lundi 30 novembre 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (27) - Maxence VAN DER MEERSCH

 

                                             Drinkejeto en Roubaix
 

Plurfoje Popol preskaŭ mortis. Ĉion li travivis : malsanojn, mizeron, senigojn kaj batojn. Patrinaĉoj plezuriĝis frapante liajn etajn vangoj. Knabo, tiu manĝas, jen malpuriĝas, jen rompas aĵojn... kaj ofte estas malpura kaj naŭza... Li nepre estu onia infano, por ke oni pardonas lin. Kiam du jaraĝa, ankoraŭ nekonscia, Popol jam ŝatis nur virojn ; li timegis virinojn, pro tiom da batoj, kiujn li ricevis de ili.

Li finfine trovis rifuĝon ĉe Vouters. Hermance ne estis malbona al li. Kaj precipe estis Ĵak !

Ĵak tuj eksentis amon al Popol. Kiel dolĉa kaj bona estis tiu ŝafido, kiu suferis pro la pekado de l' mondo ! Li havis ĝiŝhaŭto-tonditan, rondan kaj komikan kapon. Liaj naivaj okuloj miris pri bagatelaĵoj. Li stranĝe rigardis vin, palpebrumante kvazaŭ blindata strigo... Car li multe suferis pro vidmalsano. Ankoraŭ ofte muko kungluis liajn okulharojn kaj malhelpis lin malfermi la okulojn. Kaj ĝis kiam Hermance rimarkis tion, kaj lavis la krustojn per varmeta akvo, li promenis en la drinkejo kun fermataj palpebroj, blinduleto rezigna kaj stoika. Car neniam li petis ion.

Li estis bonkora knabeto. Ne eblis malŝati tiel kuraĝan etulon, kiu akceptas sian mizeron same kiel iu viro... Lia buŝo malfermata pro mirego malofte ridis, sed nur timeme ridetis, ĉar li tro ofte ricevis admonojn por aŭdaci gajmieni. Mizere vestita, li havis bulan ventron, ventron de hundeto malbone nutrita per misdigesteblaĵoj, kiu elstaris sub lia antaŭtuko. Kaj lia granda ĉarmo estis tiu seriozeco, tiu ridotimo, tiu timema obeemo, kiujn li lernadis dum kvar jaroj de fremdaj krudaj manoj.

Li eksentis por Ĵak (por ''paĉjo Zak'', kiel li diris) amon, kiu kreskis iom post iom. Ĵak donis al li bombonojn, lavis liajn palpebrojn per borata akvo sur vatobuloj, helpis lin vestiĝi kaj senvestiĝi, kaj, kiam li sentis malvarmon, tenis liajn piedojn inter siaj grandaj varmaj manoj, antaŭ ol enlitigi lin.

Ĉe la tablo de l' drinkejeto, ili manĝis flankon ĉe flanko, ambaŭ seriozmiene. Ĵak tranĉis lian viandon kaj nazpurigis lin. Li kantis ''Marlbrouck'' kaj rakontis fabelojn : ''Felo de Azeno'' , ''La Ruĝa-Ĉapeto'' ...

Krom tio, Ĵak posedis biciklon. Foje, li vokis Popolon, lin sidigis sur la framstangon, kaj ek !.. Popol tiam spertis mirindajn momentojn. Li estis en aŭto, en vagonaro, en aviadilo aŭ ie ajn... Liaj lipoj simulis la bruon de imaga motoro. Li tenis la direktilon, kun siaj etaj malpuraj manoj tuj apud la dikaj manoj de paĉjo Ĵak, kaj silentis. Kiam Ĵak haltis kaj teren remetis lin, Popol, daŭre silenta, foje mienis tiom malfeliĉa, tiom ĉagrenita, baldaŭ ploronta, ke Ĵak tamen reprenis lin kaj plu iris.

Unu fojon, ili ambaŭ falis. Unu premegita fingro de Popol sangis. Sed, plorante, Popol tuj residiĝis sur la framon, kaj asertis tra siaj larmoj, ke tio ne doloras...

Por Ĵak, Popol iom anstataŭis la knabineton, kiun li ne plu vidis, kaj de kiu li estis disigata depost la ĉesigo de la rilato kun sia edzino, sed pri kiu li daŭre pensis.

Tia estis la interrilato de tiuj du amikoj, Popol kaj Ĵak.

Hodiaŭ, Ĵak plu rakontis la aventurojn de iu Plik-Pluk, mitologia persono, kiun imagis la junulo por Popol. Li estis ege pli aŭdaca kaj fortika ol la tamen famkonata Gargantuo. La heroaĵoj de Plik-Pluk okazis en iu malebena regiono, kie regis rabistoj kaj fabelaj bestoj. Ĵak neklare lokis tiun aeron ̶ Dio scias kial ̶ proksime al Bruselo, kaj pro tio, ĝi havis iom svagan ekzotismon kaj misteron en la okuloj de Popol.

Nia flandra senjoro, kies epizodaj heroaĵoj jam de pluraj semajnoj ĉarmis la vesperojn de Popol, ĵus venkinte tridekon da ŝtelistoj, estis nun manĝanta tutan aron da rostitaj ŝafoj, kiam, en la drinkejo, ridegoj interrompis la rakonton.


-----------------------DAŬRIGOTA--------------------------



 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire