mardi 16 février 2021

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (33) - Maxence VAN DER MEERSCH

 

              Korto ("courée") en Roubaix

Naŭa ĉapitro


Tiun saman tagon, Popol, jam de matene, kiel kutime vagadis sur la pavimo de l' strato Longues-Haies.

Kun vizaĝo haste lavita, la piedoj en galoŝoj kun lignaj plandumoj, kaj ĉapo el ruĝa lano sur la oreloj por senti varmecon, li serĉis aventuron trairante la kortojn, sola, serioza, samtempe singarda kaj sensperta, kiel ido de sovaĝbesto en arbaro.


''Paĉjon Ĵak'' li jam longe atendis fronte al la trinkejeto Vouters, ĉe la enirejo de la korto de l' Malkontentoj. Dum horoj, oni vidis tie lian etan silueton, ĉirkaŭvolvitan per longa skarpo premanta lian torson. Subbrake li tenis Nunurs' -on, sian urson el flava pluŝo, super kiu li foje kliniĝis por komuniki iujn impresojn.

Kiam li eksentis malvarmon, li frapis siajn plandumojn kontraŭ la murojn. Kaj li brue enflaris la mukon, kiu brilis ĉe la pinto de lia bluiĝinta eta nazo.

Por bicikle promenadeti kun Paĉjo Ĵak, estus Popol atendinta ĝis nokto.

Sed iu virino eliris el sia domo. Ŝi aspektis kolera. Malafable ŝi klarigis al Popol, ke tiu klakado de galaŝoj kontraŭ la murojn kun la daŭro traboras ŝian kapon. Ĉar en la manoj ŝi tenis ilon kun ledaj rimenoj, kiun Popol bone konis, li opiniis prudenta malproksimiĝi.

En la tria pli fora korto, li renkontis la etulojn Boli ludantajn kun aliaj knaboj. Li estus volonte partopreninta iliajn ludojn. Sed tiam venis en lian menson la memoro de l' mizera sorto, kiu lin trafis. Li ne aŭdacis peti iun rolon en la konfuza aventuro pri spiono kaj murdo, kiun la junaj Boli ĵus imagis.

Ĉar dum plena agado, eble okazus kontraŭvolaj gestoj de Popol... Kaj li ne surhavis kuloton. Tro multe kostas vestaĵoj. Hermance Vouters vestigis lin nur per malnovaj vestaĉoj, per la roboj kaj jupoj de filineto, kiun ŝi iam havis.

Pri tio Popol nedireble suferis. Kaj plivole ol malkaŝi sian humiligon kaj aŭdi tiun senhonorigan alvokon ''Hej ! Knabo-knabino !'', li ja preferis foriri, en sia orgojla soleco.

Li eltrovis aliajn distraĵojn. Kvaronon da horo lin absorbis la esploro de l' bokaloj da bombonoj de la maljuna Eliza. Li platigis sian nazon sur la fenestra vitro, eligante la langon, sonĝante pri tiuj mirindaĵoj, kiuj plenigis liajn etajn okulojn palpebrumantajn kaj dolorajn.

Li poste intuiciis, ke Nunurs' malvarmas, tial sian skarpon por ĝi li demetis. Sed ĉar la malvarmo vere estis tro morda, kaj pro tio ke Popol komencis tusi, danke al Dio!, Nunurs' baldaŭ sufiĉe varmiĝis kaj redonis la skarpon al ĝia posedanto.

Poste, per longaj kaj rafinitaj sonoj, Popol eligis koncerton de fortegaj fajfadoj, per kiuj li provis ĉarmi la loĝantaron de l' korto Desfossé.


Ĝuste tiam, Laŭra pasis en la strato; ŝi vokis Popolon, lin nazpurigis kaj donis tabuleton da ĉokolado.

Laŭra !

Ŝi estis la nura virino, kiun Popol ne timis, ĉar li vidis, ke Paĉjo Ĵak ŝin amas. En la trinkejo Vouters, oni ridis pri tiu frutempa mizogineco. Popol mem ne povis tion klarigi al si. Li sciis nur, ke tio datumas de longa tempo, ĉar kompreneble li povis memori nek la senigojn nek la batojn, per kiuj kvar aŭ kvin salajrocelaj vartistinoj superŝutis lian fruan infanaĝon, ĝis tia grado mortigi lian instinkton al la patrino.

Popol juste partigis sian ĉokoladon inter Nunurs' kaj li mem. Tio estas : Nunurs' ricevis la odoron, kun fajna ŝmiraĵo sur la muzelo. Kaj ili ekiris por rehejmiĝi, ĉar Paĉjo Ĵak evidente ne revenis.

Nunurs', daŭre sub la brakoj de sia nutranta patro, en horizontala pozicio, tutgrande malfermis sur la mondo siajn dikajn okulojn el vitro.

Tiam, ĉe la fino de l' strato, iu fortiĝanta bruego altiris la atenton de Popol... Alvenis brua kunirantaro da viroj kaj virinoj, kiuj kriegis nekompreneblajn vortojn, ĉirkaŭ la maljuna Fidel.

Popol tuj forgesis la malvarmon, kiu mordis liajn surojn. Li ekkuris. Lia infana menso tre malmulte komprenis tion, kio okazis. Sed ŝajnis al li amuza marŝi kun tiuj uloj kaj kriegi malklaraĵojn. Milite, li sekvis la homamason, longigis siajn paŝetojn, svingante Nunurs'-on kaj forgesante en la tiama eksciteco la honton pri sia knabina subjupo. Estis tiom amuze !

Tamen, iun momenton, ĝena malkvieto konfuzis la naivecon de Popol. Ĉar li vidis iun, kiu, el malantaŭe, forte batfrapis la kapon de l' maljuna Fidel per balailo. La maljunulo kriis. Poste li ŝajne ploris, same kiel infano, kiel Popol mem...

Sed ĉirkaŭ li, ĉiuj daŭre ridadis kaj laŭte kriadis. Popol trankviliĝis, kaj li refoje kantis kaj marŝis ĝis la domo de Fidel.

Tiam konfuza kaj ritma bruo aŭdiĝis el malproksime, tremetante la teron. Strangaj panikaj movoj al- kaj refluigis la homamason.


----------------DAŬRIGOTA ----------------

1 commentaire: