dimanche 27 décembre 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (29) - Maxence VAN DER MEERSCH

 

Jam estis lia truo sufiĉe granda. Li enĵetis ĉiujn fiŝojn, kiujn li poste kovris per tero. Jen cent tridek frankoj enterigitaj tie, kiujn li povintus manĝi kiel pano kaj viando, se li ne estus tiel obstina daŭrigi sian laboradon spite ĉion.

Sur la sojlo, Matilda rigardis lin fari.

''Ej ! Jen bela progreso, ĉu ne ? Ĉu vi ne povus agi kiel ĉiuj ? Nu, kio fariĝos al ni ? ''

Ĉu mem ŝi sciis ?

Enirinte la kuirejon, li sidiĝis en angulo kaj enprofundiĝis en pesimisman mediton. Li sentis sin nun senkuraĝigita. Jam alvenis la vintro ; estus vane serĉi ĝardenon por kultivi legomojn, kiuj ebligus vivteni. Ĉion estis Gervais provinta : li jam bredis kuniklojn, pasante tutajn vesperojn por kolekti herbon cele ilin nutri. Ĉiuj el ili estis jam manĝitaj aŭ venditaj...

Ĉu vendi ŝalotojn aŭ ŝulaĉojn ?… preferinde rekte almozpeti ! Ĉu kontrabandi ? Gervais neniun konis kaj li ne havus klientaron. Multaj faris tion de kiam komencis la striko, sed necesis esti informita...

''Mi devus foriri'', opiniis Gervais.

Foriri... Li rigardis Matildan prepari la haringojn, kun la dorso turnita al li. Li kontemplis ŝian nukon, kiun ombris senordaj mallongaj haroj, kaj la harmoniajn liniojn de ŝiaj ŝultroj kaj talio. Estus malfacile ŝin lasi. Dum momento, li demandis sin :

''Kial mi ne farus kiel aliuloj ? Kial ne iri, same kiel ĉiuj, al la sindikatejoj, al la socihelpaj oficejoj? Nu,tiom da ili ne hontas pro tio !''

Sed ribelis lia orgojlo. Li, Gervais, ne similis aliulojn : de neniu li volis almozi karitaton. Li restarigis sian kurbiĝintan korpon, plurfoje fermis kaj malfermis siajn manojn, kvazaŭ provante ties forton. Ne ! Tiuj bonaj manoj de kuraĝa viro ne lasos lin malsati !

Li faris sian decidon. Tiel longe kiam restos ebla rimedo, meritenda salajro, li pluestos sia mastro.

Nesciante tion, Gervais estis unu el tiaj uloj, kiuj, antaŭ ĉio, havas viglan kulton por sia sendependo. Sed la vivon de tiaj homoj malfaciligas nia jarcento.

''Morgaŭ, mi foriros'' laŭte diris Gervais.

''Ĉu vi foriros ? Kien do vi iros ?'' demandis Matilda, kiu viŝis siajn manojn.

''Al Cassel (*). Tie for, mi havas amikon, kiu laboras pri betoj. Li ricevas po dek frankoj tage, kaj sian manĝon. Se mi trovos laboron, mi sendos al vi la dek frankojn. Vi travivos. Ankaŭ mi. Poste, mi revenos.''

Matilda nenion respondis. Ŝi kombis sin antaŭ la spegulo kaj rapide pudris sian vizaĝon.

''Ĉu vi eliras ?'' demandis la viro.

''Ne ! Mi iras al Fidel por havi legomojn. Mi volas iomete min aranĝi ; mi estis tiel malpura !''

Preninte sian sakon, ŝi eliris. Sed revenante de la domo de Fidel, ŝi ne tuj eniris la korton. Dum momento, ŝi restis antaŭ la enira vojeto por rigardi la kutiman spektaklon de la strato de Longaj Heĝoj. Kaj de tre malproksime, ŝi ekvidis la alvenon de Pozzo, la brigadisto de l' fakĝendarmoj. Iu amiko akompanis lin. Ambaŭ rajdis surĉevale. Ili surhavis sian tutnovan uniformon, siajn gamaŝojn el vaksita ledo, kvazaŭ lakitajn. Gantoj el blanka fajna ledo, tutnovaj, blindigis la okulojn de spektantoj, mirigitaj de tia lukso. Kaj la bruna ledo de la zono, la rimeno de la revolveringo, la ledaĵoj, ĉio donis al ili militan sintenon, imponan aspekton kiu impresis.

Iliaj ĉevaloj stamfis. Sen vidigi tion, ili vigligs tiujn per brido kaj sprono cele ilin karakoli, por emfazi la impeton de la rajdobestoj kaj ilian propran lertecon de rajdantoj.

Kaj ambaŭ ĉevaloj malrapide marŝis, hufobatis, fiere balancis sian postaĵon dekstren - maldekstren, kun ronda kolo kaj iom da ŝaŭmo en la buŝo. Sur ilia nigra hararo brila pro ŝvito, la flavaj seloj allogis la okulojn, kaj la grandaj kavaleriaj sabraoj fiere balanciĝis ĉe la bestflankoj.

Meze de la pavimita ŝtrato, tiele antaŭeniris la du fakĝendarmoj ; kun arogantaj okuloj, ili rigardis la virinojn.

Oni silentis ĉirkaŭ ili. Se kovis malamo, ĝi kaŝiĝis kaj ne aŭdacis montriĝi. Fakte oni admiris ilin. Belaj viroj ili estis, fortikaj, muskolaj, bone nutritaj. Uloj faritaj por finfine batali, kaj antaŭ kiuj la tuta malsatega kaj malfortika popolo pli forte sentis sian fizikan mizeron.

Ili alvenis antaŭ la korto de l' Malkontentoj. Pozzo, dum li pasis, senĝene rigardis Matildan. Kaj denove plurajn fojojn poste, el malproksime kaj longatempe li returnis sin sur sia selo.

Matilda hejmen reiris nur kiam li malaperis.


(*) Cassel : urbeto de norda Francio, je kelkaj kilometroj de la belga landlimo, inter Dunkirko kaj Lillo.


Fino de la 7a ĉapitro.

---------------------DAŬRIGOTA--------------------

 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire