jeudi 4 février 2021

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (32) - Maxence VAN DER MEERSCH

 


 

 Oni pli forte puŝis lin. Li refoje ekmarŝis. Kaj rekomencis lia kalvario.

Longe li opiniis, ke neniam plu li atingos la straton de Longues-Haies. Tre malrapide li antaŭeniris, kvazaŭ svenbatita de la brukriado, kun la dorso kurba, la kapo inter la manoj, por ŝirmi sin kontraŭ la batoj. Je ĉiu paŝo, li ektremegis pro frapoj en la dorso, batpuŝoj en la ventro kaj piedbatoj en la postaĵo. Oni enpoŝigis al li brikojn kaj malpuraĵojn ─ lian semajnsalajron, ili diris. El malantaŭ li, iuj virinoj tondis liajn harojn per tranĉilo. Oni trudis, ke li forigu siajn manojn de l' vizaĝo, kaj kliniĝis sub lin por mokrigardi lian mienon.

Sed li tute silentis. Li jam ĉesis reagi sindefende. Li estis nur kiel senespera besto, kiu pene paŝas al sia ŝirmejo. Li lasis ilin fari nun ĉion, kion ili volis : ruĝe farbi lian nazon, gudri liajn blankajn lipharojn, alglui avertilojn el papero al lia nigra vesto, tiu bela ''kapoto'' el bona drapo, kiun li kutime tiom zorgis kaj ŝparis.

Eble, kun la daŭro, tiujn ulojn kortuŝos lia obeemo, kaj ili lasos lin trankvila...

Sed li estis nun tro ridinda por ilin kortuŝi. Li ne plu estis homo. Eĉ la pasantojn ridigis tiu ruiniĝanta kaj ŝanceliĝanta klaŭno, kiu marŝis kvazaŭ karnavalreĝo ĉe la kapo de freneza homamaso.

Subite Fidel ekvidis Baptiston antaŭ li. Malgraŭ ĉio, la brava katino jam rekonis lin. Ĝi ektimis, ne komprenis, kiel ĝia maljuna mastro povis tiel kaŝiĝi sub tia timiga aspekto. Fidel vidis ĝin hirtigi la harojn kaj forkuri antaŭ la homamaso.

Kaj finfine li troviĝis antaŭ sia domo. Sur la sojlo staris nebula formo, kiu kriante etendis al li siajn brakojn. Ŝajnis, kvazaŭ li retrovas sian animon. Li abrupte sentis sian kompletan defalon. Larmoj striis lian vizaĝon nigre kaj blanke ŝmiritan. Tiam, ridinda kaj malfeliĉega, kun sia sanganta orelo, sia skarlata nazo, siaj rigidaj haroj kaj gudritaj lipharoj, li levis al la ĉielo siajn tremantajn brakojn, al kiuj gluiĝis liaj trasorbitaj manikoj, kiel vestaĉoj.

Tiam la maljunulino alkuris por defendi lin. Ŝi forprenis lin de liaj turmentantoj, kuntrenis lin en la kuirejon. Ŝi estis subite retrovinta siajn iamajn fortojn. Al ĉiuj ŝi rezistis, defendis la enirejon de tiu ĉambro, kie kuŝis ŝia edzo. Ĉar oni jam invadis la butikon, renversis la korbojn da legomoj, frakasis la bokalojn da bombonoj. La vitroj dissplitiĝis. La vendotablo estis renversita, la ĉambreto forlasita al rabado kaj detruado.

Sed Eliza ja fajfis pri tio. Ŝi gardis la kuirejpordon ; per la pinto de sia fajropikilo, ŝi sovaĝe frapadis la vizaĝon de ĉiuj, kiuj alproksimiĝis. Oni eniros nur mortiginte ŝin. Kiom ajn la atakantaj penis ĵeti al ŝi legomojn, ŝtonojn, sitelojn da akvo, ĉiujn ŝi kontraŭstaris. Oni timis ŝin. Neniu plu rekonis ŝin.

Subite la vendejo malpleniĝis. Ĉirkaŭ si, Eliza vidis siajn atakantojn forkuri. Alvenis la fakĝendarmoj ! Terorkriado aŭdiĝis en la strato de Longues-Haies.

Tremetante, ŝi restis tie dum momento. En ŝia malvasta butiko estis ĉie detruitaĵoj kaj konfuzaĵo. Ŝi rigardis, kvazaŭ hebeta, kaj subite ŝia tuta febro disiĝis...

Sed ŝi aŭdis plori en la kuirejo. Kaj ŝi rapidis al sia edzo por lavi kaj flegi lin.

La tutan nokton, por venĝo, uloj venis matelbati la pordon kaj la ŝutrojn de la maljuna paro. Lacega, Fidel tamen dormis. Sed Eliza tro timis. La morgaŭon, ŝi ne povis ellitiĝi. Kun purpuraj vangoj, ŝi forte febris en sia lito. Ŝi baldaŭ komencis deliri, kvazaŭ ŝi pludefendus Fidel-on... La kuracisto diagnozis cerban febron.

Je tagmezo, alvenis aŭto de l' malsanulejo por elkonduki la maljunulinon. Post la veturilo, ankoraŭ longe kuradis furiozuloj, kriante :

''Hu ! Hu !''


                            Fino de l' oka Ĉapitro.




Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire