ĝi vekigis plian koleregon en la menso de l' patrino.
Ili ambaŭ turnis sin al sia filino.

Fernanda fortege vangofrapis ŝin.

''Stariĝu !''

Laŭra stariĝis.

''Rapidu al via ĉambro !''

-----------------------DAŬRIGOTA---------------------

4 commentaires:

  1. manko da viando kaj vino > manko de viando kaj vino

    Amike

    RépondreSupprimer
  2. Koran dankon pro via rimarko, estimata Tjeri.
    "Manko DE..." estas ege pli ofte uzata ol "manko DA" Nur 17 ekzemplojn mi trovis en la "Tekstaro de Esperanto" (kaj almenaŭ 500 kun DE).
    Amikajn salutojn el Sologne.

    RépondreSupprimer
  3. Konsideri mankon, kiel kvanton, estas stranga pensmaniero, ĉu ne?
    :)

    RépondreSupprimer