dimanche 18 octobre 2020

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (24 ) - Maxence VAN DER MEERSCH

                                       (Dokumento el Interreto)

                                    Sepa ĉapitro


Jam ĉesis pluvi kaj pala aŭtuna suno brilis inter du ekpluvoj ; pro tio, Boli profitis por purigi sian motorciklon.

Ĉar la nigrulo Boli posedis motorciklon. Li aĉetis ĝin iam, kiam li ankoraŭ perlaboris kompletan salajron.

Ĝi estis malnova meĥanikaĵo, verde pentrita, kun plialtigita benzinujo, stirilo kun longegaj brakoj, giganta motoro kiu nesatigeble englutadis benzinon kaj oleon, kaj aro da akcesoraĵoj : reflektoro, kotŝirmiloj, piedapogilo, pakaĵportilo, ĉio en aĉa stato. La tondra ellastubo, okulfrape postkunigita, malkaŝis ke Boli nepre deziris esti rimarkata. Maldikaj pneŭoj kun ŝvelaĵoj, kaj kaduka transmisirimeno kompletis la estetikon de tiu maŝino.

Boli aĉetis ĝin por du mil frankoj. Du mil frankoj, kiujn li pagis per monataj tratoj, deprenitaj jen de l' nutraĵoj, jen de l' vestaĵoj, jen de l' infanamuzaĵoj, por kontentigi la patran kapricon — tiun ''motorismo''- malsanon, kiu kaptas nun la popolon post la aliaj sociaj klasoj.

Kiam finpagita, la maŝino devis veturi. Kaj tion ĝi ne faris senkoste. La impostoj, asekuro, benzino kaj oleo multege kostis. Tiu veturilo, kiu travivis la militon, forglutis kvazaŭ tanko. Kaj Boli senmoniĝis pro la benzinelspezo, sensoifigis ĝin per ''Mobiloil'' po unu litro kontraŭ dek du frankoj, dum Johana hezitis aĉeti duonfunton da margarino je du frankoj por la tagmanĝo. Nu, ja necesis lasi la edzon, la mastron fari laŭ sia deziro.

Fakte, Boli esperis, ke li povos depreni la bezonatan karburaĵon en la garaĝo de l' uzino. Tamen Boli, ne pli ol ĉiuj aliaj, estis sufiĉe ruza por ŝteli Laforge-n.

Tamen, kia triumfo dimanĉe matene, kiam li startigis sian motorciklon ! De tio la tuta kvartalo estis informata. Blueta nubo invadis la korton Renart kaj ŝvebis ĝis super la tegmentoj.

Pafada tondro de maŝinpafilo fuĝigis ĉiujn kolombojn de l' najbarejo, je la furiozo de la kolombobredistoj.
Tiam oni vidis Bolin foriri, olee makulita, ektremiganta sur lia seĝo, skue antaŭen veturanta, meze de la bruego.

Lian platan nazon dilatis orgojlo. Liaj blankaj okuloj ruliĝis, serĉante sur la vizaĝoj la admiron de l' pasantoj. La vento tremetis tra liaj lanaspektaj haroj. Kaj glor-rido malkaŝis grandajn blankajn dentojn inter liaj dikaj lipoj.


Nuntempe la motorciklo ne plu ruliĝis. Oni ja tro malsatis. Sed malgraŭ ĉio, Boli daŭre faris respektan kulton al sia maŝino. Ĉiusemajne, li elirigis ĝin antaŭ sia pordo, ŝmiris kaj ankaŭ frotpurigis ĝin. Poste li enirigis ĝin en la kuirejon, embarasa meblo al kiu oni pasante kroĉiĝis, kaj kiu likis oleospurojn sur la kahelaro.

Do, tiu tago estis suna. Kaj de tagmezo, starante, surgenue, aŭ kuŝante surdorse aŭ surventre, Boli klopodadis ĉe sia idolo el fero kaj kaŭĉuko.

Ĉirkaŭ li estis rondo de atentaj kaj respektoplenaj knabetoj : Lucia, filino de Demasure ; Gilberto, la duenaskita de Dauchy ; Popol, la juna gasto de l' drinkejeto Vouters ; ankaŭ Tuné, ne kalkulante la ĝemelojn de Boli, Juliano kaj Roberto. Ili admiris ĉion : la senbriligajn nikelaĵojn, la reflektoron kiu spegulis iliajn misformatajn bildojn, la grandegan kilometronombrilon.

''Kiom da horkilometroj ĝi faras ?'' demandis Tuné.

''Cent kvindek'', respondis Boli.

Foje, li restariĝis kaj eniris hejmen, en la nuran kaj mizeran ĉambron, kie Marieta, lia unuenaskita filino, dek tri jaraĝa knabino, kudris konfekciajn ĉemizojn.
Li iris al la stovo por kontroli la bolantan akvon en marmito, en kiu terpomoj kuiris por la verpermanĝo.

Ankaŭ la ĝemeloj interesiĝis pri la kuirejo. De tempo al tempo, unu aŭ la alia diskrete eniris kaj revenis kun unu ŝtelita terpomo, kiun li dispremis en sia poŝo, por manĝi poste la tute varmajn pecojn.



-----------------------------DAŬRIGOTA-----------------------------

 

2 commentaires:

  1. Saluton kara Mikelo!
    Jen miaj rimarkoj rilate al via traduko:
    - kiu nesatigeble englutadis benzinon
    - La impostoj.....kaj oleo (ne olio!!!)
    - Nu, ja necesis lasi fari la viro, la mastro (stile malbona frazo)
    - olee makulita
    - skue antauxen veturanta
    - kaj kiu likis oleospurojn sur...
    Amike, Ivar.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Koran dankon pro viaj rimarkoj kaj proponoj, kara Ivar! Mi ĵus korektis la erarojn.
      Mi deziras al vi tre agrablan semajnon!
      Fartu ĉiam bone!
      Plej amike el Francio salutas vin
      Mikelo

      Supprimer