Kiel
kutime, Johana Boli jam foriris matene por purigi la trinkejon
Vouters, kie ŝi laboris kiel purigistino. Iom post iom ŝi
malnobliĝis. Ŝi pli kaj pli drinkis, kaj precipe ekamadis
drinkaĵojn. Ĉiutage ŝi ebrie revenis hejmen. Ĉar preskaŭ nenion
ŝi manĝis, dezirante konservi sian nutraĵon por siaj gefiloj,
rapide ebriigis ŝin la alkoholaĵo. Ŝi ne provis reagi kaj allasis
sin al dekadenco. Kaj la geedzoj iris al fiasko. Boli, sub la okuloj
de sia edzino, senkaŝe amindumis kun tiu aĉulino Sidonia, la
ĉambroluantino. Kaj tio al Johana indiferentis. Ŝajnis, ke ŝia
menso malheliĝis. Restis en ŝi nur la amo al ŝiaj infanoj, kiujn
ŝi vivigis per sia sinofero.
Mariette, ŝia plejaĝulo, havis dek unu jarojn. Ŝi restis nun hejme la tutan tagon por mastrumi kaj prizorgi la ĝemelojn, Julien kaj Roberto, kiuj nur estis du malbonaj huliganetoj. Sed tion Mariette ne vidis. De sia patrino ŝi heredis ŝian blindan tenerecon por tiuj du pli junaj, kiujn ŝi adoris kaj admiris sen diveni iliajn instinktojn de junaj sendankaj kruduloj.
Sed Rikiki estis vere tro malgranda por esti manĝota. Kiel konsentite, oni lasis ĝin al Mariette.
Mariette estis tuj aranĝinta por Rikiki korbon el ĉifonoj, kaj kuveton kun cindroj, kie ĝi povos pisi kaj feki. Ŝi ŝtele donis al ĝi pecetojn da viando, terpomojn el sia telero, kaj bedaŭris ne havi lakton. Ŝi havis nun kompanon. Vespere, fininte sian laboron, ŝi iris preni ĝin. Ŝi metis ĝin sur siajn genuojn, turnis al ĉiuj la dorson, kaj dolĉe, per prudentaj gestoj kaj apenaŭ flustritaj vortoj, ŝi ludis. Rikiki fariĝis ŝia pupo, ŝia infaneto. Ŝi promenis karesantajn fingrojn sur ĝian silkan pelton, gratis ĝian delikatan kranion, tiklis ĝin sub ties piedetoj. Ŝi image ĝin lavis kaj vestis, kunprenis al promenado. Rikiki, kontenta, feliĉega, ne kontraŭstaris, kiel petolema katido, kiu nenion pli amas ol karesojn kaj ludojn.
Ĝi eĉ jam lernis ĝentilajn manierojn. Ĝi sciis senpike mordeti la fingrojn de sia mastrino, kaj foje, kiel hundo, sur ŝian vizaĝon ĝi pasigi etetan ruĝan langon raspan kiel raspilo.
De tempo al tempo, Mariette ĉirkaŭrigardis kontrolante, ke neniu observas ŝin. Ŝi hontus esti surprizata ludante, ŝi kiu jam fariĝis granda knabino.
Malplimulto da feliĉuloj riĉiĝis spekulante pri la malsatego de l' kvartalo.
* ''Malsano de Pott'' : vertebra tuberkulozo
Ce commentaire a été supprimé par l'auteur.
RépondreSupprimerEstimata Tjeri, dankegon pro via taŭga propono! Mi tuj ŝanĝos tiun esprimon.
RépondreSupprimerKun miaj plej amikaj salutoj el Sologne
Ce commentaire a été supprimé par l'auteur.
RépondreSupprimer