Laŭra eniris en la domon. Ŝi metis la panon kaj monon sur la tablon ; ŝi sentis sin lacega, kaj sidiĝis. Ŝi dezirus pripensi, reordigi siajn ideojn. Nenio plu glatis, nenio obeis ŝin. Ŝi konservis nur la rememoron de tiu terura novaĵo : Ĵak havis infanon.
''Ja
tre longe vi foriris !'' diris la patrino.
''Ĉeestis multe da homoj.''
''Nu, vi ne hazarde renkontis la loĝanton de Vouters, ĉu ?''
Je
tiu surpriza demando, Laŭra fortege ruĝiĝis.
Ĝis tiam, ŝia patrino neniam ŝajnis opinii gravaj ŝiajn rilatojn kun Ĵak.
''Nu,
vi ja silentas !...'' plu diris Fernanda.
Senmalice, ŝi ŝtelrigardis sian filinon.
Tiu
Fernanda Drouvin estis ja stranga persono.
Fortika, kun inteligenta rigardo en vigla vizaĝo, ŝi estis incitiĝema, kaj oni vere timis ŝiajn kolerojn ; krom tio, oni tamen taksis ŝin bonkora kondiĉe, ke oni sciu ŝian bonan flankon. Sed ŝi estis obstina kiel kaprokapo.
De pli ol tri monatoj, ŝi jam klare komprenis la aferon inter Ĵak kaj Laŭra. Sed ŝi ne intervenis, pensante, ke ŝia filino ne tiom rapide cedos ; fakte, ŝi ĝojis ke iun tagon fariĝos ŝia bofilo tiu kuraĝa kaj simpatia fraŭlo, ĉiam bonhumora kaj tiel vigla por labori kiel por amuziĝi.
Iam kaj longtempe ŝi estis servistino antaŭ ol edziniĝi kun Ludoviko Drouvin. En la privateco kun siaj mastroj, la servistinoj ne ĉiam lernas bonajn morojn. Jam forte ŝanĝis ŝiaj opinioj pri moralo, pri kio estas permesata aŭ ne.
Ŝi opiniis normale, ke fraŭlinoj trovas ruzaĵojn por konkeri iun virkoron. Fernanda neniam imagis, ke Laŭra stulte falos en tian kaptilon.
''Nu,''
ŝi daŭrigis, ''vi ne bezonas rigardi min tiele ! Ankaŭ mi iam
estis juna. Tamen, mi volus ja scii, kiel tio finiĝos. Jam delonge
ĝi daŭras... Ĉu estas serioze ? Aŭ ne serioze ?''
''Estas serioze, panjo'', flustris Laŭra.
''Do, necesas, ke vi geedziĝu. Ankaŭ mi tion esperas. Fakte, mi jam pensis pri vi... venu !''
Ŝi malfermis sian telermeblon kaj eltiris blankan pakegon. Kaj al surprizita Laŭra ŝi montris lustron el fera artaĵo kaj grandan horloĝon el mahagono-plakaĵo, kariljonon ''Westminster'' volvitan en malnovaj littukoj.
''Tion mi aĉetis je kredito, por via hejmo. Ĝi estas ege pli bela ol la horloĝo de Demasure. Tiu Andrea mortos pro ĵaluzo.''
Koncerne la lustron, ĝi celis forgesigi la pendlumilon de Vouters kaj la grandan vazon el muldita vitro en la verando, kie Fernanda neniam pasis sen envia korpinĉo.
''Ĉu
bela ?!'' ŝi rediris. ''Mi intencis fari surprizan donaceton,
sed mi ne plu eltenis. Same estas pri via geedziĝfesto. Mi volas, ke
vi edziniĝu tute blanke vestita, kun krono el oranĝfloroj, kun
aŭtoj, du taksioj, almenaŭ... Tiam finiĝos la striko... Kaj vian
portreton oni farigos ĉe Masure, strato Lannoy, kaj li metos ĝin en
sian montrofenestron. Kaj estos floroj en la aŭto ! Vi vidos :
la tuta loĝantaro de l' strato Longues-Haies staros sur sia sojlo !
''Kaj krom tio, mi certas, ke ne longe vi restos sen familio. Bonfarta kia vi estas !... Mi zorgos pri via infano, vi ambaŭ laboros, vi estos feliĉaj kune...''
Tiu
frenezulino parolis kaj parolis ! Ŝi ne divenis la angoron de
sia filino, ŝiajn subpremitajn larmojn, la venontan pretan
konfeson...
Finfluginte per la aloj de sia imagpovo ĝis la lando de ludkartaj kasteloj, ŝi finfine rediris :
''Nu, ankoraŭ ĉio ne estas aranĝita. Vi bezonas konsentiĝi kun Ĵak. Kaj diru, ke li estos bonvena ĉi tie... Kiam vi vidos lin ?''
''Mi ne scias, panjo, mi ankoraŭ ne scias... Sed mi parolos kun li venontan fojon...''
--------------------DAŬRIGOTA------------------
Saluton kara Mikelo! Mi ĵus tralegis ĉi tiun ĉapitron. Laŭ mia opinio la traduko estas bona.
RépondreSupprimerAmike, Ivar.
Saluton kara Ivar!
SupprimerDankegon pro via simpatiplena komento kaj la daŭra intereso pri mia traduko!
Mi deziras al vi ĉion plej bonan. Fartu ĉiam bone!
Plej amike el Francio,
Mikelo