DUA PARTO
Unua ĉapitro
Pli ol aliuloj, Petro Ĵesarez, ''la instruisto'', kiel oni nomis lin en la trinkejeto Vouters, suferis pro tiu striko. Li estis rapide elspezinta sian tutan ŝparaĵon. Nenion plu li havis.
Li estis dudek ok jaraĝa
viro, malgrasa, tro altstatura, iom dorskurba. Kun alta frunto
kalvetiĝinta, haroj malnete kaŝtanbrunaj, vizaĝkoloro malsanema,
nazo rekta, kiu aspektis pli longforma pro la malgraso de l' vangoj,
li iom rememorigis, pro sia malfortika aspekto, pri iu tro rapide
kreskiĝinta adoleskanto.
Li portis dikajn okulvitrojn kaj, onidire, li ofte ŝajnis enreviĝi. Li havis senbrilajn bluajn okulojn, sed kun dolĉa kaj bona rigardo. Liaj ŝuoj kun jam eluzitaj plandumoj ; fibriĝanta pantalono ; tro malgranda jako, kiun li malrekte butonis ; felta ĉapelo kun misformiĝintaj randoj : lia tuta vestaĉo donis al li aspekton de senmona honesta oficisto.
Kun pendantaj grandaj brakoj, li laŭiris la stratojn per longaj malcertaj paŝoj, iom balanciĝante. Rigardante teren kun konfuza mieno, li ŝajnis perdita en siaj pripensoj.
Foje, oni vidis lin ekfari svagan geston, kaj paroli al si ; revenis en lian memoron la etapoj de lia malrapida malprosperiĝo, la tuta batalado, kiu iom post iom lin senfortigis.
Li jam sukcesis akiri du atestojn, la plej malfacilajn. La trian li estis preparanta, kiam okazis la katastrofo.
Petro Ĵesarez estis iom
mistika, vivis en ideala mondo de lernantaj kaj pripensemaj homoj. Li
amikiĝis kun samaĝaj junuloj, kiuj okupiĝis pri politiko. Same
kiel multaj, Petro opiniis, ke ĉio ne iras glate en la mondo. Kaj
ekde la tago kiam lia patro malaperis, ie en Argonne*, li
sentis malamon, profunde ankritan abomenon precipe pri milito.
Lia militserva periodo tute ne helpis lin ŝanĝi tiun senton.
Pli kaj pli, dum la junularaj kunvenoj kiujn li ĉeestis, en la konversacioj kun liaj kolegoj instruistoj, aŭ okaze de opini-diskutadoj tiom ŝatataj de studentoj, krestis en lia menso tiu konvinko, ke ĉiu devas laŭ siaj fortoj bataladi kontraŭ milito kaj militarismo. Kiam la armeo kunvokis lin por plenumi sian rezervperiodon, li rifuzis iri. Li estis kondamnita al ses monatoj da malliberejo, kaj eksoficigita.
Tiu maldungiteco metis
lin surstrate. Elirinte el malliberejo, li ne komprenis, ke eble li
povus profiti de tia situacio. Sed agitanto li tute ne estis, nek
profesia politikisto. Li rifuzis militservi ĉar tion malpermesis lia
konscienco, jen ĉio.
Komence li miris vidi la pordojn fermiĝi, la amikojn foriri. Li vere ne komprenis, kial tiuj mem kiuj varme kuraĝigis lin daŭrigi sian ribelon, nun deturniĝas de li. Kaj baldaŭ, kiam elĉerpiĝis liaj lastaj monrimedoj, jam senhava, li restis sen konataro, sen posteno.
Estis lia ago forgesita. La tempo, la ŝanĝiĝema aktualeco ĉiam serĉante novaĵojn jam rapide forviŝis la rememoron de lia ribela faro. Li komprenis nun la tutan vanecon de tia ribelo kontraŭ la plej potencaj. Ĉu tio almenaŭ prezentis ekzemplon ? Neniu estis lin sekvinta. Kaj la kontraŭmilitistoj plej fanatikaj, tiuj, kiujn li aŭdis fanfaroni ĉirkaŭ li en la trinkejeto Vouters aŭ aliloke, obeeme aliris tuj post kiam ili estis kunvokitaj de l' armeo.
Ŝajne, tiuj uloj eĉ ne plu precize komprenis la signifon de l' faro de Petro. Ĉiuj pli malpli svage fieris pri sia servo, pri sia partopreno al milito. Kaj oni sentis, ke ili estas rigardontaj la junulon kiel dizertinton, kiel ribelulon.
Tiam trafis lin granda mizero. Oni vidis lin vendi laĉojn kaj kudrilojn, leterpaperon. Jen stranga kolportisto, kiu timeme sonorigis ĉe pordoj, mirigis la homojn per sia afableco, kaj embarase rifuzis la monerojn, kiujn kelkaj kompateme volis lasi al li.
Li ankaŭ trairis Roubaix portante grandan korbon da ternuksoj ; kun blanka ĉapo surkape kaj sia korbo sub la brako, li tiel aspektis kiam iun tagon li renkontis unu el siaj profesoroj de l' Universitato, iun bonulon, kiu jam malkonsilis kaj fortege mallaŭdis lin, kiam Petro estis faronta sian subitan malsaĝaĵon.
La evento tiom suferigis lin, ke li ne plu eliris kvar tagojn. Li tro hontis.
*Argonne : https://eo.wikipedia.org/wiki/Ofensivo_de_Meuse-Argonne
**Cassel : https://eo.wikipedia.org/wiki/Cassel_(Nord)
Saluton kara Mikelo! La traduko estas bona. Nur unu eraron mi trovis en ĉi tiu teksto: la tuta batalado, kiu iom post iom ( ne kiun) Amike, Ivar.
RépondreSupprimerSaluton kara Ivar!
SupprimerKoran dankon pro via amika mesaĝo! Kompreneble vi tute pravas koncerne la eraron, kiun mi ĵus korektis. Kiel ĉiam vi estas tre atentema leganto (pli ol mi... malgraŭ pluraj relegadoj!)
Pro nia venonta transloĝiĝo, mi certe ne povos plu traduki dum almenaŭ du semajnoj... Ni multe laboros kaj ankaŭ gastigos familianojn!
Pasigu tre agrablan semajnon kaj fartu ĉiam bone!
Plej amike el centra Francio salutas vin
Mikelo