vendredi 29 janvier 2021

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (31) - Maxence VAN DER MEERSCH

 

                                 Teksfabriko en Roubaix

 

Kiam Fidel eliris el la fabriko Denoots, li tuj sentis sin gvatata. Du biciklantaj viroj, ekvidinte lin, returne iris kaj rapide forveturis.  

Fidel rifuzis esti akompanata de fakĝendarmoj. Kiu do povus ataki maljunulon kiel li ? Neniam li malbone agis, neniun malamikon li konis kaj ne povis eĉ sin defendi.

Fidel do sentime antaŭeniris.

El malproksime li ekvidis grupon venantan renkonte al li.Tamen li plu antaŭeniris. Ja kontraŭ li oni rankoris. Sed bravulo estis tiu maljunulo.

Li baldaŭ troviĝis meze de tiu bando. Oni ne lasis lin iri unu paŝon plu..

''De kie vi venas ?'' demandis iu viro, haltigante lin. 

''Tio min koncernas.''

''Respondu, pigrul' !''

Kaj la viro prenis lin per la kolo.

''Lasu min !'' kriis Fidel, paliĝanta pro kolero.

Tiam li volis forpeli la viron. Sed li malhavis sian antaŭan forton. Senpene, la viro plu tenis lin per la kolo.

 ''Oni ja scias, de kie vi venas, oldaĉ' ! De l' fabrik' , ĉu ne?''
''Tio min koncernas.''

''Kaj se mi rompas al vi la faŭkon, ankaŭ tio vin koncernas, ĉu ?''

La viro ridetis, konsciante sian viglecon, ludante kun tiu malfortulo, kiu volis kontraŭstari lin.

''Nu ! Rigardu tiun oldan kraĉaĵon !'', li ridaĉis.

Li ekprenis la nazon de Fidel inter siajn fingrojn kaj skuis lian kapon. Oni ridis.

En sia eluzita ostaro, Fidel eksentis streĉiĝon de vigleco kaj kolerego. Li levis la manon kaj tutforte vangofrapis sian agresanton.

Kaj dudeko da brakoj leviĝis kontraŭ li.

Surtere li estis trenita, batita, tretita, draŝita. Brukriado plenigis la straton :
''Mortigu lin ! Mortigu la subvenditon, la perfidulon !''

Vane li baraktis, ridinde malforta, meze de tiu homamaso, kunportita de ĝi, teren ĵetita, relevita kaj refoje batita... Iun momenton, li pensis, ke li povos forkuri. Kelkajn metrojn li kuris, blindigita, stumblante, sangante, plorante. Li ekvidis helpon : pordon de trinkejeto. Li ĵetis sin tien. Sed la estro jam riglis ĝin, timante problemojn. Fidel alvenis al la sojlo, kaj haltis kontraŭ tiu pordo senkompate fermita.

Dum momento li iĝis tie kvazaŭ ludilo por la homamaso. Tiufoje, oni povis senĝene tiri lian nazon. Li ne plu moviĝis, nur estis kvazaŭ kompatinda maŝino trouzita kaj anhelanta, faliĝinta sur la ŝtono de l' sojlo. Iuj virinoj renversis kuvon da fulgo sur lian kapon. Iu virinaĉo blankigis lin per faruno ; alia frotis fekaĵon sur lian vizaĝon. Kelkaj infanoj pinĉis liajn orelojn. Kaj plejparte el ili, kun insultoj, kraĉis sur lian vizaĝon.

Sed li ne restariĝis. Oni komencis enui. Oni ŝprucigis lin per du grandaj siteloj da malvarma akvo, kiu vipis lian dorson. Li tremetis tiel strange, ke ĉiuj ridadis.

Kaj malferminte la okulojn, li finfine stariĝis.

Li estis tiel komika, kun sia vizaĝo fulgonigra kaj farunoblanka, makulita de l' sango, kiu elfluis el unu orelo ; sur tiuj homoj li fiksis okulojn tiel stultajn, tiel delirajn, tiel plenajn de malkompreno kaj teruro, ke ĝojkriego ekaŭdiĝis :

''Klaŭno ! Vera klaŭno ! Klaŭn' ! He, klaŭn' !'' kriadis la homamaso.

Kaj la klaŭno serĉis ion, meze de ĉio tio. Li movis la manon sur siaj fulgoplenaj haroj, sur sia blanka kapo malpurigita. Sian kaskedon, li volis sian kaskedon. Kion dirus Eliza, se li rehejmiĝus sen sia kaskedo ?

Kaj plifortiĝis la ridado kiam oni komprenis, ke, per sia maljuna voĉo sufokpremita de larmoj kaj mizero, li petas pri sia kaskedo.


     ----------------------DAŬRIGOTA----------------



Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire