samedi 12 décembre 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (28) - Maxence VAN DER MEERSCH

 

                      Dokumento el Interreto : Transporto de fiŝoj en Kalezo

''Jen tiu etkapul' Gervais, kiu enportas sian ĉareton'', diris Boli, rigardante eksteren tra la kurteno.

Demasure malfermis la pordon de l' trinkejeto, kaj kriis kiel la fiŝvendistoj :

''Tute freŝaj ! Freŝegaj ! Kvar soldojn la kardeloj !'' (*)

Gervais eĉ ne rigardis lin, levis la ŝultrojn kaj plu malmuntis sian ĉareton.

Li estis kvardek kvin jaraĝa viro, sufiĉe altstatura, maldika, iom dorskurba. Lia nazo, longa, tubera, kun ronda pinto, donis al li ian noblan aspekton. Lia mentono elstaris. Liaj malgrasaj vangoj havis tiajn longajn viglajn sulkojn, kiuj montras kutiman streĉon kaj strebon... Precipe impresis liaj verdaj kreskaŭ grizaj okuloj, kie ̶ rara okazo ̶ kvazaŭ disaj sangopunktoj ruĝe makulis la irisojn. Tio donis al li strangan rigardon.

Malŝarĝinte la kestojn, li daŭre malmuntis sian ĉareton, sur kiu li vendis fiŝon. Sed ĝi estis tro larĝa por eniri en la korton. Ĉiuvespere, post la taglaboro, necesis, ke li unuope enirigu la du radojn kaj la ĉaretkeston el ligno. Matene, je la sesa horo, li remuntis la tuton sur la strato kaj ree foriris.

Li ruligis ambaŭ radojn ĝis sia domo. Boli kaj Ĵak helpis lin porti la ĉaretkeston. Poste li mem portis la kestojn de fiŝo en la korton. Lia hundino Diana, kontenta pro esti maljungita, kuradis ĉirkaŭ li.

Lia domo estis la lasta, en la fundo de l' korto de la Malkontentoj. Sur la sojlo atendis lin Matilda, lia edzino. Ŝi nediskuteble estis la plej bela virino de l' korto Renart. Ŝi estis vere beleta, belforma, apetitveka, kun rozkolora firma karno. Kun nigra bukla hararo, nete desegnitaj brovoj, suprenlevita nazo, ridetpreta buŝo, ŝia knabina kaj maliceta tuta mieno ŝajnigis ŝin alloga. Gervais, je dek kvin jaroj pli aĝa, submetiĝis al ŝi.

''Ĉu vi bone vendis ?'' ŝi demandis.

''Nenion !'' lace diris Gervais. ''Nenion mi vendis.''

Sur la mallarĝan trotuaron antaŭ la domo, li elverŝis siajn du kestojn de haringoj, perlamote arĝentaj etaj korpoj, kiuj rozkoloris la glacion de fajnaj sangospuroj. Li serĉis la malpli putrantajn. Li flaresploris ilin, rigardis la okulojn, palpis ilin por kontroli, ĉu ili ne gluis en la manoj. Tiel li trovis dekduon da ili, kiuj ne tro malodoris. Matilda jam alportis teleron, en kiu li metis ilin.

''Vi kuiros ilin por la vespermanĝo.'' li diris. '' Oni tamen ne povas ĉion forĵeti.''

Ankaŭ lia hundino Diana ricevis sian parton, dekon da ili. Poste Gervais iris preni sian ŝpaton kaj komencis fosi truon en la tero de l' korto. La fetoro de putranta fiŝo ŝvebis en la vespero. Gervais fosis la nigran tavolon de malmoliĝintaj cindroj, kiu iĝis kvazaŭ krusto. Tie li retrovis botelfundaĵojn, sardinskatolojn, brikpecojn. Poste, pli sube, li atingis la flavan kaj puran argilon.

''Du kestoj je sesdek kvin frankoj !'' li fosante pensis. ''Ĉio estas nun fuŝita ; mi devos vendi la ĉareton.''

Ĉiujn rimedojn li jam elĉerpis. Tiuj du kestoj da harangoj, kiujn li aĉetis la antaŭtagon, kaj el kiuj li preskaŭ nenion vendis … tio finpremegis lin.

Tiu viro havis sendependan animon. Kiam komencis la striko, li demandis helpon de neniu. Sian tutan havaĵon, proksimume tri cent frankoj, li elspensis por aĉeti sian ĉareton kaj la unuan fiŝoĉarĝon. Li komencis vendi siajn marfiŝojn tra la tuta urbo, dezirante preteratenti la bonfaroficejojn kaj sindikatojn.

Ĉiuj loĝantoj de Roubaix tiel vidis lin puŝi tiun ĉareton, kiun el sube tiris lia hundino. Ĝis noktiĝo, kia ajn estis la vetero, li kriadis pri sia fiŝo. Survoje kaj rapide, li manĝis nur kelkajn ŝmirpanojn. Kaj siajn malamikojn li havis : katojn, kiuj ŝtelis lian varon ; rivalojn, kiuj antaŭvenis por preni lian klientaron ; la sunon, kiu putrigis la fiŝon ; la mastrumantinojn, kiuj reduktis lian profiton ; la trinkejetojn, kie necesis trinki por vendi.

De l' mateno ĝis la vespero, resonis en siaj oreloj la unutona rulbruado de la ĉareto kaj la krio ''Fresaj haringoj !'', kiun li eligis ĉiujn dek paŝojn. Nokte li revenis, malmuntis sian veturilon por remeti ĝin en la domon, manĝis la putrantajn haringojn kaj enlitiĝis. Li ofte estis tiom laca, ke li manĝis en la lito, kun la telero inter la genuoj. Foje li ekdormis tiel, antaŭ ol li finmanĝis...
Lia edzino Matilda skoldis lin, diris, ke ĉio stinkas en la domo, ke oni primokas ilin, ke ŝi ne plu eniras butikon sen esti nomata ''la virino Fiŝ' ''.

Sed Gervais volis perlabori sian vivon.
La negoco tamen malboniĝis. Aliaj strikantoj konkurencis Gervais-on. Kaj malpliiĝis la klientaro, ĉar oni eĉ ne plu povis aĉeti haringojn, pro tiu terura striko. Unu aŭ du fofojn, li vendis nenion. Li depruntis ducent frankojn de sia bofrato sed ne sukcesis ilin repagi. Kaj la hodiaŭa bato kompletigis lian ruinon. Eĉ mankis al li mono por plu aĉeti fiŝon.


(*) NB : Demasure diras stultaĵojn, kompreneble. Kardeloj estas birdoj, ne fiŝoj. En norda Francio kaj en Belgio ankoraŭ okazis tiam kantkonkuroj por fringoj kaj kardeloj.


---------------------DAŬRIGOTA-----------------------



Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire