dimanche 4 septembre 2022

KIAM SILENTAS LA SIRENOJ ... (64) - Maxence VAN DER MEERSCH

 

                            Malnova kudromaŝino (Dok. el interreto)

 Posttagmeze Mariette kudris. Ŝi faris ĉemizojn kaj pantalonojn por iu firmao pri subvestoj kaj konfekcioj. Ŝi estis puŝinta la malnovan stebmaŝinon de sia patrino antaŭ la fenestron, kaj ŝi pedalis, pedaladis...

Sub ŝiaj fingroj sagis la maldika teksaĵo, rapide pikita per la kudrilo kun irreira movo.

Sur seĝo staris alta amaso da tajlitaj porvirinaj pantalonoj, kiujn ŝi devis kunkudri. Sur alia, ĉemizoj. Oni pagis al ŝi po tri frankoj dekduon da pantalonoj, kaj nur po du frankoj - sepdek kvin dekduon da ĉemizoj, de kiam pro la striko ekestis konkurenco.

Matene, Mariette sukcesis fari po kvar pantalonojn hore. Sed vespere, ŝi estis lacega, malbone regis sian maŝinon, kaj multe malpli rapide laboris.

Jam meze de posttagmezo, ŝi eksentis obtuzan rigidigantan dorsodoloron. Pro krampfoj, mankis al ŝiaj kruroj la forton por pedali. Doloris al ŝi la femuroj ; ĉiujn dek minutojn ŝi ŝanĝis sian seĝon, flanke sidiĝis, metis falditan kovrilon sub sin, sed tio ne kvietigis sian dorso-ankilozon. Kaj tiu doloro etendiĝis al ŝia tuta dorso, ŝiaj ŝultroj, ŝia nuko. Ŝia kapo antaŭen kliniĝis, kvazaŭ kasko el plumbo pezus sur ŝian kranion ; ŝia vidkapablo nebuliĝis. Larmis ŝiaj okuloj.

Foje, ŝiaj fortoj elĉerpiĝis, ŝi nepre devis iom ĉesi, ree enspiri aeron, preskaŭ perforte remalfermi sian kunpremitan bruston.


Hodiaŭ ŝi misdigestis sian tagmanĝon.
Ŝin turmentis pezecoj, naŭzaj graso-regurgitaĵoj.

Kiam tio tro doloris, ŝi trinkis malvarman akvon, kiu dum momento dronigis ŝiajn stomakajn acidaĵojn. Kaj, denove, ŝiaj lertaj fingroj, tute raspaj pro kudrilpikoj, malpurigitaj de postlava akvo, eluzitaj pro laboro, malgraŭ ŝia dek unu jaraĝo, kiel tiuj de maljuna laboristino, rekomencis puŝi la ŝtofon sub la trepidan kudrilon.


Iu angla poeto iam skribis ''La Kanzono de l' Ĉemizo'' -n, la kanzonon de l' juna laboristino, kiu la tutan vivon kudris ĉemizojn en sia domaĉo, por vivteni sin. Tiujn versaĵojn oni instruas al junaj riĉulidoj en mezlernejo.

''Meze de l' dek naŭa jarcento'', komentas la instruisto, '' la ekanta industrio, la naskiĝanta maŝinismo konstruis sian potencon per furioza ekspluatado de l' popolo. La salajroj preskaŭ neniiĝis, oni mortigis la homojn per laboro, geknaboj laboris dek kvin horojn tage. Sweat system : ekspluatado de l' ŝvito...''

Kaj indignis la feliĉaj infanoj. Ĉu eble, ke oni tiele kondamnu virinojn kaj infanojn al tiu enfermiga vivo, al tiu febra kaj senĉesa laboro, sen paŭzo, sen ripozo, sen espero !

''Sub antaŭtegmento dume

Hirundoj kovas pepante.''


Mariette ne sciis pri tiu kanzono, la kanzono de l' ĉemizo. Si eĉ ne interesiĝus pri ĝi. Ĉio tio ŝajnus al ŝi normala. Kial do tio miregus ŝin ? Oni ja sciis, ke tia estas la vivo, nun kiel antaŭe : po kvin soldoj por kundri unu pantalonon, loĝejaĉo, malsato, malvarmo, kaj ektere la senutila alvoko de la lumo kaj pura aero... Mariette ne konis la kanzonon de l' ĉemizo, ŝi mem vivis ĝin.

Dum Mariette laboris, la ĝemeloj sin amuzis en la korto.

Ili ĵus sukcesis bonan ŝercon. Ili estis ŝtele preninta la katidon Rikiki, kiu dormis en sia korbo. Mariette nenion vidis.

Komence, ili ne intencis malbonaĵon. Ili nur volis fari iun ŝercon, ion kiu poste incitetu Mariette-n. Ekzemple, oni povus trempi Rikiki-n en la barelon de pluvakvo, kiu pleniĝis sub la tegmenta defluilo. Aŭ ruĝe farbi ĝin. Aŭ tondi al ĝi la felon kaj fortranĉi ĝiajn lipharojn. Oni ja decidos.

Ĝis tiam, oni komencis supre kirliĝadi ĝin en sia korbo dum longa momento. Poste, oni surteren ĝin metis. Ebria, ĝi ŝancelpaŝis, sin obstine alkrocis al la pavimento. Ĝi antaŭeniris same kiel la Strabul' !

Tiam oni renkontis Dianan, la hundinon de Gervais, la fiŝvendistino. De kiam ĝia mastro foriris labori al kamparo, la besto enuis, senfine vagadis en la korto, serĉante pankruston.

Oni vokis ĝin. Per ŝnureto, oni alligis ĝian voston al la vosto de Rikiki. Roberto diris, ke tio estos amuza.

Sed fiaskis la provo. Diana sin returnis, priflaris la taŭzitan jam priplorindan katidon, kaj ne plu movis, atendante, ke oni liberigu ĝin. La knaboj ekbate provis kurigi ĝin. Ĝi montris la dentojn. Necesis ja tranĉi la ŝnureton kaj repreni Rikiki-n. Tio ne plu estis amuza, ili ekkoleriĝis kontraŭ tiu aĉa besto, kiu ne lasis sin treni. Ŝajnis kvazaŭ ĝi mem kulpis.


-----------------------------DAŬRIGOTA------------------------

 

2 commentaires: