mardi 4 octobre 2022

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (66) - Maxence VAN DER MEERSCH


 

                                Sesa ĉapitro


Iun sabatan vesperon, dum Reĝina akompanata de Rikardo hejmen reiris, ŝi rimarkis, ke li estis refoje preparinta paketon, kiun li portis subbrake. Ŝi dezirintus scii, ĉu tio estas por ŝi, sed pridemandi estus malĝentile. Tamen ŝi bezonis tion scii. Nun kiam ŝi sentis korinklinon al Petro, ŝi ne plu povis akcepti ion ajn de tiu bonulo Rikardo.

''Ŝajnas al mi, ke Petro malfruas hodiaŭ'' li diris. ''Li kutimas pli rapide reiri kun ni.''
''Li ne venos tiun vesperon'', klarigis Reĝina. ''Liaj botoj estas ĉe la ŝuriparisto.''

''Ĉu vere ?''
''Jes, pri tio li informis min.''

''Tion vi devintus diri al mi, Reĝina. Mi ankoraŭ havas malnovan paron, kiun mi estus doninta al li.''

''Nepre ne, Rikardo !'' vigle diris Reĝina.''Ne : ĝin konservu por vi mem.''

''Diable ! estas ja afero mia, se ĝi ne plu plaĉas al mi !''

''Ne'', postulis Reĝina,'' kredu min, tion mi asertas, vi ne bezonas esti tiom bona. Vi estas tro oferema, Rikardo, tiom por Petro kiom por mi. Tion mi ne meritas.''

''Ĉu vi ne meritas ?'' ekkriis Rikardo. '' Jes ja, mi tutcerte opinias !''

''Ne, Rikardo. Ne. Mi scias, kion mi diras. Mi ne plu meritas viajn afablaĵojn.''

Tion ŝi diris mallaŭte, per hezita voĉo.

Rikardo haltis sub gaslampo, iom malkviete rigardis la fraŭlinon.

''Mi ne komprenas, Reĝina'', li raŭkvoĉe diris. ''Kion vi volas diri?''

''Nenion, nenion... sed nepre ĉesu doni al mi, jen ĉio.

Nenion mi povas plu akcepti. Fakte...''
''Diru...''

''Kion vi donas, mi ne konservas, sed partigas kun Petro.''

''Mi ja scias, ke vi partigas... Sed kial mi primirus?''

''Jes, mi kompatis lin, sciu... Mi korinklinis al li, kaj nun...''

''Kaj nun ?...''

Reĝina silentis.

Jam Rikardo komprenis. Ankaŭ li silentis. Ili pluiris flankon ĉe flanko, kun frunto mallevita. Finfine, Rikardo relevis la kapon, haltis kaj rekte rigardis Reĝinan en la vizaĝon.

''Nu, ne gravas...Tiel estas... '' li diris. ''Pri tio neniu kulpas, ĉu ne ? Kial mi sentus renkoron kontraŭ vi, Reĝina? Nu, tamen prenu la paketon...''

Li metis la paketon en ŝiajn brakojn ; li provis rideti :

''Nur gravas, ke vi estu feliĉa... Nur tion mi petas... kaj se dependas nur de mi, ke... Kiam oni amas unu la alian, neeblas agi kontraŭe, ĉu ne?...''

Li tusis, pasigis sian manon sur la okulojn, sukcesis finfine sincere rideti. Kaj lia sinforgeso transfiguris kaj iel nobligis liajn krudajn vizaĝtrajtojn.


--------------------DAŬRIGOTA----------------------


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire