jeudi 14 janvier 2021

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (30) - Maxence VAN DER MEERSCH

 

                              Oka ĉapitro

 


Ĉirkaŭ la kvina horo, la maljunulino Eliza jam pretigis la manĝeton de sia edzo. Trikante ŝi atendis lin.

Ŝi remarkis, ke li malfruis. Ĉiujn kvin minutojn, ŝi levis siajn okulvitrojn sur la frunton por kontroli sian karan horloĝon. Ŝi estis ĝuste preparinta likvoron, kiun li ŝatis : radikojn de angeliko maceritajn en juniperbrando.
Ili ambaŭ iĝis frandemaj, kiel maljunuloj, al kiuj restis nur tiaj etaj stomakplezuroj. Ŝi dorlotis sian edzon. Ŝi jam imagis lin frandi sian angelik-likvoron, leki la fundon de l' glaso, kaj poste inciteti ŝin por akiri iomete pli. Pri tio ŝi trikante tute sola ridetis. Sur ŝia ŝultro, kviete ronronis Baptisto. Ĝia katido Rikiki ludadis kun ŝia griza lanbulo sur la planko.

''Nu, Baptisto ! Via mastro ankoraŭ ne alvenis, ĉu ?'' diris la maljuna virino.

Baptisto saltis teren, ĝibigis la dorson, rigardis ŝin, streĉiĝis, sed ne kuris al la pordo.

Tiam Eliza stariĝis, kaj refoje kontrolinte sian horloĝon, decidis rigardi eksteren, por vidi ĉu Fidel alvenas.

Neniu. La strato estis senhoma.

Eliza revenis en sian kuirejon. Eble fruis la horloĝo. Tamen vesperiĝis. Eliza rigardis tra la fenestro la korton, kiun la venonta vespero tristigis.

La korto de l' Malkontentoj !... Tie ŝi naskiĝis antaŭ sepdek jaroj. Eta knabineto, ŝi faris siajn unuajn paŝojn sur ĝia grundo el nigra tero. Ŝia tuta vivo sin alligis al ĝi, ankaŭ ŝiaj plej foraj memoraĵoj. Tie, iam falis ŝutro sur sian kapon. Tie, iam, okaze de epidemio, oni faris grandegan funebrecan procesion, kiun ŝi ankoraŭ memoris ̶ viroj, virinoj, infanoj, ĉiuj rondpromenante ĉirkaŭ la korto, kantante kantikojn, kun, en ĉies pugno, flamigita kaj fumanta bastono ĵus trempita en gudro. Tie, antaŭlonge, ĉiusabate vespere, oni dancis sur la grundo, en lignoŝuoj, ĉe la kria kaj melankolia sono de spirmanka akordiono.

La korto ! La korto de l' Malkontentoj, kun ĝiaj kvereloj, ĝiaj interŝanĝoj de ĵetita akvo el siteloj, ĝiaj babiladoj de klaĉulinoj, ĝiaj pepadoj de buboj, ĝiaj interbatadoj de ebriuloj, ĝiaj tranĉiloj enĵetitaj en pordojn ; tiu tuta vigla vivo sin kaŝis en mallarĝaj seneliroj, kiuj faris de l' strato de Longues-Haies, kun ties du mil loĝantoj, kvazaŭ timigan Subura-n. (*)

Eliza neniam forlasis sian korton. Ŝi konis ĝin kvazaŭ temis pri dependaĵo de sia kuirejo. Plaĉis al ŝi ĝia vivo, tiu komunumo de homoj tiel apartaj.
Ĉar en tiaj kortoj, oni vivas kune, oni havas siajn servutajn tagojn de lavado aŭ balaado, kun la neeviteblaj kvereloj, kiujn ili rezultigas. Oni havas siajn ĝojojn okaze de la lumfesto, la solenado de komunioj, la kermesoj kaj foiroj. Oni havas ankaŭ siajn malfeliĉajn tagojn pro strikoj, senlaboreco, epidemioj, kaj eĉ kiam pasas la homo por ricevi la luprezon, ĉiun unuan dimanĉon de l' monato.
La korto estas kiel urbeto, kun ĝia publika kampo ‒ komunaj pumpilo kaj necesejo, elirkoridoro, fadenoj por sekigi tolaĵo ‒ ĝiaj civitaj militoj ─ ĝia polico, kiun ofte plenumas, okaze de batalo, iu propravola fortikulo ─ kaj eĉ ĝia ''kulto'' kun la kartdivenistino- kaj-akuŝistino, kiun oni konsultas kontraŭ cent soldoj.

Kiuj strangaj arĥitektoj, troŝparemaj pri aero kaj tereno sed malŝparemaj pri la sano de malriĉuloj, kapablis konstrui tiujn termitejojn, tiujn labirintojn, kiuj aldoniĝis al la strato de Longues-Haies, disbranĉitajn, nekoherajn, traboritajn de vojetoj kiel rabmurdejoj, kaj de subitaj transirejoj ?

Finfine Baptisto iris grati ĉe l' pordo kaj Eliza malfermis ĝin. Ŝi jam verŝis la kafon en la tason, kiam la katino revenis kun hirtiga hararo kaj perturbita sinteno.

''Nu, Baptisto, kie estas via mastro ?'' demandis Eliza.

Sed la katino rondiris ĉirkaŭ ŝi, miaŭis, kvazaŭ freneziĝinta.

Trafita de malklara alarmo, Eliza ekkuris al la sojlo de sia butiko. Kaj, malproksime, ĉe la fino de l' strato de Longues-Haies, ŝi vidis alveni sian karan Fidel-on, kiun freneza homamaso pelis per piedbatoj.



Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire