vendredi 23 septembre 2022

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (65) - Maxence VAN DER MEERSCH

 

 

                          Katido (Dok. Interreto)

Tiam al Juliano venis ideo. Antaŭ kelkaj tagoj, ili vidis la patron mortigi Baptiston. Ilin interesis tio. Ĉiam ili ĉeestis tiajn ekzekutojn, kiel etaj sovaĝuloj, kiuj sentas inklinon al kruelaĵoj kaj sangavido. Por ilin amuzi, Boli mem diversigis siajn ekzekutojn. Foje, li mortigis la katojn per unu bato sur la nukon. Foje, li pendumis ilin per ferdrato. Foje, li tirlongigis ilin, frakasis ties dorson per tordado. Aŭ eĉ alimaniere, li sangigis ilin, ties kapon detranĉis, trapasigis unu ties okulon per tranĉilo ĝis la cerbo.

''Oni ludu je kuniklo'', proponis Juliano ''Oni senhaŭtigos Rikikin.''

''Jeees !'' Roberto aprobis.
''Mi mortigos ĝin. Donu !''

''Ne ! Mi faru tion.''

Roberto ne maltenis. Juliano vane retenis la katidon per ties malantaŭaj kruroj, kaj kiel eble plej forte tiris. Roberto rezistadis kaj konservis Rikikin. Li metis ĝin sur siajn genuojn, same kiel faris Boli. Per unu mano, li tenis ĝian kapon, per la alia ĝian postaĵon. Kaj li tiris, tordis, provis krakigi ĝiajn vertebrojn per turno de mano. Li malsukcesis ; Rikiki subite konvulsiis kaj ekglitis inter liaj manoj.

''Fortega ĝi estas ! Vi ne sukcesos !'' diris Juliano.

''Nu, oni pendumu ĝin'', Roberto decidis.
''Ne, ĝi estas tro malpeza, ĝi kroĉigos al la muro per siaj ungoj ; ne utilas provi! Nun donu ĝin al mi ; estas mia vico. Mi tranĉos ĝian kolon, kiel faras paĉjo.''

Roberto prezentis al li Rikikin, kompatindan besteton jam duon mortantan, senspiran, kun unu ŝvelinta kaj sanganta okulo, kaj la felo malsekigita de ŝvito pro la suferado.

Siavice, Juliano tenis ĝin inter siaj kruroj, malfermis sian ekuzitan poŝtranĉilon. Kaj, kiel li jam vidis sian patron fari, li relevis la kapon de Rikiki, klinis posten ties gorĝon, enpuŝis la pinton de sia klingo, kaj ektranĉis. Aperis sango, kiu elfluis sur la blankajn harojn. Rikiki ne plu moviĝis.

''Nun oni lasu ĝin sangi.''

Roberto estis preparinta brogejon per branĉeto kaj ŝnureto. Al ĝi, oni alkroĉis Rikikin per ties malantaŭaj kruroj larĝe malfermitaj. Kaj tiele oni pendigis ĝin kontraŭ la muron, kun la kapo malsupren. Ĝi daŭre sangis. La sango ekfluis el la tranĉita gorĝo, laŭfluis la rozkoloran mentonon, gutis ĝis la muzelpinto. Dume, Juliano akrigis sian poŝtranĉilon sur iu briko, per jam sperta gesto.

''Nun, oni senhaŭtigu ĝin.''

Ili truis la haŭton meze de l' ventro. Ĉiu laŭvice almetis tie siajn lipojn, kaj plenforte blovis. Rikiki ekŝvelis, ege dikiĝis, kvazaŭ baŭdruĉa baloneto.

Tiam ili lerte detranĉis la haŭton ĉirkaŭ la kruroj kaj inter la femuroj, kaj ektiris la felon. Tiu ĉi returniĝis, malsuprenvenis, kun la fundo supren, kvazaŭ robo, ĝis la kapo, lasante nuda la malgrasan korpon. Por la kapo, necesis la poŝtranĉilo. Per etaj klingopikoj, oni deprenis la haŭton ĉirkaŭ la okuloj, oni tranĉis la orelojn kaj la muzelon. Kaj, vigle detirita, la felo komplete disiĝis.


Tiam okazis io neatendita. La nuda karno tremetetis. Kaj Rikiki miaŭis ! Ĝi ankoraŭ vivis. Ĝiaj okuloj moviĝis. Ĝi eligis sovaĝan plendon, ion abomenan kiel sia suferado.

Kaj, malgraŭ sia kruelegeco, ambaŭ torturistoj sentis glacian horortremon. Ili tuj maltenis la sangan haŭton, kaj forkuris, interpuŝiĝante en la koridoro, kvazaŭ ilin postkurus io terura...


Ĝuste tiam estis Mariette forlasinta sian maŝinon por kontroli la fajron. Ŝi kredis aŭdi, ie ekstere, la voĉon de Rikiki, malproksiman, kvazaŭ ŝanĝitan. Ŝi okulserĉis la korbon. Ĝi ne plu ĉeestis. Intuicio pri malfeliĉo ekpremis la koron de la knabineto. Ŝi rapidege eliris. Kaj al la muro, pendumitan kun la kapo malsupren, ŝi ekvidis la martiron. Ĝi ankoraŭ tremetis, sangis kaj ĝemis, senhaŭtigita viva. Ne plu estis Rikiki tiu amaso de nuda karno, kiel senhaŭtigita kuniklo, rozkolora, kun bluetaj tendenoj. Tamen ankoraŭ estis la voĉo de Rikiki, ankoraŭ estis ĝiaj okuloj...

La gorĝo de Mariette eligis tiel kriegon, ke Petro, la instruisto, elkuris el la trinkejo Vouters, kie li troviĝis.

''Mortigu ĝin !'' petegis Mariette. ''Ĝi vivas ! Ĝi ja vivas !''

Petro komprenis la aferon. Li serĉis armilon por tuj mortigi la beston. Sed nenion li trovis ; li freneziĝis aŭdante tiun ĝemadon. Kaj li ne aŭdacis enmanigi al si tiun vivantan karnon, por premegi ĝin.

Finfine, li ekkuris al Vouters, revenis kun fajropikilo. Mariette kaŝis sian vizaĝon. Kaj per unu frapo, li senkapigis la kompatindan estulon.

''Eniru en la trinkejon, etulino'', li diris al konsternita Mariette. ''Vi malsaniĝos, kompatinda infano. Petu glason da rumo.''

Sed Mariette ne foriris. Ankoraŭ unu devon ŝi nepre plenumu. Necesis enterigi Rikikin. Alie ĝin manĝus la patro. Tion ŝi klarigis al Petro.

Li mem fosis truon ĉe la kortofino. Ili enmetis Rikikin kaj ĝian felon apude. Mariette krete desegnis grandan krucon sur la muro. Krepuske, ŝi revenis genuiĝi kaj diri sian preĝon.

Se oni estus ŝin vidinta, oni skoldintus ŝin. Sed ŝi ja sciis, ke tio ne estas ridinda, ke Rikiki pli ol multaj homaj brutaloj, meritas ''Nia Patro''-n sur sia tombo.


                                        Fino de l' kvina ĉapitro.


----------------------------DAŬRIGOTA-------------------------


 

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire